Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 2a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 16, 1-17


El la libro Readmono.

Tiam Moseo diris al la popolo:

Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; ĉar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto. Kaj buĉu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por loĝigi tie Sian nomon. Ne manĝu kun tio fermentintaĵon; dum sep tagoj manĝu kun tio macojn, panon de mizero – ĉar rapidece vi eliris el la lando Egipta – por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta. Oni ne vidu ĉe vi fermentintaĵon en via tuta limitaĵo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbuĉos vespere en la unua tago, neniom restu ĝis la mateno. Vi ne povas buĉi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi; nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, buĉu la Paskon vespere, ĉe la subiro de la suno – tempo de via eliro el Egiptujo. Kaj kuiru kaj manĝu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj. Dum ses tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaŭ la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.

Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn. Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio. Kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu ĉi tiujn leĝojn.

Feston de laŭboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via draŝejo kaj el via vinpremejo. Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; ĉar benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj produktaĵoj kaj en ĉiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.

Tri fojojn en la jaro ĉiu via virseksulo devas aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos: en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de laŭboj; kaj li ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj; ĉiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.

Unua Responsorio


Estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino. Benos vin la Eternulo, via Dio, kaj vi estos tute gaja.

Estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino. Benos vin la Eternulo, via Dio, kaj vi estos tute gaja.

Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn.

Benos vin la Eternulo, via Dio, kaj vi estos tute gaja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino. Benos vin la Eternulo, via Dio, kaj vi estos tute gaja. – el Rea 16, 14-15; Naĥ 2, 1

Dua Legaĵo – Irénée de Lyon (Irenæus Lugdunensis)


El la traktato de la sankta episkopo Ireneo el Liono Kontraŭ Herezoj

Pura oblatio Ecclesiæ

Ecclésiæ oblátio, quam Dóminus dócuit offérri in univérso mundo, purum sacrifícium reputátum est apud Deum, et accéptum est ei; non quod indígeat a nobis sacrifícium, sed quóniam is qui offert, glorificátur ipse in eo quod offert, si acceptétur munus eius. Per munus enim erga regem et honor et afféctio osténditur; quod in omni simplicitáte et innocéntia Dóminus volens nos offérre, prædicávit dicens: Cum ígitur offers munus tuum ad altáre et recordátus fúeris quóniam frater tuus habet áliquid advérsum te, dimítte munus tuum ante altáre et vade primum reconciliári fratri tuo, et tunc revérsus ófferes munus tuum. Offérre ígitur opórtet Deo primítias eius creatúræ, sicut et Móyses ait: Non apparébis vácuus ante conspéctum Dómini Dei tui; ut in quibus gratus éxstitit homo, in his gratus ei deputátus, eum qui est ab eo percípiat honórem.

Et non genus oblatiónum reprobátum est; oblatiónes enim et illic, oblatiónes autem et hic: sacrifícia in pópulo, sacrifícia in Ecclésia; sed spécies immutáta est tantum, quippe cum iam non a servis, sed a líberis offerátur. Unus enim et idem Dóminus; próprium autem charácter servílis oblatiónis, et próprium liberórum, uti et per oblatiónes ostendátur indícium libertátis. Nihil enim otiósum, nec sine signo neque sine arguménto apud eum. Et propter hoc illi quidem décimas suórum habébant consecrátas: qui autem percepérunt libertátem, ómnia quæ sunt ipsórum ad domínicos decérnunt usus, hiláriter et líbere dantes ea, non quæ sunt minóra, útpote maiórum spem habéntes; vídua illa et páupere hic totum victum suum mitténte in gazophylácium Dei.

Opórtet enim nos oblatiónem Deo fácere, et in ómnibus gratos inveníri fabricatóri Deo, in senténtia pura et fide sine hypócrisi, in spe firma, in dilectióne fervénti, primítias eárum, quæ sunt eius, creaturárum offeréntes. Et hanc oblatiónem Ecclésia sola puram offert fabricatóri, ófferens ei cum gratiárum actióne ex creatúra eius.

Offérimus enim ei quæ sunt eius, congruénter communicatiónem et unitátem prædicántes et confiténtes resurrectiónem carnis et spíritus. Quemádmodum enim qui est a terra panis, percípiens invocatiónem Dei, iam non commúnis panis est, sed eucharístia, ex duábus rebus constans, terréna et cælésti: sic et córpora nostra percipiéntia eucharístiam, iam non sunt corruptibília, spem resurrectiónis habéntia.


Originala teksto: Irénée de Lyon (Irenæus Lugdunensis, † ĉ. 202): Adversus hæreses, Lib. 4, 18, 1-2.4.5; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris) 100, 596-598. 606. 610-612

Dua Responsorio


La leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn. Kristo per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.

La leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn. Kristo per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.

Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.

Kristo per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn. Kristo per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn. – kp. Heb 10, 1.14; Efe 5, 2b

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.