Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 7a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Koh 2, 1-3.12-26


El la libro Kohelet

Mi diris en mia koro: Lasu, mi elprovos vin per ĝojo, kaj vi ĝuu bonon; sed jen ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. Pri la rido mi diris: Ĝi estas sensencaĵo! kaj pri la ĝojo: Kion ĝi havigas?

Mi serĉis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per saĝeco, sekvi ankaŭ malsaĝecon, ĝis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la ĉielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo.

Kaj mi turnis min, por rigardi saĝecon kaj malsaĝecon kaj sensencecon; ĉar kion povas fari homo, venonta post reĝo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaŭ longe faris? Kaj mi vidis, ke havas superecon la saĝeco antaŭ la malsaĝeco, kiel havas superecon lumo antaŭ mallumo. La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo; sed mi ankaŭ eksciis, ke unu sorto atingas ilin ĉiujn.

Kaj mi diris en mia koro: Ankaŭ min atingos tia sama sorto, kiel la malsaĝulon; por kio do mi estis pli saĝa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. Ĉar pri la saĝulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsaĝulo; en la tempoj estontaj ĉio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas saĝulo egale kiel malsaĝulo!

Kaj mi ekmalamis la vivon; ĉar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj fariĝas sub la suno, ĉar ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

Kaj mi ekmalamis ĉiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; ĉar mi devos lasi ĝin al homo, kiu estos post mi. Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono.

Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno? Ĉar ĉiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; eĉ en la nokto ne trankviliĝas lia koro; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron de lia laborado; ankaŭ pri ĉi tio mi vidis, ke ĝi estas de la mano de Dio. Ĉar kiu povas manĝi, kaj kiu povas ĝui, sen Li?

Ĉar al homo, kiu agas bone antaŭ Li, Li donas saĝon kaj scion kaj ĝojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaŭ Dio; kaj ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

Unua Responsorio


Al homo, kiu agas bone antaŭ Li, Li donas saĝon kaj scion kaj ĝojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaŭ Dio. Kaj ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

Al homo, kiu agas bone antaŭ Li, Li donas saĝon kaj scion kaj ĝojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaŭ Dio. Kaj ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

La amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.

Kaj ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Al homo, kiu agas bone antaŭ Li, Li donas saĝon kaj scion kaj ĝojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaŭ Dio. Kaj ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo. – Koh 2, 26; 1 Tim 6, 10

Dua Legaĵo – Gregorius Nyssenus


El la homilioj de la sankta episkopo Gregoro el Nyssa pri la libro Kohelet

Sapientis oculi sunt in capite eius

Si ánima sustúlerit óculos ad suum caput, quod est Christus, sicut interpretátur Paulus, beáta censénda fúerit propter acrem oculórum áciem, ut quæ illic hábeat óculos, ubi mali non est obscúritas. Magnus ille Paulus, et si qui álii sunt sicut ille magni, habébant óculos in cápite, et omnes qui vivunt et movéntur et sunt in Christo.

Nam sicut fíeri non potest, ut qui sit in luce vídeat ténebras; ita non potest fíeri, ut qui in Christo habet óculum, ad áliquid vanum eum defígat. Qui ergo habet óculos in cápite, caput autem intellégimus universitátis princípium, habet óculos in omni virtúte (Christus autem est virtus perfécta, et omni ex parte absolúta), in veritáte, in iustítia, in incorruptibilitáte, in omni bono. Sapiéntis ergo óculi sunt in cápite eius; stultus autem in ténebris ámbulat. Qui enim non ponit suam lucérnam super candelábrum, sed eam ponit sub base lecti, éfficit ut lŭ sibi sint ténebræ.

Quam multi autem contra sunt, qui repléntur iis quæ sunt in alto certamínibus, et versántur in eórum quæ vere sunt contemplatióne, existimántur autem cæci et inútiles, qualem se gloriátur esse Paulus, dicens se esse stultum propter Christum. Eius enim prudéntia et sapiéntia versabátur in nullo eórum quorum stúdio hic tenémur. Dicit ítaque: Nos stulti propter Christum, perínde ac si díceret: «Nos cæci in iis quæ pértinent ad hanc, quæ deórsum ágitur, vitam, proptérea quod sursum aspícimus, et óculos habémus in cápite». Hac de causa erat sine tecto et mensa, pauper, errans, nudus, fame et siti labórans.

Quis autem non existimásset eum esse miserábilem, eum videns in vínculis et plagis per probrum áffici, et nave fracta esse in profúndis flúctibus maris et cum vínculis circumférri? Sed tamen etsi talis esset inter hómines, non avértit tamen óculos, quóminus eos semper habéret in cápite, dicens: Quis nos separábit a caritáte Christi, quæ est in Christo Iesu? afflictio, an angústia, an persecútio, an fames, an núditas, an perículum an gládius? Quod perínde est ac si díceret: «Quis meos óculos effódiet a cápite et tránsferet ad id quod conculcátur?».

Nobis quoque hoc iubet simíliter fácere, dum præcipit quæ sursum sunt sápere; quod perínde est ac si díceret «habére óculos in cápite».


Originala teksto: Gregorius Nyssenus († post 394), Homilia 5 in Ecclesiasten; en: Patrologia Græca 44, 683-686

Dua Responsorio


Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, ĝis Li korfavoros nin.

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, ĝis Li korfavoros nin.

Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.

Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, ĝis Li korfavoros nin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, ĝis Li korfavoros nin. – el Psa 123, 2; el Joh 8, 12

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.