Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 2a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 10, 12 - 11, 9.26-28


El la libro Readmono.

Tiam Moseo diris al la popolo:

Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo; ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi. Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; tamen nur pri viaj patroj plaĉis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el ĉiuj popoloj, kiel vi vidas nun.

Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj. Ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton, kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston. Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta. La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluiĝu kaj per Lia nomo ĵuru. Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj. En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la ĉielo.

Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo.

Kaj sciu hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon, kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando; kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al ĝiaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kiujn Li superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago; kaj kion Li faris al vi en la dezerto, ĝis vi venis al ĉi tiu loko; kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze de la tuta Izrael.

Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris. Observu do ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke vi fortiĝu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ; kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas.

Unua Responsorio


Ni amas Dion, ĉar Li unue nin amis. Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn. Kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

Ni amas Dion, ĉar Li unue nin amis. Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn. Kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

En ĉiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektiĝis la amo al Dio.

Kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni amas Dion, ĉar Li unue nin amis. Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn. Kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. – kp. 1 Joh 4, 19; 5, 3; 2, 5a

Dua Legaĵo – Diadochus Photicensis


El la Cent Ĉapitroj de la sankta episkopo Diadoĥo el Photice pri la spirita perfekteco

Solum Deum oportet amare

Qui se díligit, Deum amáre non potest; qui vero se non díligit propter excellentióres divítias amóris in Deum, hic Deum amat. Ex quo fit, ut hic neque suam umquam glóriam quærat, sed pótius glóriam Dei. Qui enim se díligit, glóriam suam quærit; qui autem Deum díligit, glóriam auctóris sui amat.

Est enim ánimæ sentiéntis, ac Deum amántis próprium, glóriam quidem Dei semper quærere, in ómnibus mandátis quæ facit, sua vero submissióne delectári, quod Deum quidem propter eius magnificéntiam déceat glória, hóminem vero submíssio, ut per eam familiáres Deo efficiámur; quod cum et nos fecérimus lætántes glória Dómini, exémplo Ioánnis Baptístæ, incipiémus dícere sine intermissióne ulla: Illum opórtet créscere, nos autem mínui.

Novi ego quendam, qui tamétsi lugéret, quod non, ut vellet, Deum amáret, tamen ita Deum amábat, ut eius ánima huiúsmodi desidério veheménti continénter tenerétur, ita ut Deus quidem glória afficerétur in eo, ipse vero esset quasi nihil. Qui talis est, neque cum verbis laudátur, sed agnóscit quid sit; síquidem præ nímio humilitátis desidério dignitátem suam non cógitat, cum alióqui minístret quidem Deo, ut lex præscríbit sacerdótibus, ob stúdium tamen diligéndi Deum obrépit ei oblívio dignitátis suæ occultántis in profúnda erga Deum caritáte per spíritum humilitátis gloriatiónem de dignitáte sua, ut iam sibi cogitatióne sua inútilis quidam puer omni témpore videátur, quasi a dignitáte sua aliénus, præ humilitátis desidério: quod quidem et nos fácere opórtet, et omnem honórem atque glóriam fúgere, propter excelléntes divítias amóris erga Deum, qui vere nos amávit.

Qui in sensu cordis Deum amat, hic est ab eo cógnitus; quantam enim quis Dei caritátem in sensu ánimæ capit, tanta eum amat. Quocírca qui sic est, illuminatiónem cognitiónis veheménter amat, quoúsque ipsum sensum óssium séntiat, factus iam sui nésciens, immo totus a caritáte immutátus.

Qui talis vero est, adest ille quidem, et non adest in vita; adhuc enim in córpore suo versans, peregrinátur propter caritátem perpétua quadam ánimæ ad Deum profectióne; incénso enim deínceps corde veheménter caritátis igne, ut quadam desidérii fácula agglutinátus est Deo, tamquam totus extra amicítiam sui pósitus, propter caritátem Dei, sive enim, inquit (Apóstolus), excédimus, Deo, sive sóbrii sumus, vobis.


Originala teksto: Diadochus Photicensis († antaŭ 486): Cap. 12. 13. 14; en: Patrologia Græca 65, 1171-1172

Dua Responsorio


Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li unue amis nin,

por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. – Joh 3, 16; kp. 1 Joh 4, 10a.19b

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.