Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 11a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Juĝ 13, 1-25


El la libro Juĝistoj

Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj por kvardek jaroj.

Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoaĥ; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis. Kaj aperis anĝelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al ŝi: Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravediĝos kaj naskos filon. Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filiŝtoj.

Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene: Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi. Kaj li diris al mi: Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro ĝis la tago de lia morto.

Tiam Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas Vin, ho mia Sinjoro: la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo. Kaj Dio aŭskultis la voĉon de Manoaĥ; kaj la anĝelo de Dio venis denove al la virino, kiam ŝi estis sur la kampo; kaj Manoaĥ, ŝia edzo, ne estis kun ŝi. La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li: Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago. Kaj Manoaĥ leviĝis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li: Ĉu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris: Mi. Kaj Manoaĥ diris: Se viaj vortoj plenumiĝos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj? Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kontraŭ ĉio, pri kio mi parolis al la virino, ŝi sin gardu; nenion el tio, kio devenas el vinberbranĉo, ŝi manĝu, vinon aŭ ebriigaĵon ŝi ne trinku, kaj nenion malpuran ŝi manĝu; ĉion, kion mi ordonis al ŝi, ŝi plenumu.

Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon. Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kvankam vi retenos min, mi tamen ne manĝos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru ĝin al la Eternulo. Ĉar Manoaĥ ne sciis, ke tio estas anĝelo de la Eternulo. Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumiĝos via vorto. Sed la anĝelo de la Eternulo diris al li: Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi estas neordinara. Kaj Manoaĥ prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis: kiam la flamo leviĝis de la altaro al la ĉielo, tiam la anĝelo de la Eternulo leviĝis en la flamo de la altaro. Kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis, kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere. Kaj la anĝelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam Manoaĥ konvinkiĝis, ke tio estas anĝelo de la Eternulo. Kaj Manoaĥ diris al sia edzino: Ni certe mortos, ĉar ni vidis Dion. Sed lia edzino diris al li: Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni ĉion tion, kaj nun Li ne aŭdigus al ni tion, kion Li aŭdigis.

Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon Ŝimŝon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis. Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.

Unua Responsorio


La anĝelo diris al Zeĥarja: Via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. Li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino; ĉar li estos konsekrita al Dio.

La anĝelo diris al Zeĥarja: Via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. Li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino; ĉar li estos konsekrita al Dio.

Kaj aperis anĝelo de la Eternulo al la edzino de Manoaĥ, kaj diris al ŝi: Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tuŝi lian kapon;

ĉar li estos konsekrita al Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La anĝelo diris al Zeĥarja: Via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. Li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino; ĉar li estos konsekrita al Dio. – el Luk 1, 13.15; el el Juĝ 13, 5. 3. 5

Dua Legaĵo – Cyprianus Carthaginiensis


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano el Kartago pri la Preĝo de la Sinjoro

Qui filii Dei sumus, in Dei pace maneamus

Adiunxit plane et addidit legem, certa nos condicione et sponsione constringens, ut sic nobis dimitti debita postulemus secundum quod et ipsi debitoribus nostris dimittimus, scientes impetrari non posse quod pro peccatis petimus, nisi et ipsi circa peccatores nostros paria fecerimus. Idcirco et alio in loco dicit: In qua mensura mensi fueritis, in ea remetietur vobis. Et qui servus, post dimissum sibi a domino omne debitum, conservo suo noluit ipse dimittere, in carcerem religatur. Quia indulgere conservo noluit, quod sibi a domino indultum fuerat amisit.

Quae adhuc fortius Christus in praeceptis suis maiore censurae suae vigore proponit. Cum steteritis, inquit, ad orationem, remittite si quid habetis adversus aliquem, ut et Pater vester, qui in caelis est, remittat peccata vobis. Si autem vos non remiseritis, neque Pater vester, qui in caelis est, remittet vobis peccata vestra. Excusatio tibi nulla in die iudicii superest, cum secundum tuam sententiam iudiceris, et quod feceris, hoc et ipse patiaris.

Pacificos enim et concordes atque unanimes esse in domo sua Deus praecepit; et quales nos fecit secunda nativitate, tales vult renatos perseverare, ut qui filii Dei sumus, in Dei pace maneamus, et quibus spiritus unus est, unus sit et animus et sensus. Sic nec sacrificium Deus recipit dissidentis et ab altari revertentem prius fratri reconciliari iubet, ut pacificis precibus et Deus possit esse placatus. Sacrificium Deo maius est pax nostra et fraterna concordia et de unitate Patris et Filii et Spiritus Sancti plebs adunata.

Neque enim in sacrificiis, quae Abel et Cain primi obtulerunt, munera eorum Deus, sed corda intuebatur, ut ille placeret in munere qui placebat in corde. Abel pacificus et iustus, dum Deo sacrificat innocenter, docuit et ceteros, quando ad altare munus offerunt, sic venire cum Dei timore, cum simplici corde, cum lege iustitiae, cum concordiae pace. Merito ille, dum in sacrificio Dei talis est, ipse postmodum sacrificium Deo factus est, ut martyrium primus ostendens, initiaret sanguinis sui gloria dominicam passionem, qui et iustitiam Domini habuerat et pacem. Tales denique a Domino coronantur, tales in die iudicii cum Domino vindicabuntur.

Ceterum discordans et dissidens et pacem cum fratribus non habens, secundum quod beatus Apostolus et Scriptura sancta testatur, nec si pro nomine occisus fuerit, crimen dissensionis fraternae poterit evadere, quia sicut scriptum est: Qui fratrem suum odit, homicida est, nec ad regnum caelorum pervenit aut cum Deo vivit homicida. Non potest esse cum Christo, qui imitator Iudae maluit esse quam Christi.


Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de dominica oratione, Cap. 23-24; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 280-281; 284-285

Dua Responsorio


Mi petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko.

Mi petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko.

Kaj Dio donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia, por ke vi unuanime per unu voĉo gloru Dion,

kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko. – el Efe 3, 1.3-4; el Rom 15, 5-6

Preĝo


Dio, forto de tiuj, kiuj esperas al Vi,
aŭskultu favore nian alvokon:
Ĉar nenion ni kapablas fari sen Via helpo,
protektu nin ĉiam per Via graco,
por ke ni, plenumante Viajn ordonojn,
plaĉu al Vi pri niaj intencoj kaj agadoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.