Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 10a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jos 10, 1-14; 11, 15-17


El la libro Josuo

Kiam Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, aŭdis, ke Josuo prenis Ajon kaj ekstermis ĝin; ke kiel li agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo, tiel li agis kun Aj kaj kun ĝia reĝo; kaj ke la loĝantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili: tiam ili tre ektimis; ĉar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la reĝaj urboj, kaj ĝi estis pli granda ol Aj, kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj estis homoj fortaj. Kaj Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, sendis al Hoham, reĝo de Ĥebron, kaj al Piram, reĝo de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Laĥiŝ, kaj al Debir, reĝo de Eglon, por diri: Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke ĝi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj. Kaj kuniĝis kaj iris la kvin reĝoj de la Amoridoj, la reĝo de Jerusalem, la reĝo de Ĥebron, la reĝo de Jarmut, la reĝo de Laĥiŝ, la reĝo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn ĉirkaŭ Gibeon kaj ekmilitis kontraŭ ĝi.

Tiam la loĝantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, por diri: Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, ĉar kolektiĝis kontraŭ ni ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝas sur la monto. Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la tuta militistaro kun li, kaj ĉiuj militotaŭguloj. Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin; ĉar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaŭ vi. Kaj Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal. Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laŭ la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-Ĥoron, kaj batis ilin ĝis Azeka kaj ĝis Makeda. Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet-Ĥoron, la Eternulo ĵetadis sur ilin grandajn ŝtonojn el la ĉielo, ĝis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la ŝtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo.

Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaŭ la ĉeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon. Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris venĝon al siaj malamikoj.

Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la ĉielo, kaj ne rapidis subiri preskaŭ dum tuta tago. Kaj nek antaŭe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la voĉon de homo; ĉar la Eternulo batalis por Izrael.

Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Goŝen kaj la malaltaĵon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun ĝia bazo; de la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir, ĝis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto Ĥermon; kaj ĉiujn iliajn reĝojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.

Unua Responsorio


Mi kolektos Miajn ŝafojn el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron. Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero.

Mi kolektos Miajn ŝafojn el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron. Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero.

Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin.

Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi kolektos Miajn ŝafojn el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron. Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero. – el Jeĥ 34, 13.15

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la klarigoj de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la psalmoj

Dulcis psalmorum liber

Licet omnis Scriptura divina Dei gratiam spiret, praecipue tamen dulcis psalmorum liber; quandoquidem ipse Moyses qui plano gesta maiorum sermone descripsit, ubi tamen per mare Rubrum populum patrum memorabili admiratione transdŭit, demersum aspiciens regem Pharaonem cum suis copiis, in maiora ingenium attollens suum (quia maiora viribus suis fuerat assecutus), canticum Domino cecinit triumphale. Maria quoque tympanum sumens, ceteras hortabatur dicens: Cantemus Domino, gloriose enim honorificatus est; equum et ascensorem proiecit in mare.

Historia instruit, lex docet, prophetia annuntiat, correptio castigat, moralitas suadet: in libro psalmorum profectus est omnium et medicina quaedam salutis humanae. Quicumque legerit, habet quo propriae vulnera passionis speciali possit curare remedio. Quicumque cernere voluerit, tamquam in communi animarum gymnasio et quodam stadio virtutum diversa genera certaminum reperiens praeparata, id sibi eligat, cui se intellegit aptiorem, quo facilius perveniat ad coronam.

Si quis gesta studet recensere maiorum atque imitari velit, intra unum psalmum totam paternae historiae seriem accipit comprehensam; ut thesaurum memoriae compendio lectionis acquirat. Si quis vim legis explorat, quae tota in vinculo caritatis est (qui enim diligit proximum, legem implevit), in psalmis legat quanto dilectionis affectu pro totius plebis opprobrio repellendo, periculis se gravibus solus obiecerit; in quo non imparem caritatis gloriam triumpho virtutis agnoscet.

De virtute autem prophetiae quid loquar? Quod alii annuntiaverunt per aenigmata, huic soli palam atque aperte videtur esse promissum, ut Dominus Iesus ex eius semine nasceretur, sicut dixit ad eum Dominus: De fructu ventris tui ponam super sedem tuam. In psalmis itaque nobis non solum nascitur Iesus; sed etiam salutarem illam suscipit corporis passionem, quiescit, resurgit, ascendit ad caelum, sedet ad dexteram Patris. Id quod nemo praesumpserit hominum dicere, hoc solus hic Propheta annuntiavit, postea ipse Dominus in Evangelio praedicavit.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Explanationes Psalmorom, Ps 1, 4. 7-8; en: CSEL 64, 4-7

Dua Responsorio


Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.

Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.

Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.

Mi kantos kaj gloros.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros. – Psa 57, 8-9

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.