Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 9a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 31, 1-8. 13-23. 35-37


El la libro Ijob

Ijob diris:

Mi faris interligon kun miaj okuloj,
Ke mi ne atentu virgulinon.
Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre?
Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?
Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo,
Kaj forpuŝon de malbonagantoj?
Ĉu Li ne vidas mian konduton,
Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?
Ĉu mi iradis en malvero,
Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?
Li pesu min per justa pesilo,
Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.
Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo,
Se mia koro sekvis miajn okulojn,
Kaj se al mia mano algluiĝis makulo:
Tiam mi semu kaj alia manĝu,
Kaj mia idaro elradikiĝu.

Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino,
Kiam ili havis juĝan aferon kun mi?
Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus?
Kaj kion mi respondus al Li, kiam li esplordemandus?
Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro,
Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin.
Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj?
Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino?
Ĉu mian panpecon mi manĝis sola?
Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo?
Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro,
Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.
Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto,
Kaj malriĉulon sen kovro,
Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj,
Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj?
Se mi levis mian manon kontraŭ orfon,
Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi,
En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso,
Kaj mia brako rompiĝu de kano.
Ĉar mi timas la punon de Dio,
Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni.

Ho, se iu aŭskultus min!
Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi.
Se mia akuzanto skribus libron,
Mi portus ĝin sur mia ŝultro,
Mi metus ĝin sur min kiel kronon,
Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj;
Mi alproksimiĝus al li kiel al princo.

Unua Responsorio


Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, kaj forpuŝon de malbonagantoj? Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.

Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, kaj forpuŝon de malbonagantoj? Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.

Ĉu Li ne vidas mian konduton, ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?

Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, kaj forpuŝon de malbonagantoj? Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn. – Ijo 31, 3; Sen 15, 3; Ijo 31,4

Dua Legaĵo – Dorotheos (Dorotheus)


El la Doktrinoj de la sankta abato Doroteo el Gazao

De falsa pace spiritali

Qui sese accusaverit, quidquid incommodi, damni, probri, ignominiae vel alterius cuiuscumque afflictionis incurrerit, omnia hilare suscipit, omnibus dignissimum se putat, neque ullo modo turbari potest. Quid hoc homine quietius?

Sed mihi fortasse quis obiciet: «Quid si me affligat frater quaerensque nullam me inveniam occasionem dedisse, cur me accusare debeam?».

Profecto si se quis cum Dei timore diligenter examinet, numquam omnino se insontem inveniet videbitque vel actu vel verbo vel figura ullam a se occasionem datam. Quod si in nullo horum se tunc sontem inveniet, profecto alio tempore afflixit fratrem illum vel eadem vel dissimili in re; aut forte quempiam alium fratrem vexavit. Quare hoc merito repatitur, vel ob alia quae alias plurima peccata commisit.

Quaerit alius cur seipsum accuset, cum sedens in omni pace et quiete affligitur a superveniente fratre verbo ullo vel molesto vel ignominioso, quod cum pati non queat, irasci se putat et turbari cum ratione; quia nisi incidisset ille et locutus fuisset et turbationem fecisset, numquam peccasset?

Hoc certe ridiculum est nullaque nititur ratione. Neque enim ex hoc quod verbum ullum dixerit passionem irae illi iniecit, quin potius ostendit, qua laboraret passione; ut, si vellet, paenitentiam ageret. Hic siligini similis factus est nitidae et splendenti, quam cum quis fregerit, caenum eius patefaciet.

Sic qui sedet quietus et pacificus, ut existimat, passionem intus habet quam non videt. Supervenit frater, verbum aliquod molestum obicit statimque pus omne et lutum quod intus latebat, evomitur. Quare si misericordiam vult consequi, paenitentiam agat, purget se, proficere studeat videbitque debuisse magis sese fratri illi gratias quam iniuriam referre, qui tantae sibi fuerit utilitatis occasio. Non enim postmodum tentationibus adeo affligitur, sed quanto profecerit magis, tanto illas sentiet leviores. Nam quanto proficit anima, tanto fit fortior et valentior ad ferenda quaecumque dura contigerint.


Originala teksto: Dorotheos († ĉ. 580): Doctrina 13, De accusatione sui ipsius, 2-3; en: Patrologia Græca 88, 1699

Dua Responsorio


Certe, mi scias, ke homo ne povas esti prava koncerne Dion. Kiu estas mi, ke mi povus respondi al Li, ke mi povus elekti vortojn kontraŭ Li?

Certe, mi scias, ke homo ne povas esti prava koncerne Dion. Kiu estas mi, ke mi povus respondi al Li, ke mi povus elekti vortojn kontraŭ Li?

Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj, kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj.

Kiu estas mi, ke mi povus respondi al Li, ke mi povus elekti vortojn kontraŭ Li?

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Certe, mi scias, ke homo ne povas esti prava koncerne Dion. Kiu estas mi, ke mi povus respondi al Li, ke mi povus elekti vortojn kontraŭ Li? – kp. Ijo 9, 2.14; 15, 15

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.