Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 1a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sir 11, 12-30


El la libro Siraĥido.

Estas mallertuloj, bezonantaj helpon, kun nesufiĉe da forto, kaj tro da malriĉo: la okuloj de la Sinjoro bonvoleme rigardas ilin, kaj levas ilin el ilia humileco. Li altigas ilian kapon, kaj primiras tion multaj.

Bono kaj malbono, vivo kaj morto, malriĉo kaj riĉo: ili venas de la Sinjoro. Saĝo, kompreno kaj scio de la leĝo venas de la Sinjoro; amo kaj la irado laŭ rektaj vojoj venas de Li. Erarado kaj mallumo estas kreitaj por la pekuloj; kiuj fieras pri malbono, kun tiuj kunaĝiĝas la malbono. La donoj de la Sinjoro al la piulo daŭras, kaj Lia graco ĝis eterne prosperigos. Kelkaj fariĝas riĉaj per obstino kaj havemo, kaj tio ĉi estas ilia rekompenco, ke ili diras: Ripozon mi trovis! Nun mi manĝos el miaj posedaĵoj! Sed ili ne scias, kiam venos ilia horo, kaj ĉe la morto ili ĉion postlasos al aliaj.

Restu ĉe via interligo kaj plenumu ĝin, kaj daŭrigu vian laboron ĝis maljunaĝo. Ne ekmiru pri la agoj de pekulo, fidu je la Sinjoro kaj persistu en via penado, ĉar estas nur etaĵo en la okuloj de la Sinjoro subite riĉigi malriĉulon. La beno de la Sinjoro estas rekompenco por la piulo, kaj en ekmomento Li florigas lian laŭdon. Ne diru: Kion mi bezonas? Kian bonaĵon mi ankoraŭ povos ricevi? Ne diru: Mi estas memsufiĉa; kian malbonon mi ankoraŭ povos suferi?

Dum prospero oni forgesas la malbonon, kaj dum malprospero oni forgesas la bonaĵojn. Estas nur etaĵo por la Sinjoro, en la tago de la morto rekompenci al la homo pro ĉiuj ties vojoj. Unuhora sufero forgesigas ĝuadon, kaj ĉe la morto de la homo malkaŝiĝas liaj faroj. Antaŭ la morto neniun vi nomu feliĉa; el la infanoj oni ekkonas la viron. Ne ĉiun homon venigu en vian domon, ĉar multaj estas la malicaĵoj de perfidulo. Logoperdriko en kaĝo: tio estas la koro de malhumilulo, kaj kvazaŭ spiono li gvatas vian falon.

Unua Responsorio


La riĉuloj diras: Ripozon mi trovis! Nun mi manĝos el miaj posedaĵoj! Sed li ne scias, kiam venos lia horo, kaj ĉe la morto li ĉion postlasos al aliaj.

La riĉuloj diras: Ripozon mi trovis! Nun mi manĝos el miaj posedaĵoj! Sed li ne scias, kiam venos lia horo, kaj ĉe la morto li ĉion postlasos al aliaj.

La riĉulo konsideras, dirante: Mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos miajn posedaĵojn.

Sed li ne scias, kiam venos lia horo, kaj ĉe la morto li ĉion postlasos al aliaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La riĉuloj diras: Ripozon mi trovis! Nun mi manĝos el miaj posedaĵoj! Sed li ne scias, kiam venos lia horo, kaj ĉe la morto li ĉion postlasos al aliaj. – kp. Sir 11, 19-20; Luk 12, 17-18

Dua Legaĵo – Bazilio la Granda


El la Reguloj detale traktitaj de la sankta episkopo Bazilio la Granda

Insitam possidemus diligendi vim

Sane Dei diléctio non in doctrínæ præcéptis pósita est. Neque enim ab álio didícimus luce gaudére, et vitam desideráre, neque paréntes dilígere aut nutritóres. Sic ígitur, aut étiam multo magis, non in extérna disciplína situs est Dei amor; sed simul atque cónstitit ánimal illud (hóminem dico), vis quædam ratiónis in séminis modum ínsita nobis fuit, quæ intra se amándi facultátem atque necessitúdinem cóntinet. Quam vim ubi schola divinórum præceptórum excépit, eam excólere diligénter, et scite nutríre, atque Deo iuvánte ad perfectiónem perdúcere consuévit.

Quam ob rem et nos stúdium vestrum tamquam scopo attingéndo necessárium comprobántes, Deo largiénte, vobísque per preces vestras nos adiuvántibus, scintíllam divíni amóris intra vos recónditam pro data nobis a Spíritu Sancto facultáte, suscitáre conábimur.

Prius illud dicámus, nos ómnium mandatórum quæ a Deo nobis trádita sunt, conficiendórum vim et facultátem ab eo in antecéssum accepísse, ut neque ægre ferámus, perínde quasi ínsolens áliquid a nobis exigátur, neque efferámur, tamquam qui áliquid ámplius quam quod datum est rependámus. Et cum his víribus recte et apte útimur, vitam virtútibus ornátam pie tradúcimus; corrúpto vero illárum usu, in vítium delábimur.

Atque hæc est vítii definítio, facultátum, quæ ad bonum perficiéndum nobis a Deo datæ sunt, usus malus, et a Dómini præcéptis aliénus; quemádmodum contra, virtútis, quam Deus requírit, usus earúndem ex bona consciéntia proficíscens secúndum Dómini mandátum.

Quod cum ita sit, idem de caritáte dictúri sumus. Cum ígitur de diligéndo Deo mandátum accepérimus, statim a prima nostra constitutióne ínsitam possédimus diligéndi vim ac facultátem; neque eius rei demonstrátio ab extérnis arguméntis pétitur, sed quivis ipse a seípso et in seípso illud edíscere potest. Quippe bonas res ac pulchras naturáliter appétimus, quamquam ut primum áliud álii vidétur pulchrum et bonum; itémque necessitúdine et propinquitáte coniúnctum amámus licet indócti, et nostra sponte benéficos omni benevoléntia compléctimur.

Ecquid, quæso, divína pulchritúdine admirabílius? Quæ cogitátio magnificéntia Dei grátior est et suávior? Quale ánimi desidérium tam véhemens est et violéntum, quam illud quod a Deo ingenerátur ánimæ vítio omni purgátæ, et dicénti ex vero afféctu: Vulneráta caritátis ego sum? Ineffábiles omníno sunt et inenarrábiles divínæ pulchritúdinis fulgóres.


Originala teksto: Basilius Magnus († 379): Regulæ fusius tractatæ, Resp. 2, 1; 61, 3; en: Patrologia Græca 31, 908-910

Dua Responsorio


Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco! Mia Roko, Mia fortikaĵo, kaj mia Savanto!

Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco! Mia Roko, Mia fortikaĵo, kaj mia Savanto!

Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas!

Mia Roko, Mia fortikaĵo, kaj mia Savanto!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco! Mia Roko, Mia fortikaĵo, kaj mia Savanto! – el Psa 18, 2-3

Preĝo


Elaŭdu, Dio, favore la petegon de Via popolo,
por ke ni vidu, kio estas farenda,
kaj havu la forton plenumi ĝin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.