Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 3a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 31, 1-15. 23


El la libro Readmono.

Kaj Moseo iris kaj parolis ĉi tiujn vortojn al la tuta Izrael. Kaj li diris al ili:

Mi havas hodiaŭ la aĝon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi: Vi ne transiros ĉi tiun Jordanon. La Eternulo, via Dio, mem iros antaŭ vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaŭ vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaŭ vi, kiel la Eternulo diris. Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Siĥon kaj al Og, reĝoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis. Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laŭ ĉiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi. Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj: Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kaj vi ekposedigos ilin. Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.

Kaj Moseo skribis ĉi tiun instruon, kaj donis ĝin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael. Kaj Moseo ordonis al ili, dirante: Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de laŭboj, kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael, antaŭ iliaj oreloj. Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo. Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen alproksimiĝis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj stariĝu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj stariĝis en la tabernaklo de kunveno. Kaj la Eternulo aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj la nuba kolono stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo.

Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris: Estu forta kaj kuraĝa, ĉar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi ĵuris al ili; kaj Mi estos kun vi.

Unua Responsorio


Estu forta kaj kuraĝa; ĉar la Eternulo estas via Dio. Li mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi; ne timu.

Estu forta kaj kuraĝa; ĉar la Eternulo estas via Dio. Li mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi; ne timu.

La Eternulo estos via helpo, Li gardos vian piedon kontraŭ reto.

Li mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi; ne timu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estu forta kaj kuraĝa; ĉar la Eternulo estas via Dio. Li mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi; ne timu. – kp. Rea 31, 7-8; Sen 3, 26

Dua Legaĵo – John Fisher


El la Komentario de la sankta episkopo kaj martiro Johano Fisher pri Psalmo 102

Mirabilia Dei

Primum Deus pópulum Israelíticum ab Ægýpti servitúte, éditis étiam multis osténtis prodigiísque, liberávit: tránsitum per mare Rubrum étiam sicco pede dedit; cæléstibus eos alimóniis, manna et coturnícibus, in desérto pavit; siti laborántibus perénnem aquæ scaturíginem ex saxo duríssimo prodúxit; ab ómnibus, qui bello urgébant, hóstibus victóriam concéssit; effécit ut Iordánis, contrárium quo ímpetus flúvii ferébat, retro ad tempus céderet; terram eis promíssam pro tríbuum et cognatiónum número partítus est et distríbuit. Quæ cum eis tam amánter et munífice præstitísset, hómines tamen ingráti, tamquam harum rerum ómnium plane oblíti, relícto ac repudiáto divíni núminis cultu, nefário sese idololatríæ crímine non semel obstrinxérunt.

Deínde et nos, cum iam gentes essémus, ad simulácra muta, prout ducebámur, eúntes, ex naturáli gentilitátis oleástro excísos, veræ pópuli Iudáici olívæ, fractis étiam ramis naturálibus, inséruit, et suæ grátiæ radícis ac pinguédinis sócios effécit. Demum nec próprio quidem Fílio pepércit, sed pro nobis ómnibus trádidit illum, hóstiam et oblatiónem Deo in odórem suavitátis, ut nos redímeret ab omni iniquitáte et mundáret sibi pópulum acceptábilem.

Quæ quidem ómnia cum sint certíssima summæ ipsíus in nos tum dilectiónis tum étiam beneficiéntiæ non arguménta sed indícia; nos tamen hómines longe ingratíssimi, immo vero ultra omnes ingratitúdinis fines provécti, nec amórem considerámus, nec beneficiórum magnitúdinem agnóscimus, sed tantórum nobis bonórum auctórem largitorémque magis aspernámur et quasi contémptui habémus; nec tam insígnis misericórdia peccatóribus continénter præstita nos movet, ut ex sanctíssimo eius præscrípto vitam et mores componámus.

Digna plane sunt hæc, quæ scribántur in generatióne áltera ad perpétuam rerum memóriam, ut omnes, qui in pósterum christiáni nómine censéndi sunt, tantam Dei in nos benignitátem agnoscéntes, a divínis eius láudibus celebrándis nullo umquam témpore desístant.


Originala teksto: John Fisher († 1535): Commentarium in Psalmum 101; en: Opera omnia, ed. 1597, pp. 1588-1589

Dua Responsorio


En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, vi, devenantoj de Izrael.

En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, vi, devenantoj de Izrael.

Kantu al la Eternulo novan kanton, kantu al la Eternulo la tuta tero,

vi, devenantoj de Izrael.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. – Psa 68, 27; 96, 1

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
gvidu nian vivon laŭ Via sankta volo,
por ke ni meritu esti riĉaj de bonaj agoj
en la nomo de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.