Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 3a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 26, 1-19


El la libro Readmono

Tiam Moseo diris al la popolo:

Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj vi ekposedos ĝin kaj enloĝiĝos en ĝi: tiam prenu el la unuaj el ĉiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por loĝigi tie Sian nomon; kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li: Mi sciigas hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al niaj patroj, ke Li donos ĝin al ni. Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos ĝin antaŭ la altaron de la Eternulo, via Dio.

Kaj vi ekparolos, kaj diros antaŭ la Eternulo, via Dio: Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj fariĝis tie popolo granda, forta, kaj multenombra; kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron; kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo aŭskultis nian voĉon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon; kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj; kaj Li venigis nin al ĉi tiu loko kaj donis al ni ĉi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo; kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo.

Kaj vi metos tion antaŭ la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorkliniĝos antaŭ la Eternulo, via Dio. Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu loĝas inter vi.

Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu: tiam diru antaŭ la Eternulo, via Dio: Mi forigis la sanktigitaĵon el la domo, kaj mi donis ĝin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laŭ Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpaŝis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis; mi ne manĝis el ĝi en la tagoj de mia malĝojo, kaj mi ne apartigis el ĝi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el ĝi por mortinto; mi aŭskultis la voĉon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al ĉio, kion Vi ordonis al mi. Ekrigardu el Via sankta loĝejo, el la ĉielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi ĵuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

En la hodiaŭa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi ĉi tiujn leĝojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo. Al la Eternulo vi promesis hodiaŭ, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laŭ Liaj vojoj kaj observos Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj aŭskultos Lian voĉon. Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn; kaj ke Li starigos vin pli alte ol ĉiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.

Unua Responsorio


Vi estas popolo Diposedata. Iam vi estis ne-popolo, sed nun vi estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

Vi estas popolo Diposedata. Iam vi estis ne-popolo, sed nun vi estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

La Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin. Pro Sia amo Li liberigis vin el la domo de sklaveco.

Iam vi estis ne-popolo, sed nun vi estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas popolo Diposedata. Iam vi estis ne-popolo, sed nun vi estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj. – kp. 1 Pet 2, 9-10; Rea 7, 7-8

Dua Legaĵo – Basilius Magnus


El la reguloj detale traktitaj de la sankta episkopo Bazilio la Granda

Quid retribuemus Domino pro omnibus quæ retribuit nobis?

Quisnam sermo dona Dei pro mérito explicáre possit? Tanta quidem est horum multitúdo, ut étiam númerum effúgiant; item magnitúdine tanta sunt et tália, ut vel únicum satis ad id sit, ut omnímodam largitóri grátiam repéndere debeámus.

Sed ne voléntes quidem illud præteríre póssumus, nec fíeri potest ullo modo, ut is certe qui sana mente præditus est et ratiónis compos, id benefícii táceat, quamquam multo minus de eo pro mérito áliquid dici possit, quod cum hóminem condidísset ad imáginem et similitúdinem suam eúmque cohonestásset sui ipsíus cognitióne et ratióne exornásset præ céteris animántibus, ipsíque dedísset facultátem ut se incredíbili paradísi pulchritúdine oblectáret, ac tandem illum constituísset ómnium terréstrium príncipem, deínde a serpénte decéptum, et collápsum in peccátum et per peccátum in mortem et in ærúmnas eo dignas, non proptérea tamen ipsum negléxit; sed lege, quæ ei adiuménto esset, primum trádita, custódiæ eius et curæ præfécit ángelos, misit prophétas ad redarguénda vítia et ad virtútem docéndam, ímpetum nequítiæ per minas excídit et représsit, pollicitatiónibus excitávit bonórum alacritátem, utriúsque géneris finem non raro in divérsis persónis ad álios commonéndos in antecéssum declarávit, et tamen post hæc et tália nos in contumácia perseverántes non est aversátus.

Non enim nos deséruit bónitas Dómini neque per stupiditátem qua, delátos ab ipso honóres habebámus despicátui, abolévimus eius in nos amórem, etiámsi in benefaciéntem contumeliósi essémus; immo vero revocáti sumus a morte, et vitæ rursus ab ipso Dómino nostro Iesu Christo restitúti. Qua in re étiam beneficéntiæ rátio maiórem movet admiratiónem: Cum enim in forma Dei esset, non rapínam arbitrátus est esse se æquálem Deo; sed semetípsum exinanívit, formam servi accípiens.

Atque étiam infirmitátes nostras suscépit, portávit languóres, pro nobis vulnerátus est, ut nos livóre eius sanarémur; item redémit a maledícto, factus pro nobis maledíctum mortémque pértulit ignominiosíssimam, ut nos ad gloriósam vitam redúceret. Nec satis hábuit mórtuos dumtáxat ad vitam revocáre, verum étiam largítus est divinitátis suæ dignitátem, atque ætérnam réquiem humánum omne cogitátum lætítiæ magnitúdine superántem præparávit.

Quid ígitur retribuémus Dómino pro ómnibus quæ retríbuit nobis? Est autem ádeo bonus, ut neque remuneratiónem éxigat, sed sat habet, si solum pro iis quæ tríbuit, diligátur. Quæ ómnia ubi mente récolo, ut meum afféctum prodam, in horrórem quendam et terríficum stupórem íncido, nequándo ob ánimi inconsiderántiam, aut propter meam circa res vanas occupatiónem a Dei dilectióne éxcidens, Christo sim dedécori ac oppróbrio.


Originala teksto: Basilius Magnus († 379), Regulæ fusius tractatæ, Resp. 2, 2-4; en: Patrologia Græca 31, 914-915

Dua Responsorio


Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco.

Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco.

La Filo de Dio min amis kaj sin donis pro mi.

Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco. – Psa 103, 2.4; Gal 2, 20c

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.