Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 7a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Koh 3, 1-22


El la libro Kohelet

Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno;

estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti;
estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon;
estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci;
estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;
estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci;
estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn;
estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado;
estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi;
estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti;
estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri;
estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
estas tempo por ami, kaj tempo por malami;
estas tempo por milito, kaj tempo por paco.

Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?

Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. Ĉion Li kreis bela ĝiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco ĝis la fino. Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom ĝoji kaj fari bonon en sia vivo. Kaj se homo manĝas kaj trinkas kaj ĝuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio. Mi scias, ke ĉio, kion faras Dio, restas eterne; al ĝi oni nenion povas aldoni, kaj de ĝi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu. Kio fariĝis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas fariĝonta, tio antaŭ longe jam estis, kaj Dio revokas pasintaĵon.

Ankoraŭ mi vidis sub la suno: en la loko de juĝo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico. Mi diris en mia koro: Piulon kaj malpiulon juĝos Dio; ĉar estas tempo por ĉiu afero, kaj por ĉio, kio fariĝas tie.

Mi diris en mia koro: Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem. Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo. Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo.

Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren en la teron? Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo ĝuu plezuron de siaj faroj, ĉar tia estas lia sorto; ĉar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?

Unua Responsorio


La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj uzas la mondon, estu kvazaŭ ne trouzantaj ĝin. Ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas.

La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj uzas la mondon, estu kvazaŭ ne trouzantaj ĝin. Ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas.

Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno.

Ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj uzas la mondon, estu kvazaŭ ne trouzantaj ĝin. Ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas. – el 1 Kor 7, 29.31; Koh 3, 1

Dua Legaĵo – Gregorius Nyssenus


El la homilioj de la sankta episkopo Gregoro el Nyssa pri la libro Kohelet

Tempus est pariendi et tempus moriendi

Tempus est, inquit, pariéndi et tempus moriéndi. Pulchre in princípio verbis hanc necessáriam coniúnxit coniugatiónem, cum generatióne cópulans mortem. Partum enim mors séquitur necessário et omnis generátio dissólvitur in intéritum.

Tempus est, inquit, pariéndi et tempus moriéndi. Utinam mihi quoque detur, ut in témpore nascar, et opportúne móriar! Nemo enim díxerit involuntáriam hanc partiónem et spontáneam mortem nunc osténdi ab Ecclesiáste, tamquam ex eo sit recta virtútis áctio. Neque enim propter mulíeris voluntátem exsístit partus, neque mors est in decedéntium líbero arbítrio. Quod autem non est in nostra potestáte neque virtútem neque vítium quisquam definíerit. Intellégere ergo opórtet partum tempestívum et mortem quæ est in témpore.

Mihi vidétur matúrus esse partus et non abortívus, quando, ut dicit Isaías, cum quíspiam ex Dei timóre concéperit, per ánimæ in partu labóres suam salútem genúerit. Nobis enim ipsis quodámmodo patres sumus, quando per bonum ánimi institútum liberúmque arbítrium nos ipsos formavérimus et genuérimus et in lucem edidérimus.

Hoc autem fácimus ex eo, quod Deum in nos ipsos admittámus, effécti fílii Dei et fílii virtútis et fílii Altíssimi. Et nos ipsos rursus abortívos édimus nosque imperféctos et subventáneos réddimus, quando non fúerit in nobis formáta, sicut ait Apóstolus, Christi forma. Opórtet enim íntegrum et perféctum esse hóminem Dei.

Si est autem perspícuum, quemádmodum náscimur in témpore, perspícuum quoque est ómnibus, quemádmodum mórimur in témpore, quemádmodum sancto Paulo ad bonam mortem omne tempus erat opportúnum. Clamat enim in suis scriptis, quodámmodo adiúrans, quando dicit: Quotídie mórior, per vestram gloriatiónem, et illud: Propter te morte affícimur cotídie. Et ipsi in nobis ipsis respónsum mortis habúimus.

Omníno autem non est obscúrum, quemádmodum Paulus móritur cotídie, qui numquam peccáto vivit, qui semper membra carnis mortíficat et mortificatiónem córporis Christi in se circúmfert, qui semper cum Christo crucifígitur, qui numquam sibi vivit, sed vivéntem in se ipso habet Christum; hæc meo iudício fúerit mors opportúna, quæ veræ vitæ fuit conciliátrix.

Ego enim, inquit, occídam, et vívere fáciam: ut persuásum sit vere Dei esse donum, mórtuum esse peccáto et vivificátum spíritu. Proptérea enim quod occíderit, vivificáre promíttit vox divína.


Originala teksto: Gregorius Nyssenus († post 394), Homilia 6 in Ecclesiasten; en: Patrologia Græca 44, 702-703

Dua Responsorio


Mi mortigas kaj vivigas. Mi frapas kaj resanigas. Kaj neniu povas savi el Mia mano.

Mi mortigas kaj vivigas. Mi frapas kaj resanigas. Kaj neniu povas savi el Mia mano.

Mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.

Kaj neniu povas savi el Mia mano.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi mortigas kaj vivigas. Mi frapas kaj resanigas. Kaj neniu povas savi el Mia mano. – el Rea 32, 39; el Apo 1, 18

Preĝo


Helpu nin, kompatema Dio,
por ke ni, ĉiam saĝe pensante,
tion faru pervorte kaj perage, kio plaĉas al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.