Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 4a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Tes 1, 1-12


Komenciĝas la Dua Epistolo al la Tesalonikanoj

Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo: Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de ĉiu al ĉiu, tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas; tio estas evidenta signo de la justa juĝo de Dio; por ke vi montriĝu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaŭ suferas; ĉar estas justaĵo ĉe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas, kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco, en flamanta fajro, por venigi venĝon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo; kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco, kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis (ĉar nia atestado ĉe vi estis kredata) en tiu tago.

Por tiu celo ni ankaŭ konstante preĝas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu ĉiun bonvolon de boneco kaj ĉiun laboron de fido; por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laŭ la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.

Unua Responsorio


Li venos por esti glorata en siaj sanktuloj. Li estos admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis.

Li venos por esti glorata en siaj sanktuloj. Li estos admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis.

Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.

Li estos admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li venos por esti glorata en siaj sanktuloj. Li estos admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis. – kp. 2 Tes 1, 10; Psa 145,17

Dua Legaĵo – Cyrillus Hierosolymitanus


El kateĥizo de la sankta episkopo Cirilo el Jerusalemo

Crux tibi gaudium sit etiam tempore persecutionis

Gloriátio sane Ecclésiæ cathólicæ est quælibet Christi áctio: gloriatiónum vero gloriátio, crux est. Quod probe callens Paulus ait: Mihi autem absit gloriári, nisi in cruce Christi.

Admirándum quidem fuit et illud, ut cæcus a nativitáte in Síloam visum recíperet: sed quid hoc ad cæcos totíus univérsi? Magnum et supra natúram Lázarum quatriduánum resúrgere: sed hæc tamen ad illum unum pértigit grátia; quid autem ad eos, qui in univérso orbe peccátis mórtui erant? Mirábile, quod quinque panes in mília hóminum quinque, fontis instar, cibum suppeditárint: sed quid ad eos qui in orbe toto ignorántiæ fame premebántur? Admirábile prorsus solvi mulíerem, per decem et octo annos a Sátana alligátam: sed quid hoc, si ad omnes nos spectes, qui peccatórum nostrórum caténis constrícti erámus?

At crucis glória, et eos qui per ignorántiam cæci erant illuminávit, et omnes sub peccáto deténtos solvit, et univérsum hóminum mundum redémit.

Ne nos ítaque púdeat crucis Salvatóris, immo pótius de ea gloriémur. Verbum enim crucis Iudæis quidem scándalum est, Gentílibus vero stultítia et nobis salus. Et iis quidem qui péreunt, stultítia est; nobis autem qui salvi fimus, virtus Dei est. Non enim nudus homo erat qui nostri grátia moriebátur; sed Fílius Dei, Deus homo factus.

Tum vero agnus ille Móysis institúto mactátus procul arcébat vastatórem; Agnus autem Dei qui tollit peccátum mundi, nonne multo magis a peccátis liberárit? Ac sanguis quidem irrationábilis ovis salútem exhibébat; Unigéniti vero sanguis non magis salútem áfferat?

Non coácte relíquit vitam, neque vi alláta mactátus est, sed voluntárie. Audi quid dicat: Potestátem hábeo ponéndi ánimam meam; et potestátem hábeo íterum suméndi eam. Venit ígitur ex líbero propósito ad passiónem, gaudens de exímio ópere, lætabúndus de coróna, plaudens sibi de hóminum salúte: crucem non erubéscens, salútem enim dabat orbi. Neque enim vilis erat homo qui patiebátur, sed Deus inhumanátus, deque obœdiéntiæ præmio decértans.

Ne ergo in témpore pacis solúmmodo gáudium tibi crux sit; verum étiam in témpore persecutiónis eándem habéto fidem, ne in témpore pacis sis amícus Iesu, et bellórum témpore inimícus. Accipis nunc peccatórum tuórum remissiónem, et spiritális donatívi regis tui muníficas grátias; cum ingrúerit bellum, pro rege tuo strénue decérta.

Iesus pro te crucifíxus est, qui nihil peccáverat: et tu non crucifigáris pro eo qui tui grátia cruci affíxus est? Non tu grátiam das; prior enim accepísti: sed grátiam reddis, exsólvens débitum ei, qui propter te in Gólgotha est crucifíxus.


Originala teksto: Cyrillus Hierosolymitanus († 386): Catechesis 13, 1.3.6.23; en: Patrologia Greka 33, 771-774.779.799.802

Dua Responsorio


La priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco. Sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio.

La priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco. Sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio.

La prediko pri Kristo, la krucumita, por Judoj estas falilo, kaj por Grekoj malsaĝo.

Sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco. Sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio. – 1 Kor 1, 18. kp. 23

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.