Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 8a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 2, 1-13


El la libro Ijob

Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo. Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi.

Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe. Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo. Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.

Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto.

Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro. Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu. Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu?

Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin. Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo. Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

Unua Responsorio


Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu. Viaj sagoj penetris en min. Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu. Viaj sagoj penetris en min. Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero.

Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto, kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.

Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu. Viaj sagoj penetris en min. Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero. – el Psa 38, 2-4.12

Dua Legaĵo – Gregorius Magnus


El la libroj pri moralo de la sankta papo Gregoro la unua, la Granda, koncerne Ijobon

Si bona accepimus de manu Domini, mala quare non sustineamus?

Paulus cum in seípso divítias sapiéntiæ intérnæ conspíceret, seque ipsum extérius esse corruptíbile corpus vidéret, ait: Habémus thesáurum istum in vasis fictílibus. Ecce in beáto Iob vas fíctile scissúras úlcerum extérius sensit; sed hic thesáurus intérius ínteger mansit. Foras enim per vúlnera crépuit, sed indeficiénter intérius nascens thesáurus sapiéntiæ per verba sanctæ eruditiónis emanávit, dicens: Si bona accépimus de manu Dómini, mala quare non sustineámus? Bona scílicet, dona Dei vel temporália vel ætérna; mala autem, flagélla præséntia appéllans, de quibus per Prophétam Dóminus dicit: Ego Dóminus, et non est alter, formans lucem, et creans ténebras; fáciens pacem, et creans mala.

Formans lucem et creans ténebras, quia cum per flagélla extérius dolóris ténebræ creántur, intus per eruditiónem lŭ mentis accénditur. Fáciens pacem et creans mala, quia tunc nobis pax cum Deo rédditur, cum hæc quæ bene sunt cóndita, sed non bene concupíta, in ea quæ nobis mala sunt, flagélla vertúntur. Per culpam quippe Deo discórdes exstítimus; dignum ergo est ut ad pacem illíus per flagélla redeámus; ut cum unaquæque res bene cóndita nobis in dolórem vértitur, corrécti mens ad auctóris pacem humíliter reformétur.

Sed illud valde in eius verbis intuéndum est, contra persuasiónem cóniugis quanta consideratiónis arte se cólligat, dicens: Si bona accépimus de manu Dómini, mala quare non sustineámus? Magna quippe consolátio tribulatiónis est, si cum advérsa pátimur, auctóris nostri ad memóriam dona revocémus. Nec frangit quod ex dolóre óbviat, si menti cítius hoc, quod ex múnere súblevat, occúrrat. Hinc namque scriptum est: In die bonórum ne ímmemor sis malórum, et in die malórum ne ímmemor sis bonórum.

Quisquis enim dona pércipit, sed donórum témpore nequáquam étiam flagélla pertiméscit, in elatióne per lætítiam córruit. Quisquis autem flagéllis attéritur, sed flagellórum témpore nequáquam se ex donis, quæ eum cóntigit accepísse, consolátur, a statu mentis omnímoda desperatióne destrúitur.

Sic ergo utráque iungénda sunt, ut unum semper ex áltero fulciátur; quátenus et flagélli pœnam memória témperet doni, et doni lætítiam mórdeat suspício ac formído flagélli. Sanctus ígitur vir, ut oppréssam mentem inter vúlnera múlceat, in flagellórum dolóribus blandiménta donórum pensat, dicens: Si bona accépimus de manu Dómini, mala quare non sustineámus?


Originala teksto: Gregorius Magnus († 604), Libri Moralium in Iob, Lib. 3, 15-16; en: Patrologia Latina 75, 606-608

Dua Responsorio


Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraŭ Dio.

La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata. – el Ijo 2, 10; 1, 21-22

Preĝo


Donu, Dio, al ni,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.