Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 5a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Gal 3, 15 - 4, 7


El la letero al la Galatoj

Fratoj, mi parolas laŭ homo: Konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas nek prialdonas. Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo. Sed jen kion mi diras: Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson. Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso.

Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo. Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu. Ĉu do la leĝo kontraŭstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! ĉar se estus donita leĝo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la leĝo. Tamen la Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas. Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota. Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido.

Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.

Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio; sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro. Tiel ankaŭ ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton. Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan: Aba, Patro! Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.

Unua Responsorio


Ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko. Vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko. Vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.

Vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko. Vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. – el Gal 3, 27-28; Efe 4, 24

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la komentario de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la evangelio laŭ Luko

Sumus heredes Dei, coheredes Christi

Qui spíritu, inquit Apóstolus, facta carnis mortíficat, vivet. Nec mirum si vivat, cum fílius Dei fiat, qui habet Spíritum Dei. Adeo est fílius Dei, ut non accípiat spíritum servitútis, sed spíritum adoptiónis filiórum; eoúsque ut testimónium spirítui nostro Sanctus Spíritus reddat quod sumus fílii Dei. Testimónium autem hoc est Spíritus Sancti, quod ipse est qui clamat in córdibus nostris: Abba, Pater, sicut ad Gálatas scriptum est. Sed et illud grande testimónium quod fílii sumus Dei: quia sumus herédes Dei, coherédes autem Christi; cohéres autem est eius, qui conglorificátur ei: conglorificátur vero illi, qui patiéndo pro ipso, compátitur ei.

Et ut nos hortétur ad passiónem, adiúngit quia ómnia quæ pátimur, minóra sunt et indígna quorum pro labóribus tanta rependátur futurórum merces bonórum, quæ revelábitur in nobis; cum ad Dei imáginem reformáti, glóriam eius fácie ad fáciem aspícere meruérimus.

Et ut magnitúdinem revelatiónis futúræ extólleret, áddidit quod et creatúra hanc revelatiónem exspéctet filiórum Dei, quæ nunc vanitáti subiécta est non sponte, sed in spe; quia sperat de Christo grátiam ministérii sui, vel quia et ipsa liberábitur a servitúte corruptiónis, ut assumátur in libertátem glóriæ filiórum Dei, ut sit una libértas creatúræ, et filiórum Dei, cum reveláta fúerit eórum glória. Verum nunc, dum revelátio procrastinátur, congemíscit omnis creatúra exspéctans adoptiónis et redemptiónis nostræ glóriam, partúriens iam illum spíritum salútis, et volens liberári a vanitátis servítio.

Sensus autem apértus est, eo quod primítias Spíritus habéntes ingemíscunt, adoptiónem filiórum exspectántes: quæ adóptio filiórum redémptio totíus córporis est, quando fácie ad fáciem quasi Dei fílius per adoptiónem vidébit illud divínum et ætérnum bonum; est enim adóptio filiórum in Ecclésia Dómini, quando clamat Spíritus: Abba, Pater; sicut habes ad Gálatas. Sed illa erit perfécta, quando resúrgent omnes in incorruptióne, honóre, glória, qui mereántur Dei fáciem vidére; tunc enim vere redémptam se humána iudicábit condício. Unde Apóstolus gloriátur dicens: Quia spe salvi facti sumus. Salvat enim spes, sicut et fides, de qua dícitur: Fides tua te salvum fecit.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Epistola 35, 4-6; en: Patrologia Latina 16, 1078-1079.1081

Dua Responsorio


Heredantoj ni estas de Dio, kunheredantoj kun Kristo. Se vere ni suferas kun li, ni estos glorataj kun li.

Heredantoj ni estas de Dio, kunheredantoj kun Kristo. Se vere ni suferas kun li, ni estos glorataj kun li.

Ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.

Se vere ni suferas kun li, ni estos glorataj kun li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Heredantoj ni estas de Dio, kunheredantoj kun Kristo. Se vere ni suferas kun li, ni estos glorataj kun li. – kp. Rom 8, 17; el 5, 9

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.