Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 12a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Sam 19, 8-10; 20, 1-17


El la unua libro de Samuelo

Komenciĝis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li. Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano. Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikiĝis en la muron, kaj David forkuris kaj saviĝis en tiu nokto.

Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan: Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaŭ via patro, ke li volas forpreni mian animon? Sed tiu diris al li: Tio certe ne fariĝos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aŭ malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kaŝus antaŭ mi ĉi tiun aferon? tio ne fariĝos. Tiam David plue ĵuris kaj diris: Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si: Jonatan ne devas scii ĉi tion, por ke li ne afliktiĝu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu paŝo.

Kaj Jonatan diris al David: Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi. Tiam David diris al Jonatan: Jen morgaŭ estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la reĝo ĉe la tagmanĝo; permesu, ke mi foriru kaj kaŝu min sur la kampo ĝis vespero de la tria tago. Se via patro demandos pri mi, tiam diru: David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Leĥem, ĉar tie estas ĉiujara oferado de la tuta familio. Se li diros: Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li. Faru do favorkoraĵon al via sklavo, ĉar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaŭ la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro? Sed Jonatan diris: Neniam tio fariĝu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraŭ vi, kaj mi ne sciigus tion al vi. Kaj David diris al Jonatan: Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan?

Jonatan diris al David: Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaŭ eliris sur la kampon. Tiam Jonatan diris al David: La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron ĝis postmorgaŭ, kaj konvinkiĝos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkaŝos al viaj oreloj – tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro plaĉos io malbona kontraŭ vi, tion mi ankaŭ malkaŝos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro. Kaj se mi ankoraŭ vivos, ĉu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu? Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, eĉ ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos ĉiujn malamikojn de David de sur la tero.

Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David. Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel sian animon.

Unua Responsorio


En ĉiu tempo amiko amas. Kaj li fariĝas frato en mizero.

En ĉiu tempo amiko amas. Kaj li fariĝas frato en mizero.

Ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas.

Kaj li fariĝas frato en mizero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En ĉiu tempo amiko amas. Kaj li fariĝas frato en mizero. – Sen 17, 17; el 1 Joh 4, 7

Dua Legaĵo – Ælred de Rievaulx (Aelredus Riaevallensis)


El la traktato Spirita Amikeco de la beata abato Alredo el Rievalo

Vera perfecta et aeterna amicitia

Praestantissimus iuvenum Ionathas, non regium stemma, nec regni exspectationem attendens, foedus iniit cum David, et servum in amicitiam adaequans domino, sic fugatum a patre, sic latitantem in eremo, sic adiudicatum morti, neci destinatum, sibi praetulit, se humilians, et illum exaltans: Tu, inquit, eris rex, et ego ero secundus post te.

O praeclarissimum verae amicitiae speculum! Mira res! Rex furebat in servum et quasi in aemulum regni totam patriam excitabat; sacerdotes arguens proditionis, pro sola suspicione trucidat; lustrat nemora, valles exquirit, montes et rupes armata obsidet manu, omnes se regiae indignationis spondent ultores; solus Ionathas, qui solus iustius poterat invidere, patri resistendum putavit, deferendum amico, praebendum in tanta adversitate consilium, et amicitiam regno praeferens: Tu eris, ait, rex, et ego ero secundus post te. Et vide, quomodo pater adulescentis contra amicum excitabat invidiam, conviciis urgens, terrens minis spoliandum regno, honore privandum commemorans.

Cum enim in David mortis sententiam protulisset, Ionathas amico non defuit. Quare morietur David? quid peccavit? quid fecit? Ipse posuit animam suam in manu sua, et percussit Philisthaeum, laetatus es. Quare ergo morietur? Ad hanc vocem versus in insaniam rex, lancea nisus est confodere Ionatham cum pariete addensque convicia minis: Fili, inquit, mulieris ultro virum rapientis; scio quia diligis eum in confusionem tuam, et in confusionem ignominiosae matris tuae. Deinde totum virus, quo pectus iuvenis aspergeretur, evomuit, adiciens verbum ambitionis incitamentum, fomentum invidiae, zeli et amaritudinis incentivum: Quamdiu vixerit filius Isai, non stabilietur regnum tuum.

Quis non moveretur his verbis, non invideret? Cuius amorem, cuius gratiam, cuius amicitiam non corrumperent, non minuerent, non obliterarent? Ille amantissimus adulescens amicitiae iura conservans, fortis ad minas, patiens ad convicia, propter amicitiam regni contemptor, immemor gloriae, sed memor gratiae. Tu eris, inquit, rex, et ego ero secundus post te.

Haec est vera, perfecta, stabilis et aeterna amicitia: quam invidia non corrumpit, non suspicio minuit, non dissolvit ambitio; quae sic tentata non cessit, sic arietata non corruit; quae tot conviciis pulsata cernitur inflexibilis, tot lacessita iniuriis permansit immobilis. Vade ergo, et tu fac similiter.


Originala teksto: Aelredus Riaevallensis († 1167): De spiritali amicitia, Lib. 3; en: Patrologia Latina 195, 692-693

Dua Responsorio


Fidinda amiko estas fortika ŝirmilo. Kiu lin trovas, tiu trovas trezoron.

Fidinda amiko estas fortika ŝirmilo. Kiu lin trovas, tiu trovas trezoron.

Kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu gardas rektan amikecon, ĉar kia estas li mem, tia estas lia proksimulo.

Kiu lin trovas, tiu trovas trezoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Fidinda amiko estas fortika ŝirmilo. Kiu lin trovas, tiu trovas trezoron. – Sir 6, 14.17

Preĝo


Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.