Lundo ☐
Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 12a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:
Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo
Propraj:
► HORO DE LA LEGAĴOJ
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Unua Legaĵo – 1 Sam 17, 1-10.32.38-51
El la unua libro de Samuelo
La Filiŝtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kuniĝis apud Soĥo de Jehuda, kaj stariĝis tendare inter Soĥo kaj Azeka, en Efes-Damim. Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektiĝis, kaj stariĝis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraŭ la Filiŝtoj. La Filiŝtoj staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili.
Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filiŝtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo. Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro. Kaj kupraj armaĵetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra ŝildo sur liaj ŝultroj. La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaŭ li iris ŝildoportisto. Kaj li stariĝis, kaj ekkriis al la taĉmentoj de Izrael, kaj diris al ili: Por kio vi eliris batale? ĉu mi ne estas Filiŝto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi. Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni. Kaj la Filiŝto diris: Mi hontigos hodiaŭ la taĉmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaŭ interbatalu.
Kaj David diris al Saul: Neniu perdu la kuraĝon pro li: via sklavo iros kaj batalos kontraŭ tiu Filiŝto.
Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso. Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne kutimis; sed David diris al Saul: Mi ne povas iri en ĉi tio, ĉar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si. Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento, kaj metis ilin en la paŝtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la ĵetilo en la mano li iris al la Filiŝto.
Kaj la Filiŝto eliris kaj komencis alproksimiĝi al David, kaj lia ŝildoportisto iris antaŭ li. Kiam la Filiŝto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo, ruĝvanga kaj belaspekta. Kaj la Filiŝto diris al David: Ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filiŝto malbenis Davidon per siaj dioj. Kaj la Filiŝto diris al David: Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la kampo. Sed David diris al la Filiŝto: Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris. Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion. Kaj ekscios ĉi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, ĉar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en miajn manojn.
Kaj kiam la Filiŝto leviĝis kaj ekiris, por alproksimiĝi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraŭ la Filiŝton. Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie ŝtonon, ĵetis per la ĵetilo kaj trafis la Filiŝton en lian frunton, kaj la ŝtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizaĝo sur la teron. Tiamaniere David venkis la Filiŝton per la ĵetilo kaj per la ŝtono, kaj batis la Filiŝton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David. David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per ĝi lian kapon. Kiam la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.
Unua Responsorio
La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, Li savos min kontraŭ miaj malamikoj.
La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, Li savos min kontraŭ miaj malamikoj.
Dio sendis Sian favoron kaj Sian veron, kaj elŝiris mian animon el inter leonoj.
Li savos min kontraŭ miaj malamikoj.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, Li savos min kontraŭ miaj malamikoj. – kp, 1 Sam 17, 37; kp. Psa 57, 4-5
Dua Legaĵo – Gregorius Nyssenus
El la traktato de la sankta episkopo Gregoro el Nyssa pri la perfekta formo de kristano
Paulus maxime omnium exquisite, et qui Christus sit novit, et qualem esse oporteat, qui ab eo nomen accepit, ex iis quae gessit ipse, declaravit: nam adeo accurate illum imitatus est, ut se in Dominum ipsum expressum ostenderit, quippe qui diligentissima imitatione formam animi sui ita transtulit in ipsum exemplar, ut non amplius, qui loquebatur, Paulus, sed Christus esse videretur, quemadmodum ipsemet dicit, qui propria bona pulchre sentiebat: Quoniam experimentum, inquit, quaeritis eius qui in me loquitur, Christus. Et: Vivo ego, iam non ego, vivit autem in me Christus.
Hic igitur nobis et quam vim nomen hoc Christus habeat patefecit, cum diceret Christum esse Dei virtutem et Dei sapientiam, cumque et pacem ipsum nominaret et lucem inaccessibilem, in qua Deus inhabitat, expiationem et redemptionem et sacerdotem magnum et Pascha et propitiationem animarum, splendorem gloriae et figuram substantiae et effectorem saeculorum, cibum ac potum spiritalem, petram et aquam, fundamentum fidei, et anguli caput, et Dei invisibilis imaginem, et magnum Deum, caput corporis Ecclesiae, et novae creaturae primogenitum, et primitias eorum qui dormierunt, et primogenitum ex mortuis, et primogenitum in multis fratribus, et mediatorem Dei et hominum, et Filium unigenitum gloria et honore coronatum, et Dominum gloriae, et rerum principium, et regem iustitiae, ad haec et regem pacis, et regem omnium, imperium regni nullis terminis circumscriptum obtinentem.
His et aliis id genus nominibus eum appellavit, quae tam multa sunt, ut prae multitudine haud facile numero comprehendi possint. Quae quidem omnia si inter se componantur et singulorum colligantur significationes, mirabilem nobis huius nominis Christi vim aperient et maiestatis illius quae verbis explicari nequit, tantum ostendent, quantum animis et cogitatione capere valuerimus.
Quamobrem cum omnium maximum et divinissimum et primum nomen Domini nostri bonitas nobis impertiverit, ut Christi cognomine decorati appellemur «christiani», necesse est ut omnia nomina, quae vocem hanc interpretantur, in nobis item conspiciantur expressa, ne falso vocati «christiani» videamur, sed ex vita testimonium habeamus.
Originala teksto: Gregorius Nyssenus († post 394), De perfecta christiani forma; en: Patrologia Græca 46, 254-255
Dua Responsorio
Ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros. Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
Ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros. Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝos; pro Via nomo ili ĝojos la tutan tagon.
Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros. Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon. – Psa 5, 12; kp. Psa 89, 16-17
Preĝo
Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.