Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 8a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 11, 1-20


El la libro Ijob

Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon?
Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
Ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn,
Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?
Vi diras: Mia opinio estas ĝusta,
Kaj mi estas pura antaŭ Viaj okuloj.
Sed ho, se Dio ekparolus,
Kaj malfermus antaŭ vi Siajn lipojn,
Kaj malkaŝus antaŭ vi la sekretojn de la saĝo,
Kiu havas multoblan forton!
Sciu, ke ne ĉiujn viajn pekojn Dio rememoras.
Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio?
Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?
Tio estas pli alta ol la ĉielo;
Kion vi povas fari?
Tio estas pli profunda ol Ŝeol;
Kion vi povas ekscii?
Pli longa ol la tero estas ĝia mezuro,
Kaj pli larĝa ol la maro.
Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros juĝon,
Tiam kiu repuŝos Lin?
Ĉar Li konas la homojn malvirtajn;
Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.
Eĉ vanta homo devas kompreni,
Eĉ homo, kiu naskiĝis sovaĝulo.

Se vi aranĝas vian koron
Kaj etendas al Li viajn manojn;
Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano,
Kaj vi ne permesos al malbonaĵoj resti en via tendo:
Tiam vi povos levi vian vizaĝon sen difekto;
Vi estos firma kaj ne timos.
Tiam vi forgesos mizeron;
Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.
Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo,
La mallumo fariĝos kiel mateno.
Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero;
Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.
Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos;
Kaj multaj serĉos vian favoron.
Sed la okuloj de malpiuloj konsumiĝos,
Pereos por ili la rifuĝo,
Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

Unua Responsorio


Ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj. Ni estas embarasataj, sed ne konsternataj. Ni estas persekutataj, sed ne forlasataj.

Ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj. Ni estas embarasataj, sed ne konsternataj. Ni estas persekutataj, sed ne forlasataj.

Ĉiam ni portas en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo.

Ni estas persekutataj, sed ne forlasataj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj. Ni estas embarasataj, sed ne konsternataj. Ni estas persekutataj, sed ne forlasataj. – kp. 2 Kor 4, 8-10

Dua Legaĵo – Gregorius Magnus


El la libroj pri moralo de la sankta papo Gregoro la unua, la Granda, koncerne Ijobon

Multiplex est lex Domini

Utinam Deus osténderet tibi quod múltiplex sit lex eius. Quid hoc loco Dei lex áccipi nisi cáritas debet, per quam semper in mente légitur præcépta vitæ quáliter in actióne teneántur? De hac étenim lege Veritátis voce dícitur: Hoc est præcéptum meum, ut diligátis ínvicem. De hac Paulus ait: Plenitúdo legis, diléctio. De hac íterum dicit: Invicem ónera vestra portáte, et sic adimplébitis legem Christi. Lex étenim Christi quid congruéntius intéllegi quam cáritas potest, quam tunc vere perfícimus cum fratérna ónera ex amóre tolerámus.

Sed hæc éadem lex múltiplex dícitur, quia studiósa sollicitúdine cáritas ad cuncta virtútum facta dilatátur. Quæ a duóbus quidem præcéptis íncipit, sed se ad innúmera exténdit.

Cuius nimírum legis multiplicitátem bene Paulus enúmerat, dicens: Cáritas pátiens est, benígna est; non aemulátur, non inflátur, non agit pérperam, non est ambitiósa, non quærit quæ sua sunt, non irritátur, non cógitat malum, non gaudet super iniquitáte, congáudet autem veritáti.

Pátiens quippe est cáritas, quia illáta mala æquanímiter tólerat. Benígna vero est, quia pro malis bona lárgiter minístrat. Non æmulátur, quia per hoc quod in præsénti mundo nil áppetit, invidére terrénis succéssibus nescit. Non inflátur, quia cum præmium intérnæ retributiónis ánxie desíderat, de bonis se exterióribus non exáltat. Non agit pérperam, quia quo se in solum Dei ac próximi amórem dilátat, quidquid rectitúdine díscrepat ignórat.

Non est ambitiósa, quia quo ardénter intus ad sua sátagit, foras nullátenus aliéna concupíscit. Non quærit quæ sua sunt, quia cuncta quæ hic transitórie póssidet velut aliéna néglegit, cum nihil sibi esse próprium nisi quod secum permáneat agnóscit. Non irritátur, quia et iniúriis lacessíta ad nullos se ultiónis suæ motus éxcitat, dum pro magnis labóribus maióra post præmia exspéctat. Non cógitat malum, quia in amóre mundítiæ mentem sólidans, dum omne ódium radícitus éruit, versáre in ánimo quod ínquinat nescit.

Non gaudet super iniquitáte, quia quo sola dilectióne erga omnes ínhiat, nec de perditióne adversántium exsúltat. Congáudet autem veritáti, quia ut se céteros díligens, per hoc quod rectum in áliis cónspicit, quasi de augménto próprii provéctus hilaréscit. Múltiplex ergo ista lex Dei est.


Originala teksto: Gregorius Magnus († 604), Libri Moralium in Iob, Lib. 10, 7-8.10; en: Patrologia Latina 75, 922. 925-926

Dua Responsorio


Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. Amo do estas la plenumado de la leĝo.

Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. Amo do estas la plenumado de la leĝo.

Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Amo do estas la plenumado de la leĝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. Amo do estas la plenumado de la leĝo. – Rom 13, 8.10b; Gal 5, 14

Preĝo


Donu, Dio, al ni,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.