Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 12a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Sam 21, 2-10; 22, 1-5


El la unua libro de Samuelo

Kaj David venis en Nobon al la pastro Aĥimeleĥ, kaj Aĥimeleĥ time eliris renkonte al David, kaj diris al li: Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi? Kaj David respondis al la pastro Aĥimeleĥ: La reĝo ion komisiis al mi, kaj diris al mi: Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian. Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aŭ tion, kio troviĝos.

Kaj la pastro respondis al David kaj diris: Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj. Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li: Virinoj estas for de ni de hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenaĵoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, ĝi ankoraŭ hodiaŭ sanktiĝos per la apartenaĵoj. Tiam la pastro donis al li la sanktaĵon, ĉar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaŭ la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj.

Tie unu el la servantoj de Saul estis enŝlosita en tiu tago antaŭ la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la ĉefa el la paŝtistoj de Saul.

Kaj David diris al Aĥimeleĥ: Ĉu vi ne havas sub via mano lancon aŭ glavon? ĉar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, ĉar la afero de la reĝo estis urĝa. Tiam la pastro diris: La glavo de Goljat, la Filiŝto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen ĝi estas, envolvita en vesto, malantaŭ la efodo. Se vi volas preni ĝin al vi, prenu, ĉar ne haviĝas alia krom ĉi tiu. Kaj David diris: Ne ekzistas simila al ĝi, donu ĝin al mi.

Kaj David foriris de tie, kaj saviĝis en la kaverno Adulam. Kiam tion aŭdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien. Kaj kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj, ŝulduloj, afliktitoj, kaj li fariĝis ilia estro; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj.

Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la reĝo de Moab: Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti ĉe vi, ĝis mi ekscios, kion faros al mi Dio. Kaj li alkondukis ilin al la reĝo de Moab, kaj ili restis ĉe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikaĵo.

Sed la profeto Gad diris al David: Ne restu en la fortikaĵo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron Ĥeret.

Unua Responsorio


Ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj. Ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.

Ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj. Ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.

Ĉu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis? Ke li eniris en la domon de Dio, kaj manĝis la panojn de propono?

Ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj. Ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero. – Rom 7, 6; el Mar 2, 25-26

Dua Legaĵo – Gregorius Nyssenus


El la homilio de la sankta episkopo Gregoro el Nyssa pri la feliĉ-anoncoj

Deus est quasi rupes inaccessibilis.

Quod accidere verisimile est iis, qui ex aliquo alto vertice montis in vastum aliquod pelagus despiciunt, id menti meae accidit ab excelsa voce Domini, tamquam de aliquo cacumine montis, ad inexplicabilem intellectuum despectanti profunditatem.

Quemadmodum enim in multis locis maritimis montem videre licet circa eam partem qua mare spectat, quasi dimidium abscissum et a vertice ad profundum usque directo abrasum, cuius in superiore parte cacumen quoddam proiectum profundo imminet; quod igitur accidere verisimile est ei, qui a tali tantaeque altitudinis specula in profundum mare despiciat, itidem mihi nunc animus quasi vertigine laborat in magna hac Domini voce suspensus: Beati puro corde, quoniam ipsi Deum videbunt.

Deus spectaculo propositus est iis, qui cor expurgatum habuerint. Deum nemo vidit umquam, ut magnus inquit Ioannes; confirmat autem eam sententiam etiam illa sublimi mente Paulus, qui dixit: Quem nullus hominum vidit neque videre potest. Haec est illa levis, abrasa atque praerupta petra, quae nullum in sese intellectuum sustentamentum et firmamentum ostendit; quam etiam Moyses itidem inaccessam in suis decretis pronuntiavit, ut nusquam mens nostra adire possit, quidquid enitens apprehendere, quove sese sublevare poterit per illam sententiam abraso: Non est enim, inquit, qui Dominum videbit et vivet.

Atque videre Deum, vita sempiterna est. Hoc autem fieri non posse, ut Deus videatur, columnae fidei Ioannes et Paulus et Moyses affirmant. Videsne vertiginem, cum qua una trahitur animus ad profunditatem eorum quae in hac oratione considerantur? Si Deus est vita, qui non videt Deum, vitam non videt. Quod Deus videri non possit, tum prophetae tum Apostoli divino Spiritu ducti attestantur. In quas angustias, spes hominibus redigitur?

Verum sublevat atque sustentat Dominus labescentem spem. Quemadmodum in Petro fecit, quem periclitantem ne submergeretur rursus in solida atque resistenti vestigiis aqua collocavit.

Si igitur etiam ad nos manus Verbi admota fuerit, et instabiles in profundo speculationum in alterutro intellectu constituerit, extra metum erimus, firmiter quasi manu ducens nos Verbum amplexi. Beati enim, inquit, qui puro corde praediti sunt, quoniam ipsi Deum videbunt.


Originala teksto: Gregorius Nyssenus († post 394), Orat. 6 De beatitudinibus; en: Patrologia Græca 44, 1263-1266

Dua Responsorio


Neniu iam vidis Dion. La solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Neniu iam vidis Dion. La solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

La solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Neniu iam vidis Dion. La solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris. – Joh 1, 18; Psa 145, 3

Preĝo


Inspiru, Dio, al ni ĉiam respekton kaj amon al Via sankta nomo,
ĉar neniam Vi lasas sen asisto tiujn,
kiujn Vi firme starigis sur la neskuebla roko de Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.