Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 5a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Gal 4, 8-31


El la letero al la Galatoj.

Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj; sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste, de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi? Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn. Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi.

Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris; sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion; kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ Kriston Jesuon.

Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi. Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko? Ili fervore serĉas vin, ne bone; ili eĉ volas elŝlosi vin, por ke vi serĉu ilin. Sed estas bone esti fervore serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi. Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi, mi tute deziris esti ĉe vi nun, kaj ŝanĝi mian voĉon; ĉar vere mi dubas pri vi.

Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la leĝo, ĉu vi ne aŭskultas la leĝon? Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino. Tamen tiu el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino naskiĝis per promeso. Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar. Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj. Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia. Estas ja skribite: Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; Ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.

Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe. Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino. Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.

Unua Responsorio


Ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino. Por libereco Kristo nin liberigis.

Ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino. Por libereco Kristo nin liberigis.

La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.

Por libereco Kristo nin liberigis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino. Por libereco Kristo nin liberigis. – Gal 4, 28.31; 5, 1a; 2 Kor 3,17

Dua Legaĵo – Augustinus


El komentario de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la letero al la Galatoj

Christus formetur in vobis

Dicit Apóstolus: Estóte sicut et ego, qui útique, cum Iudæus natus sim, iam carnália spiritáli diiudicatióne contémno. Quóniam et ego sicut vos: id est homo sum. Deínde opportúne ac decénter facit eos recólere caritátem suam, ne tamquam inimícum illum députent. Dicit enim: Fratres, precor vos, nihil me læsístis: tamquam si díceret: «Ne ergo putétis quod ego lædere vos cúpiam».

Ad hoc dicit étiam: Filíoli mei, ut tamquam paréntem útique imiténtur. Quos íterum, inquit, partúrio, donec Christus formétur in vobis. Magis hoc ex persóna matris Ecclésiæ locútus est: nam et álibi dicit: Factus sum párvulus in médio vestrum, tamquam si nutrix fóveat fílios suos.

Formátur autem Christus in credénte per fidem in interióre hómine, vocáto in libertátem grátiæ, miti et húmili corde, non se iactánte de óperum méritis, quæ nulla sunt; sed ab ipsa grátia méritum áliquod inchoánte, quem possit dícere mínimum suum, id est, seípsum, ille qui ait: Cum enim fecístis uni ex mínimis meis, mihi fecístis. Formátur enim Christus in eo qui formam áccipit Christi: formam autem áccipit Christi, qui adhæret Christo dilectióne spiritáli.

Ex hoc enim fit ut huius imitatióne sit quod ille, quantum gradu suo sínitur. Qui enim dicit se in Christo manére, ait Ioánnes, debet quómodo ille ambulávit, et ipse ambuláre.

Sed cum hómines a mátribus concipiántur ut forméntur, iam formáti autem parturiántur ut nascántur, potest movére quod dictum est: Quos íterum partúrio, donec Christus formétur in vobis. Nisi parturitiónem hanc pro curárum angóribus pósitam intellegámus, quibus eos parturívit ut nasceréntur in Christo; et íterum párturit propter perícula seductiónis, quibus eos conturbári videt. Sollicitúdo autem tálium de illis curárum, qua se quodámmodo parturíre dicit, támdiu esse póterit, donec pervéniant in mensúram ætátis plenitúdinis Christi, ut iam non moveántur omni vento doctrínæ.

Non ergo propter inítium fídei, quo iam nati erant, sed propter robur et perfectiónem dictum est: Quos íterum partúrio, donec Christus formétur in vobis. Hanc parturitiónem áliis verbis étiam álibi comméndat, ubi dicit: Incúrsus in me cotidiánus, sollicitúdo ómnium Ecclesiárum. Quis infirmátur, et ego non infírmor? quis scandalizátur, et ego non uror?


Originala teksto: Augustinus († 430): Expositio sancti Augustini episcopi in Epistolam ad Galatas, nn 37-38; en: Patrologia Latina 35, 2131-2132

Dua Responsorio


Parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo.

Parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo.

La vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.

Ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo. – Efe, 4, 15; Sen 4, 18

Preĝo


Gardu ĉiam, Dio, ni petas Vin,
Vian familion kun patra bonkoreco;
kaj ĉar nia unika subteno estas la espero en la ĉiela graco,
defendu nin ĉiam per Via protekto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.