Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 8a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 7, 1-21


El la libro Ijob

Ijob respondis kaj diris:

Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero,
Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.
Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro,
Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn,
Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos?
Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo.
Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero;
Mia haŭto krevis kaj putras.
Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto,
Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
Memoru, ke mia vivo estas bloveto,
Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
Ne plu revidos min okulo de vidanto;
Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
Nubo pasas kaj foriras;
Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;
Li ne plu revenas en sian domon;
Lia loko ne plu rekonos lin.

Tial mi ne detenos mian buŝon;
Mi parolos en la premiteco de mia spirito,
Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.
Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro,
Ke Vi starigis gardon por mi?
Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos,
Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,
Tiam Vi teruras min per sonĝoj,
Timigas min per vizioj;
Kaj mia animo deziras sufokiĝon,
Miaj ostoj la morton.
Tedis al mi; ne eterne mi vivu;
Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.
Kio estas homo, ke Vi faras lin granda,
Ke Vi zorgas pri li,
Ke Vi rememoras lin ĉiumatene,
Elprovas lin ĉiumomente?
Kial Vi ne deturnas Vin de mi,
Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon?
Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj?
Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj,
Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?
Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon?
Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero;
Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.

Unua Responsorio


Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras. Memoru, ke mia vivo estas bloveto.

Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras. Memoru, ke mia vivo estas bloveto.

Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, kaj pasis, lasinte nenian esperon.

Memoru, ke mia vivo estas bloveto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras. Memoru, ke mia vivo estas bloveto. – Ijo 7, 5.7a.6

Dua Legaĵo – Augustinus


El la Konfesoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Tota spes mea in magna misericordia tua posita est

Ubi te invéni ut díscerem te? Neque enim iam eras in memória mea, priúsquam te díscerem. Ubi ergo te invéni, ut díscerem te, nisi in te supra me? Et nusquam locus, et recédimus et accédimus, et nusquam locus. Véritas, ubíque præsides ómnibus consuléntibus te simúlque respóndes ómnibus étiam divérsa consuléntibus.

Líquide tu respóndes, sed non líquide omnes áudiunt. Omnes unde volunt cónsulunt, sed non semper quod volunt áudiunt. Optimus miníster tuus est, qui non magis intuétur hoc a te audíre quod ipse volúerit, sed pótius hoc velle quod a te audíerit.

Sero te amávi, pulchritúdo tam antíqua et tam nova, sero te amávi! Et ecce intus eras et ego foris et ibi te quærébam et in ista formósa quæ fecísti, defórmis irruébam. Mecum eras, et tecum non eram. Ea me tenébant longe a te, quæ si in te non essent, non essent. Vocásti et clamásti et rupísti surditátem meam, coruscásti, splenduísti et fugásti cæcitátem meam, flagrásti, et dŭi spíritum et anhélo tibi, gustávi et esúrio et sítio tetigísti me, et exársi in pacem tuam.

Cum inhæsero tibi ex omni me, nusquam erit mihi dolor et labor, et viva erit vita mea tota plena te. Nunc autem quóniam quem tu imples, súblevas eum, quóniam tui plenus non sum, óneri mihi sum. Conténdunt lætítiæ meæ flendæ cum lætándis mæróribus, et ex qua parte stet victória néscio. Conténdunt mæróres mei mali cum gáudiis bonis, et ex qua parte stet victória néscio. Ei mihi! Dómine, miserére mei! Ei mihi! Ecce vúlnera mea non abscóndo: médicus es, æger sum; miséricors es, miser sum.

Numquid non tentátio est vita humána super terram? Quis velit moléstias et difficultátes? Tolerári iubes eas, non amári. Nemo quod tólerat amat, etsi toleráre amat. Quamvis enim gáudeat se toleráre, mavult tamen non esse quod tóleret. Próspera in advérsis desídero, advérsa in prósperis tímeo. Quis inter hæc médius locus, ubi non sit humána vita tentátio? Væ prosperitátibus sæculi semel et íterum a timóre adversitátis et a corruptióne lætítiæ! Væ adversitátibus sæculi semel et íterum et tértio a desidério prosperitátis et quia ipsa advérsitas dura est, et ne frangat tolerántiam! Numquid non tentátio est vita humána super terram sine ullo interstítio?

Et tota spes mea non nisi in magna valde misericórdia tua.


Originala teksto: Augustinus († 430): Confessiones, Lib. 10, 26.37 - 29.40; en: CCL 27, 174-176

Dua Responsorio


Tro malfrue mi amis Vin. Ho Beleco, tiel olda kaj tiel nova! Tro malfrue mi amis Vin. Vi vokis, Vi kriis, Vi rompis mian surdecon.

Tro malfrue mi amis Vin. Ho Beleco, tiel olda kaj tiel nova! Tro malfrue mi amis Vin. Vi vokis, Vi kriis, Vi rompis mian surdecon.

La Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

Vi vokis, Vi kriis, Vi rompis mian surdecon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tro malfrue mi amis Vin. Ho Beleco, tiel olda kaj tiel nova! Tro malfrue mi amis Vin. Vi vokis, Vi kriis, Vi rompis mian surdecon. – Konfesoj; Luk 19, 10

Preĝo


Donu, Dio, al ni,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.