Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 4a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tes 2, 13 - 3, 13


El la Unua Epistolo al la Tesalonikanoj

Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas. Ĉar vi, fratoj, fariĝis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; ĉar tiajn samajn suferojn vi ankaŭ spertis ĉe viaj samlandanoj, kiajn tiuj ĉe la Judoj, kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj; ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro.

Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa sopiro; ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano. Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno? Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.

Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti lasitaj solaj en Ateno; kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri via fido, por ke neniu estu ŝancelita de tiuj afliktoj; ĉar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto. Ĉar kiam ni estis ĉe vi, ni antaŭdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias. Pro tio mi ankaŭ, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certiĝu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro fariĝos senutila.

Sed kiam Timoteo, ĵus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi ĉiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaŭ vin, pro tio ni konsoliĝis, fratoj, pri vi, en ĉia nia malĝojo kaj aflikto, per via fido; ĉar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. Ĉar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta ĝojo, per kiu ni ĝojas pro vi antaŭ Dio; nokte kaj tage preĝante fervore, ke ni povu vidi vian vizaĝon kaj perfektigi la mankojn de via fido?

Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi; kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin; por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

Unua Responsorio


La Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj. Li faru viajn korojn sanktaj.

La Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj. Li faru viajn korojn sanktaj.

Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem konsolu vin.

Li faru viajn korojn sanktaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj. Li faru viajn korojn sanktaj. – kp. 1 Tes 3, 12-13; 2 Tes 2, 16-17

Dua Legaĵo – Pseudo-Hilarius


El traktato atribuita al Hilario pri Psa 133 (132)

Erat omnium credentium cor unum et anima una

Ecce quam bonum est et iucúndum habitáre fratres in unum. Bonum et iucúndum est in unum fratres habitáre, quia, cum in uno hábitant, convéntu Ecclésiæ congregántur; cum fratres nuncupántur, únicæ voluntátis caritáte concórdes sunt.

Ad primam enim Apostolórum prædicatiónem hoc magnum præcéptum fuísse légimus, quod dícitur: Erat enim ómnium credéntium cor et ánima una. Hoc ítaque pópulo Dei cóngruit sub uno Patre fratres esse, sub uno Spíritu unum esse, sub una domo unánimes incédere, sub uno córpore uníus córporis membra esse.

Iucúndum et bonum est habitáre fratres in unum. Comparatiónem vero huius boni iucundíque Prophéta constítuit dicens: Sicut unguéntum de cápite, quod descéndit in barbam Aaron, quod descéndit in oram vestiménti eius. Aaron unguéntum compósitum fuit ex odóribus, unde úngitur in sacerdótem. Hanc consecratiónem primum sacerdóti suo Deo esse complácuit; Dóminum quoque nostrum invisibíliter unctum esse a consórtibus suis. Unctio ista terréna non est; non cornu, ut reges ungebántur, sed óleo lætítiæ unctus est. Dénique post hanc unctiónem Aaron secúndum legem christus est nuncupátus.

Ut ígitur hoc unguéntum immúndos córdium spíritus, quocúmque infúsum fúerit, exstínguit, ita et per unctiónem caritátis, concórdiam Deo iam quod est suáve spirámus, Apóstolo dicénte: Christi bonus odor sumus. Ut ergo plácitum hoc in primo Deo est Aaron sacerdóte unguéntum, ita bonum et iucúndum est habitáre fratres in unum.

Descéndit autem únctio a cápite in barbam. Barba autem virílis ætátis ornátus est. Neque enim nos párvulos esse in Christo opórtet, nisi ad id tantum quod dictum est, ut simus párvuli malítia, non sensu. Infidéles autem omnes Apóstolus párvulos esse dicit, quod infírmi sint ad cibum firmum, adhuc lacte égeant, Apóstolo dicénte: Lacte vos potávi, non cibo; nondum enim poterátis, sed nec adhuc potéstis.


Originala teksto: Pseudo-Hilarius, Tractatus in Ps 132; en: PLS 1, 244-245

Dua Responsorio


Ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia. Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo.

Ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia. Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo.

En unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia. Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo. – el Rom 12, 5; Efe 4, 7; 1 Kor 12, 13

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.