Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 9a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ijo 32, 1-6; 33, 1-22


El la libro Ijob

Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava.

Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio; kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon. Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li. Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris:

Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj;
Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.

Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn,
Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn.
Jen mi malfermis mian buŝon,
Parolas mia lango en mia gorĝo.
Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj,
Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.
La spirito de Dio min kreis,
Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.
Se vi povas, respondu al mi;
Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu.
Jen mi simile al vi estas de Dio;
Mi ankaŭ estas farita el argilo.
Vidu, vi ne bezonas timi min,
Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.

Vi parolis antaŭ miaj oreloj,
Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj:
Mi estas pura, sen malbonagoj;
Senkulpa, mi ne havas pekon;
Jen Li trovis ion riproĉindan en mi,
Li rigardas min kiel Lian malamikon;
Li metis miajn piedojn en ŝtipon;
Li observas ĉiujn miajn vojojn.

Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi;
Ĉar Dio estas pli granda ol homo.
Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio,
Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?
Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero,
Sed oni tion ne rimarkas.
En sonĝo, en nokta vizio,
Kiam sur la homojn falis dormo,
Kiam ili dormas sur la lito,
Tiam Li malfermas la orelon de la homoj,
Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,
Por deturni homon de la faro
Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,
Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo
Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.

Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin,
Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.
Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo,
Kaj por lia animo la frandaĵo.
Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas;
Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.
Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo,
Kaj lia vivo al la mortigo.

Unua Responsorio


Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? Aŭ kiu estis Lia konsilanto?

Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! – Rom 11, 33-34

Dua Legaĵo – Gregorius Magnus


El la libroj pri moralo de la sankta papo Gregoro la unua, la Granda, koncerne Ijobon

Vera doctrina elationem fugit.

Audi, Iob, eloquia mea, et omnes sermones meos ausculta. Hoc habet proprium doctrina arrogantium, ut humiliter nesciant inferre quod docent, et recta quae sapiunt recte ministrare non possint. In verbis enim eorum proditur quod cum docent, quasi in quodam sibi videntur summitatis culmine residere, eosque quos docent ut longe infra se positos veluti in imo respiciunt, quibus non consulendo loqui, sed vix dominando dignantur.

Recte autem iis per Prophetam Dominus dicit: Vos autem cum austeritate imperabatis eis et cum potentia. Cum austeritate enim et potentia imperant qui subditos suos non tranquille ratiocinando corrigere, sed aspere inflectere dominando festinant.

At contra vera doctrina tanto vehementius hoc elationis vitium fugit per cogitationem, quanto ardentius verborum suorum iaculis ipsum magistrum elationis insequitur. Cavet enim ne eum magis elatis moribus praedicet, quem in corde audientium sacris sermonibus insectatur. Humilitatem namque, quae magistra est omnium materque virtutum, et loquendo dicere, et vivendo conatur ostendere, ut eam apud discipulos veritatis plus moribus quam sermonibus eloquatur.

Unde Paulus Thessalonicensibus loquens, quasi culminis proprii apostolatus oblitus, ait: Facti sumus parvuli in medio vestrum. Unde Petrus apostolus, cum diceret: Parati semper ad satisfactionem omni poscenti vos rationem de ea quae in vobis est spe, in ipsa doctrinae scientia qualitatem docendi asseruit esse servandam, subdens: Sed cum modestia et timore, conscientiam habentes bonam.

Hoc autem quod discipulo Paulus ait: Praecipe haec, et doce cum omni imperio; non dominationem potentiae, sed auctoritatem suadet vitae. Cum imperio quippe docetur quod prius agitur quam dicatur. Nam doctrinae subtrahit fiduciam, quando conscientia praepedit linguam. Non ergo ei potestatem elatae locutionis, sed bonae fiduciam insinuavit actionis. Unde etiam de Domino scriptum est: Erat enim docens, sicut potestatem habens, non sicut scribae et pharisaei. Singulariter namque ac principaliter solus ex potestate bona locutus est, quia ex infirmitate mala nulla commisit. Ex divinitatis quippe potentia habuit id quod nobis per humanitatis suae innocentiam ministravit.


Originala teksto: Gregorius Magnus († 604), Libri Moralium in Iob, Lib. 23, 23-24; en: Patrologia Latina 76, 265-266

Dua Responsorio


Vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

Vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

Lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animo;

ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. – el 1 Pet 5, 5; el Mat 11, 29

Preĝo


Dio, kiu laŭ Via providenco ĉiam celas nian savon,
forigu de ni ĉion malbonan,
kaj ĉion favoran donu al ni.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.