Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 1a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sir 42, 15 - 43, 13


El la libro Siraĥido.

Nun mi memorigos la farojn de la Sinjoro, kaj kion mi vidis, tion mi rakontos. Per la vortoj de la Sinjoro ekzistas Liaj faroj. La brilanta suno rigardas ĉion; la gloro de la Sinjoro plenigas ĉiujn Liajn farojn. La Sinjoro ne ebligis al Siaj sanktuloj rakonti ĉiujn Liajn mirindaĵojn, kiujn firmigis la Sinjoro, la Ĉiopovanto, por ke la universo apogiĝu sur Lia gloro.

Li traserĉas abismon kaj koron kaj ĉiujn iliajn pensojn Li komprenas, ĉar la Plejaltulo scias ĉiun scion kaj Li vidas la signojn de la tempo. Li klarigas pasintecon kaj estontecon kaj malkaŝas la piedsignojn de la sekretoj. Neniu penso eskapas Lin; neniu vorto restas por Li kaŝita.

La grandiozaĵojn de Sia Saĝeco Li ordigis, ĉar Li estas antaŭ eterne kaj ĝis eterne. Al Li ne estas aldonate nek deprenate, kaj Li bezonas neniun konsilanton. Kiel admirindaj estas ĉiuj Liaj faroj! Kaj nur fajreron el ĝi ni povas vidi! Ĉio ĉi tio vivas kaj daŭras ĝis eterne ĉie, kie ĝi estas bezonata, kaj obeas al Li. Ĉio estas en paroj, unu kontraŭ la alia, kaj Li faris nenion nekompleta. Unu konfirmas la bonecon de la alia: kiu ja satiĝus, rigardante Lian gloron?

Fiero de la alto estas la klara firmamento, ĉiela spektaklo en vidaĵo de gloro! La suno leviĝas kaj proklamas: Mirindaj aferoj estas la faroj de la Plejaltulo. Tagmeze ĝi elsekigas la teron. Kiu eltenas ĝian varmegon? Kiu blovinstigas fornon, laboras en varmego, sed la suno trioble pli brulas la montojn: fajrajn spirojn ĝi elblovas kaj per brilaj radioj ĝi blindumas la okulojn. Granda estas la Sinjoro, kiu faris ĝin, kaj laŭ kies vortoj ĝi rapidas sur sia vojo.

Ankaŭ la luno brilas je ĝusta momento, ĝi indikas la tempojn kaj estas signo eterna. La luno determinas la festojn, ĝia lumbrilo malkreskas ĝis kompletiĝo. La monato prenas sian nomon de ĝi, kaj mirinde ĝi kreskas en siaj fazoj. Ĝi estas la standardo de la ĉiela armeo, ĝi brilas je la firmamento de la alto.

La belo de la ĉielo estas la gloro de la steloj, lumbrila ornamo en la alto de la Sinjoro. Laŭ la vortoj de la Sanktulo ili sin vicigas je Lia volo, kaj en sia gardostarado ili ne laciĝas.

Jen la ĉielarko! Laŭdu ĝian Kreinton! Ĝi estas tiel bela en sia brilado. Ĝi ĉirkaŭas la ĉielon per cirklo de gloro, la manoj de la Plejaltulo etendis ĝin. Per Siaj ordonoj Li subenĵetas la neĝon, kaj la rapidajn fulmojn de Sia juĝo.

Unua Responsorio


Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon. Ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.

Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon. Ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.

Vi kreis ĉielon kaj teron kaj ĉion mirindan, kio estas sub la ĉielo. Vi estas la Sinjoro super ĉio.

Ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon. Ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. – Apo 4, 11; el Est 4, 17c

Dua Legaĵo – Athanasios (Athanasius)


El prediko de la sankta episkopo Atanazo kontraŭ paganoj

Verbum Patris omnia ornat, disponit et continet

Sanctíssimus et rebus ómnibus creátis longe excelléntior Christi Pater, tamquam óptimus gubernátor própria sapiéntia et próprio Verbo, Dómino nostro et servatóre Christo, ómnia ubíque salutáriter gubérnat, dispénsat et facit, prout rectum esse víderit. Rectum est autem illa esse ut facta sunt et fíeri conspícimus, quóniam id ita ipse vult, quod sane nemo negáverit. Nam si rerum creatárum motus absque ratióne fíeret temeréque mundus volverétur, iure mérito nulla fides dictis esset adhibénda. Sed si ratióne, sapiéntia et sciéntia cónditus atque omni ornátu instrúctus est, necésse est huius auctórem et exornatórem non álium esse quam Verbum Dei.

Ipsíus boni et Dei rerum universárum vivéntem et efficácem Deum dico, qui per se est Verbum, qui idem ab ómnibus creátis divérsus est propriúmque et solum boni Patris est Verbum, cuius providéntia totus hic mundus, quem et cóndidit, illuminátur. Ipse enim qui boni Patris bonum Verbum est, rerum ómnium órdinem dispósuit, contrária cum contráriis coniúnxit unúmque concéntum ex his compósuit. Unus et unigénitus Deus est, qui ex Patre velut ex bono fonte bonus procédens, ómnia ornat, dispónit et cóntinet.

Ille ergo qui suo et ætérno Verbo ómnia fecit et rebus creátis natúram dedit, eas suápte natúra ferri et agitári sínere nóluit, ne forte in níhilum reverteréntur; sed ut bonus suo Verbo, quod ipsum quoque Deus est, univérsam natúram gubérnat et susténtat, ut Verbi ductu providentiáque et administratióne illumináta, firma consístere et manére possit, quippe quæ Verbi Patris, quod vere est, fiat ipsa párticeps et ab eo ut sit adiuvétur, ne scílicet esse désinat, quod útique fíeret, nisi a Verbo conservarétur, quod ipsum est imágo Dei invisíbilis, primogénitus omnis creatúræ; quóniam per ipsum et in ipso consístunt ómnia, cum ea quæ vidéntur, tum quæ non vidéntur, idémque est caput Ecclésiæ, ut in sanctis lítteris veritátis minístri docent.

Hoc ergo omnípotens et sanctíssimum Patris Verbum res univérsas pervádens, ac suas vires ubíque éxplicans omniáque visibília et invisibília illúminans, ea in seípso cóntinet et constríngit, ita ut nihil sua poténtia vácuum relínquat, sed ómnibus et per ómnia, singulísque speciátim, et generátim cunctis simul vitam impertiátur et consérvet.


Originala teksto: Athanasius († 373): Contra gentes, nn. 40-42; en: Patrologia Græca 25, 79-83

Dua Responsorio


La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo. Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon. Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, antaŭ la altaĵoj mi estis kreita.

La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo. Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon. Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, antaŭ la altaĵoj mi estis kreita.

Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie. Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto.

Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, antaŭ la altaĵoj mi estis kreita.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo. Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon. Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, antaŭ la altaĵoj mi estis kreita. – el Sen 8, 22-30

Preĝo


Elaŭdu, Dio, favore la petegon de Via popolo,
por ke ni vidu, kio estas farenda,
kaj havu la forton plenumi ĝin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.