Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 4a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Tes 2, 1-17


El la Dua Epistolo al la Tesalonikanoj

Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektiĝon al li, ke vi ne fariĝu facile skueblaj mense, kaj ne konsterniĝu, ĉu per spirito, aŭ per parolo, aŭ per letero ŝajne de ni, kvazaŭ la tago de la Sinjoro jam apudestus; neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo, kiu kontraŭmetas sin kaj levas sin super ĉion, kion oni nomas Dio aŭ adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaŭ li estas Dio.

Ĉu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi? Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkaŝiĝu siatempe. Ĉar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraŭ la malhelpanto, ĝis li estos formovita.

Kaj tiam malkaŝiĝos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia buŝo kaj neniigos per la apero de sia alveno; tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj, kaj kun ĉia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

Sed ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia. Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por ĉia bona faro kaj vorto.

Unua Responsorio


Tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo. Kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.

Tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo. Kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.

Tiam malkaŝiĝos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia buŝo.

Kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo. Kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. – Mat 24, 30; 2 Tes 2, 8a

Dua Legaĵo – Anonimulo


El la predikoj de anonima spirita aŭtoro el la kavara jarcento

Impleamini in omnem plenitudinem Christi

Qui evádere fílii Dei et ex Spíritu Sancto désuper renásci digni sunt hábiti atque Christum illuminántem ac recreántem eos in se póssident, váriis ac divérsis modis a Spíritu dirigúntur et invisibíliter in corde cum réquie spiritáli a grátia ducúntur.

Intérdum sunt velut in luctu et lamentatióne propter genus humánum, ac précibus pro toto génere humáno effúsis, ad lácrimas et ad luctum prolabúntur, dilectióne spiritáli erga humánum genus accénsi.

Intérdum vero ad tantam exsultatiónem ac dilectiónem a Spíritu inflammántur, ut, si fíeri possit, omnes hómines in sua víscera coníciant, nulla nec bonórum nec malórum hábita ratióne.

Intérdum vero demittúntur infra omnes hómines in humilitáte spíritus, ut se ipsos ómnium abiectíssimæ ac ínfimæ condiciónis réputent.

Intérdum in gáudio ineffábili a Spíritu conservántur.

Intérdum sunt velut fortis quíspiam, qui, univérsam armatúram regis índuens et in prœlium descéndens, advérsus hostes fortis dímicat eósque vincit. Eódem modo spiritális homo, assúmptis cæléstibus armis Spíritus, hostes invádit prœlióque commísso súbicit illos pédibus suis.

Intérdum in summo siléntio, tranquillitáte et pace requiéscit ánima, in sola spiritáli voluptáte et ineffábili réquie atque in óptimo statu exsístens.

Intérdum in intellegéntia quadam ac sapiéntia ineffábili et notítia Spíritus inscrutábili a grátia institúitur circa ea quæ nec lingua nec ore efférri queunt.

Intérdum ut quivis hóminum fit.

Ita várie grátia versátur in iis, ac multis modis ducit ánimam, récreans iŭta voluntátem divínam exercétque eam diversímode, ut illam íntegram, irreprehensíbilem atque puram apud cæléstem Patrem constítuat.

Orémus ígitur quoque nos Deum, et orémus in dilectióne ac spe magna, ut largiátur nobis cæléstem grátiam doni Spíritus, ut et nos ipse Spíritus gubérnet et ducat ad omnem voluntátem divínam ac nos refíciat váriis requiéi modis, ut ope huius gubernatiónis et exercitatiónis grátiæ ac promotiónis spiritális, digni habeámur ad perfectiónem plenitúdinis Christi perveníre, ut inquit Apóstolus: Ut impleámini in omnem plenitúdinem Christi.


Originala teksto: Anonimulo el la kavara jarcento: Homilia 18, 7-11; en: Patrologia Græca 34, 639-642

Dua Responsorio


Vi havas sanktoleadon de la Sanktulo. Kaj la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi. Kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu, sed lia sanktoleado vin instruas pri ĉio.

Vi havas sanktoleadon de la Sanktulo. Kaj la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi. Kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu, sed lia sanktoleado vin instruas pri ĉio.

Vi ĝoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; ĉar Li donis al vi pluvon de virteco.

Kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu, sed lia sanktoleado vin instruas pri ĉio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi havas sanktoleadon de la Sanktulo. Kaj la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi. Kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu, sed lia sanktoleado vin instruas pri ĉio. – kp. 1 Joh 2, 20.27; kp. Joe 2, 23

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.