Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 1a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sir 43, 13-33


El la libro Siraĥido.

Tial ankaŭ malfermiĝas la tenejoj kaj kiel birdoj disflugas la nuboj. En Sia grandeco Li densigas la nubojn, kaj la hajlo diseriĝas. a La sono de Lia tondro insultas la teron; a kiam Li aperas, skuiĝas la montoj; b pro Lia deziro blovas la suda vento, b la ŝtormo de la norda vento kaj la kirlovento. Neĝon Li ŝutas kvazaŭ flugantajn birdojn, kaj ĝi malsupreniĝas kvazaŭ surteriĝantaj akridoj. La okulo miras pro la belo de ĝia blankeco, kaj pri ĝia pluvado ekĝojas la koro.

Kaj la prujnon kvazaŭ salon Li verŝas sur la teron, kaj frostiĝinte ĝi fariĝas akra kiel dornoj. La malvarma spiro de la norda vento blovas kaj firmiĝas la glacio sur la akvo; sur ĉiun akvosurfacon Li ĝin metas, kaj la akvo sin vestas per kiraso. La vento konsumas la montojn kaj bruligas la dezerton, kaj kvazaŭ fajro ĝi velkigas la freŝan herbon. Rimedo pro ĉio estas subita pluveto, la apero de roso refreŝigas de la varmeco. Per Siaj konsiloj Li kvietigis la abismon kaj kreskigis en ĝi insulojn.

Kiuj navigas la maron, tiuj rakontas pri ĝiaj danĝeroj, kaj ni miregas pro tio, kion ni aŭdas. Tie estas nekredeblaj kaj mirigaj faraĵoj, la buntaj formoj de ĉiuspecaj bestoj, la marmonstroj. Dank' al Li Lia sendito estas sukcesa kaj ĉion kuntenas Lia vorto. Multe ni povas rakonti, sed ne ĉion ni povas diri, kaj la konkludo de niaj vortoj estas: Li estas ĉio. Kie ni trovas la forton por laŭdi Lin? Ĉar Li estas pli granda ol ĉiuj Liaj faroj. Timinda estas la Sinjoro kaj tre granda, kaj mirinda estas Lia potenco.

Laŭdu la Sinjoron kaj altigu Lin laŭ via kapablo, ĉar Li ankoraŭ superas tion; kiam vi altigas Lin, uzu ĉiujn viajn fortojn, kaj ne laciĝu, ĉar neniam vi sufiĉe laŭdas Lin. Kiu vidis Lin kaj priskribas Lin? Kiu povas montri Lin en Lia vera grandeco? Multe estas kaŝita kaj pli granda ol la diritaĵoj, ĉar el Liaj faroj nur malmulte ni vidas. Ĉar ĉion kreis la Sinjoro kaj al la piuloj Li donis Saĝecon.

Unua Responsorio


Glorante Dion multe ni povas rakonti, sed ne ĉion ni povas diri. Kaj la konkludo de niaj vortoj estas: Li estas ĉio.

Glorante Dion multe ni povas rakonti, sed ne ĉion ni povas diri. Kaj la konkludo de niaj vortoj estas: Li estas ĉio.

Kie ni trovas la forton por laŭdi Lin? Ĉar Li estas pli granda ol ĉiuj Liaj faroj.

Kaj la konkludo de niaj vortoj estas: Li estas ĉio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Glorante Dion multe ni povas rakonti, sed ne ĉion ni povas diri. Kaj la konkludo de niaj vortoj estas: Li estas ĉio. – Sir 43, 27-28

Dua Legaĵo – Athanasios (Athanasius)


El prediko de la sankta episkopo Atanazo kontraŭ paganoj

Omnia vere divinum concentum per Verbum componunt

Nihil est rerum ómnium quæ sunt et fiunt, quod non in ipso et per ipsum factum sit et consístat, uti étiam vir theólogus his verbis docet: In princípio erat Verbum, et Verbum erat apud Deum, et Deus erat Verbum. Omnia per ipsum facta sunt, et sine ipso factum est nihil.

Quemádmodum enim músicus lyra ad concéntum accommodáta, gravibúsque cum acútis et médiis cum áliis arte temperátis unum éfficit concéntum; ita quoque Dei Sapiéntia univérsum mundum véluti lyram tenens, resque aérias cum terrénis et cæléstes cum aériis coniúngens, omniáque cum síngulis conéctens, et suo nutu ac voluntáte circumdúcens, unum mundum unúmque mundi órdinem pulchre et concínne ádmodum éfficit ipsúmque ínterim Dei Verbum apud Patrem manet immóbile, dum ómnia, prout Patri visum fúerit, suæ natúræ constántia movet. Omnia dénique pro sua natúra illo dante vivunt et consístunt admirabilémque ac vere divínum concéntum per ipsum compónunt.

Ut vero res tanta, imágine áliqua intéllegi possit, age: numerósi alicúius chori exémplum adducámus. Itaque quemádmodum in choro ex váriis homínibus, púeris, muliéribus, sénibus et adulescéntibus compósito, uno præside moderánte, sínguli pro sua natúra et facultáte cantant, vir ut vir, puer ut puer, senex ut senex, aduléscens ut aduléscens, omnes tamen unum concéntum effíciunt, vel quemádmodum nostra ánima eódem témpore nostros sensus pro cuiúsque efficacitáte movet, ádeo ut præsénte re áliqua omnes simul moveántur oculúsque vídeat, auris áudiat, manus tangat, odorátus olfáciat, gustet gustátus aliáque córporis membra sæpe étiam agant, verbi grátia, pedes ámbulent; ita profécto rem quoque se habére in univérsa rerum natúra, licet ténue ádmodum sit exémplum, altióre tamen intellegéntia est percipiéndum.

Nimírum uno ictu Dei Verbi nutus, ómnia simul administrántur, ádeo ut, quæ rerum singulárum própria sunt, ea a síngulis fiant et ab ómnibus simul unus ordo perficiátur.


Originala teksto: Athanasius († 373): Contra gentes, nn. 42-43; en: Patrologia Græca 25, 83-87

Dua Responsorio


Donu la honoron al Dio, kaj proklamu Lin antaŭ ĉiu vivanto, pro tio, kion Li faris al vi. Estas bone beni Dion kaj laŭdi Lian nomon.

Donu la honoron al Dio, kaj proklamu Lin antaŭ ĉiu vivanto, pro tio, kion Li faris al vi. Estas bone beni Dion kaj laŭdi Lian nomon.

Inde rakontu la historion de la faroj de Dio. Ne hezitu laŭdi Lin.

Estas bone beni Dion kaj laŭdi Lian nomon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Donu la honoron al Dio, kaj proklamu Lin antaŭ ĉiu vivanto, pro tio, kion Li faris al vi. Estas bone beni Dion kaj laŭdi Lian nomon. – el Tob 12, 16

Preĝo


Elaŭdu, Dio, favore la petegon de Via popolo,
por ke ni vidu, kio estas farenda,
kaj havu la forton plenumi ĝin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.