Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 11a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Juĝ 6, 1-6.11-24


El la libro Juĝistoj

Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la daŭro de sep jaroj. Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraŭ la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikaĵojn. Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin, kaj stariĝadis tendare kontraŭ ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco ĝis Gaza, kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la Izraelidoj, nek ŝafon, nek bovon, nek azenon. Ĉar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin. Kaj Izrael tre mizeriĝis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

Kaj venis anĝelo de la Eternulo, kaj sidiĝis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joaŝ la Abiezrido; lia filo Gideon estis draŝanta tritikon en vinpremejo, por kaŝi antaŭ la Midjanidoj. Kaj aperis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj diris al li: La Eternulo estas kun vi, brava heroo! Kaj Gideon diris al li: Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin ĉio ĉi tio? kaj kie estas ĉiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante: La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan. Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris: Iru kun ĉi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin. Kaj tiu diris al Li: Mia Sinjoro! per kio mi savos Izraelon? mia familio estas ja la plej mizera en Manase, kaj mi estas la plej juna en la domo de mia patro! Kaj la Eternulo diris al li: Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon. Kaj li diris al Li: Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi; ne foriru de ĉi tie, ĝis mi venos al Vi kaj alportos mian oferaĵon kaj metos antaŭ Vin. Kaj Li diris: Mi restos, ĝis vi revenos.

Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogaĵon li enverŝis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis. Kaj la anĝelo de Dio diris al li: Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur ĉi tiun rokon, kaj la brogaĵon elverŝu. Kaj li faris tiel. Kaj la anĝelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektuŝis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la anĝelo de la Eternulo foriris de antaŭ liaj okuloj. Tiam Gideon vidis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo; kaj Gideon diris: Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! ĉar mi vidis anĝelon de la Eternulo, vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Sed la Eternulo diris al li: Paco al vi; ne timu; vi ne mortos. Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo estas Paco. Ĝis la nuna tago ĝi estas ankoraŭ en Ofra de la Abiezridoj.

Unua Responsorio


Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael. Iru kun ĉi tiu via forto, kaj savu Izraelon.

Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael. Iru kun ĉi tiu via forto, kaj savu Izraelon.

Por ke oni sciu oriente kaj okcidente, ke Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.

Iru kun ĉi tiu via forto, kaj savu Izraelon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael. Iru kun ĉi tiu via forto, kaj savu Izraelon. – el Jes 45, 3-4; Juĝ 6, 14; el Jes 45, 6

Dua Legaĵo – Cyprianus Carthaginiensis


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano el Kartago pri la Preĝo de la Sinjoro

Sanctificetur nomen tuum.

Quanta Domini indulgentia, quanta circa nos dignationis eius et bonitatis ubertas, ut sic nos voluerit orationem celebrare in conspectu Dei, ut Dominum Patrem vocemus et ut est Christus Dei Filius, sic et nos Dei filii nuncupemur; quod nomen nemo nostrum in oratione auderet attingere, nisi ipse nobis sic permisisset orare. Meminisse itaque, fratres dilectissimi, et scire debemus quia quando Patrem Deum dicimus, quasi filii Dei agere debemus, ut quomodo nos nobis placemus de Deo Patre, sic sibi placeat et ille de nobis.

Conversemur quasi Dei templa, ut Dominum in nobis constet habitare. Nec sit degener actus noster a spiritu, ut qui spiritales et caelestes esse coepimus, non nisi spiritalia et caelestia cogitemus et agamus, quia et ipse Dominus Deus dixit: Eos qui clarificant me clarificabo, et qui me spernent spernentur. Beatus quoque Apostolus in epistola sua posuit: Non estis vestri, empti enim estis pretio magno. Clarificate et portate Deum in corpore vestro.

Post hoc dicimus: Sanctificetur nomen tuum, non quod optemus Deo ut sanctificetur orationibus nostris, sed quod petamus a Domino ut nomen eius sanctificetur in nobis. Ceterum a quo Deus sanctificatur qui ipse sanctificat? sed quia ipse dixit: Sancti estote, quoniam et ego sanctus sum, id petimus et rogamus, ut qui in baptismo sanctificati sumus, in eo quod esse coepimus perseveremus. Et hoc cotidie deprecamur. Opus est enim nobis cotidiana sanctificatio, ut qui cotidie delinquimus, delicta nostra sanctificatione assidua repurgemus.

Quae autem sit sanctificatio quae nobis de Dei dignatione confertur, Apostolus praedicat dicens: Neque fornicarii neque idolis servientes neque adulteri neque molles neque masculorum appetitores neque fures neque fraudulenti neque ebriosi neque maledici neque raptores regnum Dei consequentur. Et haec quidem fuistis, sed abluti estis, sed iustificati estis, sed sanctificati estis in nomine Domini Iesu Christi et in Spiritu Dei nostri. Sanctificatos nos dicit in nomine Domini Iesu Christi et in Spiritu Dei nostri. Haec sanctificatio ut in nobis permaneat oramus, et quia Dominus et iudex noster sanato a se et vivificato comminatur iam non delinquere, ne quid ei deterius fiat, hanc continuis orationibus precem facimus, hoc diebus ac noctibus postulamus, ut sanctificatio et vivificatio, quae de Dei gratia sumitur, ipsius protectione servetur.


Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de dominica oratione, Cap. 11-12; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 274-275

Dua Responsorio


Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon. Mi aspergos vin per pura akvo. Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin. Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon. Mi aspergos vin per pura akvo. Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin. Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

Estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta.

Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon. Mi aspergos vin per pura akvo. Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin. Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados. – el Jeĥ 36, 23.25-27; el Lev 11, 44

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.