Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 4a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tes 5, 1-28


El la Unua Epistolo al la Tesalonikanoj

Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi. Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto. Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos. Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto; ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo; tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.

Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto. Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo. Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos. Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.

Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj. Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj. Ĝoju ĉiam; preĝu senĉese; pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. Ne estingu la Spiriton; ne malestimu profetaĵojn; elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona; detenu vin de ĉia formo de malbono.

Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.

Fratoj, preĝu por ni.

Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso. Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

Unua Responsorio


Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li.

Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li.

Dio liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo,

kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li. – el 1 Tes 5, 9-10; Kol 1, 13

Dua Legaĵo – Diadochus Photicensis


El la ĉapitroj de la episkopo Diadoĥo el Photice pri la spirita perfekteco

Spirituum discretionis scientia per gustum mentis acquiritur

Lumen veræ cognitiónis est discérnere sine lapsu rectum a pravo; quod quidem cum fit, tunc via iustítiæ, quæ ad Deum solem iustítiæ mentem ducit, ultra in infinítam sciéntiæ illuminatiónem illam ipsam mentem introdúcit, tamquam quæréntem iam deínceps cum fidúcia caritátem.

Opórtet enim eos qui certant, ánimum semper extra perturbatiónem fluctus conserváre, ut mens cogitatiónes incurréntes discérnens, bonas quidem et a Deo missas, in penu memóriæ recóndat; malas vero et dæmoníacas ex apothécis natúræ eíciat. Mare enim cum tranquíllum est, usque ad fundum est piscatóribus perspícuum, ita ut tunc nihil fere ibi píscium eos láteat; cum vero ventis agitátur, tegit tempestáte túrbida, quæ in plácida tranquillitáte lárgiter facit pérspici. Ex quo fit, ut ars eórum qui piscatórios dolos machinántur, otiósa sit.

Sed solúmmodo Spíritus Sancti est purgáre mentem; nisi enim ingrediátur fortis ille et dirípiat latrónem, numquam præda eripiétur. Opórtet ígitur in ómnibus pace ánimæ Spíritum Sanctum recreáre, vel lucérnam cognitiónis semper apud nos lucéntem habeámus; ipsa enim in penetráli mentis semper splendénte, non solum illi amarulénti et tenebricósi dæmonum appúlsus patefíunt, sed étiam magnópere languéscunt, ab illo sancto et glorióso lúmine deprehénsi.

Idcírco Apóstolus ait: Spíritum nolíte exstínguere, id est, ne per malefícia et pravas cogitatiónes Spíritum Sanctum tristítia afficiátis, ne suo illo splendóre vos désinat protégere. Nec enim ætérnum illud et vivíficum Spíritus Sancti exstínguitur, quin pótius illíus tristítia, hoc est avérsio, mentem sine lúmine cognitiónis obscúram et calígine circumfúsam relínquit.

Sensus mentis est gustus perféctus, quo res discernúntur. Quemádmodum enim gustu, qui est sensus córporis, bona a malis sine erróre, cum recte valémus, discernéntes ea quæ sunt suávia, appétimus: sic mens nostra, cum cœperit íntegra sanitáte, et in multa curárum vacuitáte movéri, potest étiam divínam consolatiónem áffatim sentíre, memoriámque habére gustus sine oblivióne per operatiónem caritátis ad probándum potióra, ut Apóstolus ait: Et hoc oro, ut cáritas vestra magis abúndet in sciéntia et omni sensu, ut probétis potióra.


Originala teksto: Diadochus Photicensis († antaŭ 486): Cap. 6.26.27.30; en: Patrologia Græca 65, 1169. 1175-1176

Dua Responsorio


Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion, kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj. Ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj.

Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion, kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj. Ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj.

Servu Dion, Faru tion, kio plaĉos al Li. Sekvu la veron. Gardu la virton.

Ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion, kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj. Ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj. – kp. Tob 4, 19.3.6

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.