Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 11a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Juĝ 4, 1-24


El la libro Juĝistoj

Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiam Ehud mortis. Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana reĝo, kiu reĝis en Ĥacor; lia militistestro estis Sisera, kiu loĝis en Ĥaroŝet-Goim. Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; ĉar tiu havis naŭcent ferajn ĉarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo juĝistino de la Izraelidoj; ŝi sidadis sub la palmo de Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj venadis al ŝi por juĝo. Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedeŝ-Naftali, kaj diris al li: La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj; kaj al la torento Kiŝon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn ĉarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn. Tiam diris al ŝi Barak: Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros. Kaj ŝi respondis: Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; ĉar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran.

Kaj Debora leviĝis, kaj iris kun Barak al Kedeŝ. Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedeŝ; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li. Ĥeber, la Kenido, apartiĝis de la Kenidoj, de la idoj de Ĥobab, bofrato de Mo- seo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedeŝ.

Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor. Kaj Sisera kunvokis ĉiujn siajn ĉarojn, naŭcent ferajn ĉarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el Ĥaroŝet-Goim al la torento Kiŝon.

Tiam Debora diris al Barak: Leviĝu, ĉar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaŭ vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj. Kaj la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran kaj sur ĉiujn ĉarojn kaj sur la tutan militistaron, antaŭ [la glavo de] Barak; kaj Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede. Kaj Barak persekutis la ĉarojn kaj la militistaron ĝis Ĥaroŝet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.

Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido Ĥeber; ĉar estis paco inter Jabin, reĝo de Ĥacor, kaj la domo de la Kenido Ĥeber. Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li: Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al ŝi en la tendon, kaj ŝi kovris lin per litkovrilo. Kaj li diris al ŝi: Donu al mi por trinki iom da akvo, ĉar mi soifas. Kaj ŝi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin. Kaj li diris al ŝi: Staru ĉe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros: Ĉu iu estas ĉi tie? tiam diru, ke neniu estas. Kaj Jael, edzino de Ĥeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallaŭte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke ĝi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis. Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li: Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi serĉas. Kaj li venis al ŝi, kaj li vidis, ke Sisera kuŝas malviva kaj najlo estas en lia tempio.

Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj. Kaj la mano de la Izraelidoj ĉiam pli fortiĝis super Jabin, reĝo de Kanaan, ĝis ili ekstermis Jabinon, reĝon de Kanaan.

Unua Responsorio


Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn, por ke neniu karno fieru antaŭ Dio; ĉar potenco perfektiĝas en malforteco.

Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn, por ke neniu karno fieru antaŭ Dio; ĉar potenco perfektiĝas en malforteco.

La nerealajn elektis Dio, por neniigi la realajn;

ĉar potenco perfektiĝas en malforteco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn, por ke neniu karno fieru antaŭ Dio; ĉar potenco perfektiĝas en malforteco. – 1 Kor 1, 27b.29; kp. 2 Kor 12, 9a; 1 Kor 1, 28b

Dua Legaĵo – Cyprianus Carthaginiensis


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano el Kartago pri la Preĝo de la Sinjoro

Publica est nobis et communis oratio.

Ante omnia pacis Doctor atque unitatis Magister singillatim noluit et privatim precem fieri, ut quis cum precatur pro se tantum precetur. Non dicimus: Pater meus, qui es in caelis, nec: Panem meum da mihi hodie, nec dimitti sibi tantum unusquisque debitum postulat aut ut in tentationem non inducatur atque a malo liberetur pro se solo rogat. Publica est nobis et communis oratio, et quando oramus, non pro uno sed pro populo toto oramus, quia totus populus unum sumus.

Deus pacis et concordiae Magister, qui docuit unitatem, sic orare unum pro omnibus voluit, quomodo in uno omnes ipse portavit. Hanc orationis legem servaverunt tres pueri in camino ignis inclusi consonantes in prece et spiritus consensione concordes; declarat Scripturae divinae fides et, dum docet quomodo oraverint tales, dat exemplum quod imitari in precibus debeamus, ut tales esse possimus. Tunc, inquit, illi tres tamquam ex uno ore hymnum canebant et benedicebant Deum. Loquebantur quasi ex uno ore, et nondum illos Christus docuerat orare.

Et idcirco orantibus fuit impetrabilis et efficax sermo, quia promerebatur Dominum pacifica et simplex et spiritalis oratio. Sic et Apostolos cum discipulis post ascensum Domini invenimus orasse. Erant, inquit, perseverantes omnes unanimes in oratione cum mulieribus et Maria, quae fuerat mater Iesu, et fratribus eius. Perseverabant in oratione unanimes, orationis suae et instantia simul et concordia declarantes, quia Deus, qui inhabitare facit unanimes in domo, non admittit in divinam et aeternam domum nisi eos apud quos est unanimis oratio.

Qualia autem sunt, fratres dilectissimi, orationis dominicae sacramenta, quam multa, quam magna, breviter in sermone collecta sed in virtute spiritaliter copiosa, ut nihil omnino praetermissum sit quod non in precibus atque orationibus nostris caelestis doctrinae compendio comprehendatur. Sic, ait, adorate: Pater noster, qui es in caelis.

Homo novus, renatus et Deo suo per eius gratiam restitutus, Pater primo in loco dicit, quia filius esse iam coepit. In sua, inquit, propria venit, et sui eum non receperunt. Quotquot eum receperunt dedit illis potestatem ut filii Dei fierent, qui credunt in nomine eius. Qui ergo credidit in nomine eius et factus est Dei filius, hinc debet incipere ut et gratias agat et profiteatur se Dei filium, dum nominat Patrem sibi esse in caelis Deum.


Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de dominica oratione, Cap. 8-9; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 271-272

Dua Responsorio


Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj. En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj. En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj. Mi prikantos Vin inter la gentoj.

En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj. En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. – Psa 22, 23; 57, 10

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.