Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 11a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Juĝ 6, 33 - 7, 8.16-22


El la libro Juĝistoj

Kaj ĉiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektiĝis kune, kaj transiris kaj stariĝis tendare en la valo Jizreel. Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektiĝis, por sekvi lin. Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaŭ ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Aŝer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte.

Kaj Gideon diris al Dio: Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris, en tia okazo jen mi metas sur la draŝejon tonditan lanon: se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris. Kaj tiel fariĝis: kiam la morgaŭan tagon li matene leviĝis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo. Kaj Gideon diris al Dio: Ne koleru min, se mi ankoraŭ unu fojon ekparolos, kaj ankoraŭ nur unu fojon faros provon kun la lano: estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso. Kaj Dio faris tiel en tiu nokto: estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.

Kaj frue matene leviĝis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron ĉe la fonto Ĥarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.

Kaj la Eternulo diris al Gideon: La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fieriĝos kontraŭ Mi Izrael, dirante: Mia mano helpis min. Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo jene: Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de la monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj dek mil restis.

Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraŭ estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu iru kun vi – tiu devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu ne iru kun vi – tiu ne devas iri. Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ĉiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaŭ ĉiun, kiu kliniĝos sur siaj genuoj, por trinki. Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la buŝo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo kliniĝis sur siaj genuoj, por trinki la akvon. Kaj la Eternulo diris al Gideon: Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru ĉiu al sia loko. Kaj ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.

Kaj li dividis la tricent homojn en tri taĉmentojn, kaj donis al ĉiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn kruĉojn, kun torĉoj interne de la kruĉoj. Kaj li diris al ili: Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaŭ vi. Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trumpetoj ĉirkaŭ la tuta tendaro, kaj kriu: Pro la Eternulo kaj pro Gideon!

Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam ĵus stariĝis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la kruĉojn, kiujn ili havis en la manoj. Tiam ekblovis la tri taĉmentoj per la trumpetoj kaj rompis la kruĉojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torĉojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis: Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon! Kaj ili staris ĉiu sur sia loko ĉirkaŭ la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj ĉiuj ekkriis kaj forkuris. Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraŭ alian; kaj la tendaranoj kuris ĝis Bet-Ŝita, al Cerera, ĝis la limo de Abel-Meĥola apud Tabat.

Unua Responsorio


Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn; por ke neniu karno fieru antaŭ Dio.

Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn; por ke neniu karno fieru antaŭ Dio.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj Li altigis humilulojn;

por ke neniu karno fieru antaŭ Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn; por ke neniu karno fieru antaŭ Dio. – el 1 Kor 1, 27-29; Luk 1, 52

Dua Legaĵo – Cyprianus Carthaginiensis


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano el Kartago pri la Preĝo de la Sinjoro

Adveniat regnum tuum. Fiat voluntas tua.

Sequitur in oratione: Adveniat regnum tuum. Regnum etiam Dei repraesentari nobis petimus, sicuti et nomen eius ut in nobis sanctificetur postulamus. Nam Deus quando non regnat, aut apud eum quando incipit quod et semper fuit et esse non desinit? Nostrum regnum petimus advenire a Deo nobis repromissum, Christi sanguine et passione quaesitum, ut, qui in saeculo ante servivimus, postmodum Christo dominante regnemus, sicut ipse pollicetur et dicit: Venite, benedicti Patris mei, percipite regnum quod vobis paratum est ab origine mundi.

Potest vero, fratres dilectissimi, et ipse Christus esse regnum Dei quem venire cotidie cupimus, cuius adventus ut cito nobis repraesentetur optamus. Nam cum resurrectio ipse sit, quia in ipso resurgimus, sic et regnum Dei potest ipse intellegi, quia in illo regnaturi sumus. Bene autem regnum Dei petimus, id est regnum caeleste, quia est et terrestre regnum. Sed qui renuntiavit iam saeculo, maior est et honoribus eius et regno.

Addimus quoque et dicimus: Fiat voluntas tua in caelo et in terra, non ut Deus faciat quod vult, sed ut nos facere possimus quod Deus vult. Nam Deo quis obsistit quominus quod velit faciat? sed quia nobis a diabolo obsistitur quominus per omnia noster animus atque actus Deo obsequatur, oramus et petimus ut fiat in nobis voluntas Dei: quae ut fiat in nobis, opus est Dei voluntate, id est ope eius et protectione, quia nemo suis viribus fortis est, sed Dei indulgentia et misericordia tutus est. Denique et Dominus infirmitatem hominis quem portabat ostendens ait: Pater, si fieri potest, transeat a me calix iste, et exemplum discipulis suis distribuens, ut non voluntatem suam sed Dei faciant, addidit dicens: Verumtamen non quod ego volo, sed quod tu vis.

Voluntas autem Dei est quam Christus et fecit et docuit. Humilitas in conversatione, stabilitas in fide, verecundia in verbis, in factis iustitia, in operibus misericordia, in moribus disciplina, iniuriam facere non posse et factam posse tolerare, cum fratribus pacem tenere, Dominum toto corde diligere, amare in illo quod Pater est, timere quod Deus est, Christo nihil omnino praeponere, quia nec nobis quicquam ille praeposuit, caritati eius inseparabiliter adhaerere, cruci eius fortiter ac fidenter assistere, quando de eius nomine et honore certamen est, exhibere in sermone constantiam qua confitemur, in quaestione fiduciam qua congredimur, in morte patientiam qua coronamur: hoc est coheredem Christi velle esse, hoc est praeceptum Dei facere, hoc est voluntatem Patris implere.


Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de dominica oratione, Cap. 13-15; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 275-278

Dua Responsorio


Kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu eniros en la regnon de la ĉielo.

Kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu eniros en la regnon de la ĉielo.

Kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino,

tiu eniros en la regnon de la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu eniros en la regnon de la ĉielo. – kp. Mat 7, 21; Mar 3, 35

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.