Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 8a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 12, 1-25


El la libro Ijob

Kaj Ijob respondis kaj diris:

Certe, vi solaj estas homoj,
Kaj kun vi mortos la saĝo.
Mi ankaŭ havas koron, kiel vi;
Mi ne estas malpli valora ol vi;
Kiu ne povas paroli tiele?
Mi fariĝis mokataĵo por mia amiko,
Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis aŭskultata;
Virtulo kaj senkulpulo fariĝis mokataĵo;
Malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj,
Pretigita por migrantoj.
Bonstataj estas la tendoj de rabistoj,
Kaj sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio,
Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.

Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin;
La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi;
Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi;
Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro.
Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio,
Ke la mano de la Eternulo tion faris,
De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta
Kaj la spirito de ĉiu homa karno?
La orelo esploras ja la parolon,
Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon.
La maljunuloj posedas saĝon,
Kaj la grandaĝuloj kompetentecon.
Ĉe Li estas la saĝo kaj la forto;
Ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco.
Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas;
Kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.
Kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas;
Kiam Li fluigas ĝin, ĝi renversas la teron.
Ĉe Li estas potenco kaj forto;
Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.
Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn,
Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj.
La ligilojn de reĝoj Li malligas,
Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.
Li erarvagigas la pastrojn
Kaj faligas la potenculojn.
Li mutigas la lipojn de fidinduloj
Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.
Li verŝas honton sur eminentulojn
Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.
Li malkovras profundaĵon el meze de mallumo,
Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.
Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin,
Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.
Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando
Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;
Ili palpas en mallumo, en senlumeco;
Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.

Unua Responsorio


Ĉe Dio estas la saĝo kaj la forto; ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco. Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.

Ĉe Dio estas la saĝo kaj la forto; ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco. Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.

Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.

Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉe Dio estas la saĝo kaj la forto; ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco. Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos. – Ijo 12, 13-14; 23, 13

Dua Legaĵo – Gregorius Magnus


El la libroj pri moralo de la sankta papo Gregoro la unua, la Granda, koncerne Ijobon

Testis interior

Qui deridétur ab amíco suo sicut ego, invocábit Deum, et exáudiet eum. Sæpe infírma mens, cum de bonis áctibus aura humáni favóris excípitur, ad gáudia exterióra derivátur, ut postpónat quod intus áppetit, et in hoc libénter resolúta iáceat, quod foris audit; ita ut beátam non tam fíeri quam dici se gáudeat. Cumque laudis suæ vócibus ínhiat, quod esse cœperat, relínquit. Inde ergo a Deo disiúngitur, unde in Deo laudánda videbátur.

Nonnúmquam vero recto óperi ánimus constánter innítitur, et tamen humánis irrisiónibus urgétur; miránda agit et oppróbria récipit; et qui exíre foras per laudes pótuit, repúlsus contuméliis, ad semetípsum redit; et eo se intus robústius in Deo sólidat, quo foris non ínvenit quo requiéscat. Tota étenim spes in auctóre fígitur, et inter irrisiónum convícia solus intérior testis implorátur; atque afflícti ánimus fit Deo tanto próximus quanto et a grátia humáni favóris aliénus; in precem prótinus fúnditur et, pressus extérius, ad penetránda quæ intus sunt múndius liquátur.

Bene ítaque nunc dícitur: Qui deridétur ab amíco suo sicut ego, invocábit Deum, et exáudiet eum, quia bonórum menti dum pravi éxprobrant, osténdunt quem suórum áctuum testem quærant. Quæ dum compúncta sese in précibus accíngit, inde intra se supérnæ exauditióni iúngitur, unde extra se ab humána laude separátur.

Notándum vero quam próvide interpónitur: sicut ego, quia sunt nonnúlli quos et humánæ irrisiónes déprimunt, et tamen divínis áuribus exaudíbiles non sunt. Nam cum derísio contra culpam náscitur, profécto nullum virtútis méritum in derisióne generátur.

Deridétur enim iusti simplícitas. Huius mundi sapiéntia est, cor machinatiónibus tégere, sensum verbis veláre, quæ falsa sunt vera osténdere, quæ vera sunt fallácia demonstráre.

At contra sapiéntia iustórum est nil per ostensiónem fíngere, sensum verbis aperíre, vera ut sunt dilígere, falsa devitáre, bona gratis exhibére, mala libéntius toleráre quam fácere; nullam iniúriæ ultiónem quærere, pro veritáte contuméliam lucrum putáre. Sed hæc iustórum simplícitas deridétur, quia ab huius mundi sapiéntibus puritátis virtus fatúitas créditur. Omne enim quod innocénter ágitur, ab eis procul dúbio stultum putátur; et quidquid in ópere véritas ápprobat, carnáli sapiéntiæ fátuum sonat.


Originala teksto: Gregorius Magnus († 604), Libri Moralium in Iob, Lib. 10, 47-48; en: Patrologia Latina 75, 946-947

Dua Responsorio


Mi malamas ĉiun vojon de malvero. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, kaj lumo por mia vojo.

Mi malamas ĉiun vojon de malvero. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, kaj lumo por mia vojo.

Sinjoro, al kiu ni iru? Vi havas la vortojn de eterna vivo.

Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, kaj lumo por mia vojo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi malamas ĉiun vojon de malvero. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, kaj lumo por mia vojo. – el Psa 119, 104-105; el Joh 4, 68

Preĝo


Donu, Dio, al ni,
ke la mondo iru, laŭ Via volo, en justeco kaj paco;
kaj ke Via Eklezio ĝuu trankvilan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.