Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 1a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sir 24, 1-23


El la libro Siraĥido.

La Saĝeco komencas laŭdi sin mem kaj meze de sia popolo Ŝi sin gloros; en la kunveno de la Plejaltulo Ŝi malfermos sian buŝon kaj antaŭ Lia potenco Ŝi sin gloros.

El la buŝo de la Plejaltulo mi devenis, kaj kvazaŭ nebulo mi kovris la teron. Mi starigis mian tendon en la supera alto, kaj mia trono staris sur kolono de nubo. La ĉielvolbon mi sola ĉirkaŭiris kaj en la profundaĵoj de la abismo mi promenis. Sur la ondoj de la maro kaj ĉie surtere, ĉe ĉiuj popoloj kaj gentoj, mi ekhavis potencon. Ĉe ili ĉiuj mi serĉis ripozejon: en kies heredaĵo mi ekloĝos? Tiam sian ordonon donis al mi la kreinto de ĉio, kaj mia kreinto indikis lokon por mia tendo. Li diris: Starigu vian tendon ĉe Jakob, kaj trovu vian heredaĵon en Izrael.

Antaŭ la mondo, jam de la komenco, Li kreis min, kaj ĝis eterne mi ne malaperos. En la sankta tendo mi servadis antaŭ Lia vizaĝo, kaj tiel en Cion mi firmiĝis. En la amata urbo Li donis al mi ripozejon, kaj en Jerusalem estis mia potenco. Mi enradikiĝis meze de glorplena popolo, en la loko de la Sinjoro, en Lia heredaĵo.

Kiel cedro de Lebanon mi kreskis, kaj kiel cipreso sur la monto Ĥermon. Kiel palmo en En-Gedi mi kreskis, kaj kiel rozujo en Jeriĥo, kiel bela olivarbo sur ebenaĵo, kaj kiel platano mi kreskis. Kiel cinamo kaj spica parfumo mi odoris, kaj kiel elektita mirho mi disverŝis bonodoron, kiel galbano, onikso kaj stakto kaj kiel incensodoro en la tendo.

Kiel terebintarbo mi elstreĉis miajn branĉojn, kaj miaj branĉoj estis belaj, ĉarmaj branĉoj. Kiel vinbertrunko belajn branĉojn mi kreskigis, kaj miaj floroj donis belajn, riĉajn fruktojn. Mi estas la patrino de bela amo, de timo, scio kaj sankta espero, mi min donas al ĉiuj miaj infanoj, kaj mi restos por eterne ĉe tiuj, kiujn Li elektis. Venu al mi, vi kiuj deziras min, kaj satigu vin je miaj fruktoj, ĉar memori min superas dolĉan mielon kaj heredi min estas pli dolĉa ol mielĉelaro.

Kiuj min manĝas, tiuj ĉiam malsatas je pli, kaj kiuj min trinkas, tiuj ĉiam plu soifas min. Kiuj obeas al mi, tiuj ne estas hontigitaj, kaj kiuj laboras en mia spirito, tiuj ne pekas. Ĉio ĉi tio estas la libro de la interligo de Dio, la Plejaltulo, la leĝo, kiun donis al ni Moseo, heredaĵo por la komunumo de Jakob.

Unua Responsorio


Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo. Neniu venas al la Patro krom per mi.

Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo. Neniu venas al la Patro krom per mi.

Antaŭ la mondo, jam de la komenco, Li kreis min, kaj ĝis eterne mi ne malaperos.

Neniu venas al la Patro krom per mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo. Neniu venas al la Patro krom per mi. – Joh 14, 6; Sir 24, 9

Dua Legaĵo – Irénée de Lyon (Irenæus Lugdunensis)


El la traktato de la sankta episkopo Ireneo el Liono Kontraŭ Herezoj

Agnitio Patris est Filii manifestatio

Neque Patrem cognóscere quis potest sine Verbo Dei, hoc est, nisi Fílio revelánte, neque Fílium, sine Patris beneplácito. Bonum autem plácitum Patris Fílius pérficit: mittit enim Pater, míttitur autem et venit Fílius. Et Patrem quidem invisíbilem et indeterminábilem, quantum ad nos est, cognóscit suum ipsíus Verbum, et cum sit inenarrábilis, ipse enárrat eum nobis; rursus autem Verbum suum solus cognóscit Pater; utráque autem hæc sic se habére manifestávit Dóminus. Et propter hoc Fílius revélat agnitiónem Patris per suam manifestatiónem. Agnítio enim Patris est Fílii manifestátio: ómnia enim per Verbum manifestántur.

Et ad hoc Fílium revelávit Pater, ut per eum ómnibus manifestétur, et eos quidem qui credunt ei, iuste in incorruptélam et in ætérnum refrigérium recípiat (crédere autem ei, est fácere eius voluntátem).

Etenim per ipsam condiciónem revélat Verbum conditórem Deum, et per mundum fabricatórem mundi Dóminum, et per plasma eum qui plasmáverit artíficem, et per Fílium eum Patrem qui generáverit Fílium; et hæc omnes simíliter quidem colloquúntur, non autem simíliter credunt. Sed per legem et prophétas simíliter Verbum et semetípsum et Patrem prædicábat; et audívit quidem univérsus pópulus simíliter, non simíliter autem omnes credidérunt. Et per ipsum Verbum visíbile et palpábile factum Pater ostendebátur, etiámsi non omnes simíliter credébant ei; sed omnes vidérunt in Fílio Patrem: invisíbile étenim Fílii Pater, visíbile autem Patris Fílius.

Omnia autem Fílius adminístrans Patri pérficit ab inítio usque ad finem, et sine illo nemo potest cognóscere Deum. Agnítio enim Patris, Fílius; agnítio autem Fílii in Patre, et per Fílium reveláta; et propter hoc Dóminus dicébat: Nemo cognóscit Fílium, nisi Pater; neque Patrem, nisi Fílius, et quibuscúmque Fílius reveláverit. «Reveláverit» enim, non solum in futúrum dictum est, quasi tunc incéperit Verbum manifestáre Patrem, cum de María natus; sed commúniter per totum tempus pósitum est. Ab inítio enim assístens Fílius suo plásmati, revélat ómnibus Patrem, quibus vult et quando vult et quemádmodum vult Pater: et propter hoc in ómnibus et per ómnia unus Deus Pater, et unum Verbum, Fílius, et unus Spíritus, et una salus ómnibus credéntibus in eum.


Originala teksto: Irénée de Lyon (Irenæus Lugdunensis, † ĉ. 202): Adversus hæreses, Lib. 4, 6, 3. 5. 6. 7; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris) 100, 442. 446. 448-454

Dua Responsorio


Neniu iam vidis Dion. La solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Neniu iam vidis Dion. La solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Neniu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.

La solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Neniu iam vidis Dion. La solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris. – Joh 1, 18; Mat 11, 27b

Preĝo


Elaŭdu, Dio, favore la petegon de Via popolo,
por ke ni vidu, kio estas farenda,
kaj havu la forton plenumi ĝin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.