Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 13a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi,
tiu ne estas inda je mi,
diras la Sinjoro. – Mat 10, 38

Ciklo B

¶ La virino diris en si:
Se mi nur tuŝos lian mantelon,
mi estos sanigita. – kp. Mar 5, 28

Ciklo C

¶ La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn;
sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon. – el Luk 9, 58

Preĝo


Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Sam 28, 3-25


El la unua libro de Samuelo

Dume Samuel mortis, kaj ĉiuj Izraelidoj lin priploris, kaj enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta el la lando ĉiujn sorĉistojn kaj aŭguristojn.

Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis, kaj venis kaj stariĝis tendare en Ŝunem, tiam Saul kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj ili stariĝis tendare en Gilboa. Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filiŝtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis. Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per sonĝoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.

Tiam Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn. Kaj liaj servantoj diris: Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri. Tiam Saul ŝanĝis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris: Aŭguru al mi, mi petas, per via aŭgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi. Sed la virino diris al li: Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorĉistojn kaj la aŭguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min? Tiam Saul ĵuris al ŝi per la Eternulo, dirante: Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro ĉi tiu afero. Kaj la virino diris: Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris: Samuelon elvoku al mi.

Kiam la virino ekvidis Samuelon, ŝi ekkriis per laŭta voĉo; kaj la virino diris al Saul: Kial vi min trompis? vi estas ja Saul. Sed la reĝo diris al ŝi: Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul: Iun dian mi vidis leviĝantan el la tero. Kaj li diris al ŝi: Kia estas lia aspekto? Kaj ŝi diris: Leviĝas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj faris adorsaluton.

Tiam Samuel diris al Saul: Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis: Mi estas en tre premita stato; la Filiŝtoj militas kontraŭ mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per sonĝoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari. Sed Samuel diris: Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto? Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elŝiros la regnon el viaj manoj kaj donos ĝin al via proksimulo David. Ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraŭ Amalek, tial ĉi tion faris hodiaŭ la Eternulo al vi; kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaŭ Izraelon en la manojn de la Filiŝtoj; kaj morgaŭ vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaŭ la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filiŝtoj.

Tiam Saul tuj falis laŭ sia tuta longeco sur la teron, ĉar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaŭ forton li ne havis en si, ĉar li nenion manĝis la tutan tagon kaj la tutan nokton. Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, ŝi diris al li: Jen via sklavino obeis vian voĉon, kaj mi metis en danĝeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi; nun mi petas, aŭskultu ankaŭ vi la voĉon de via sklavino, kaj mi metos antaŭ vin pecon da pano, kaj vi manĝu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon. Sed li rifuzis, kaj diris: Mi ne manĝos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaŭ la virino, li obeis ilian voĉon, leviĝis de la tero, kaj sidiĝis sur lito. La virino havis en la domo grasigitan bovidon; ŝi rapide ĝin buĉis, kaj ŝi prenis farunon, knedis ĝin, kaj bakis el ĝi macojn. Kaj ŝi alportis tion antaŭ Saulon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ili manĝis; kaj en la sama nokto ili leviĝis kaj foriris.

Unua Responsorio


Mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo. Kaj la Eternulo transdonis la reĝadon al David.

Mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo. Kaj la Eternulo transdonis la reĝadon al David.

Ankaŭ pro tio, ke Saul turnis sin al antaŭdiristino, por demandi, sed ne demandis la Eternulon,

la Eternulo transdonis la reĝadon al David.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo. Kaj la Eternulo transdonis la reĝadon al David. – 1 Kro 10, 13-14

Dua Legaĵo – Paulus VI


El la homilioj de la beata papo Paŭlo la 6a

Christum praedicamus in fines orbis terrae.

Vae mihi si non evangelizavero. Ab eo enim, a Christo ipso, ideo missus sum. Ego sum apostolus, ego et testis. Quanto remotior finis, quanto difficilius est mandatum, tanto vehementior caritas urget me. Praedicare debeo nomen eius: Iesus est Christus, Filius Dei vivi; ipse est qui nobis Deum invisibilem manifestavit, ipse primogenitus omnis creaturae, ipse in quo omnia constant. Idem magister est hominum ac redemptor; idem pro nobis natus et mortuus est atque resurrexit.

Historiae ipse rerumque universarum est centrum; ipse novit nos ac diligit, socius et amicus vitae nostrae, vir doloris atque spei; ipse profecto qui iterum venturus est, nosterque tandem iudex erit et aeterna quoque, ut confidimus, plenitudo vitae ac beatitudo nostra.

Nec de illo umquam loqui desinerem: ipse lŭ est, ipse veritas, quin etiam via, veritas et vita; ipse panis et fons aquae vivae, fami sitique nostrae satisfaciens; ipse pastor, dŭ, exemplar, consolatio nostra, frater noster. Sicut nos, magis quam nos, parvus fuit, pauper, humiliatus, laboribus addictus, oppressus, patiens. Pro nobis locutus est, miracula patravit, novum regnum condidit, ubi pauperes beati sunt, ubi pax est communis vitae principium, ubi mundi corde ac lugentes exaltantur et consolantur, iustitiam esurientes saturantur, ubi veniam possunt peccatores obtinere, omnes inveniuntur esse fratres.

Hic, ecce, Christus Iesus est, de quo famam quidem accepistis, cuius plerique iam certo estis, cum christiani sitis. Vobis igitur, o christiani, eius nomen repeto, omnibus illud annuntio: Christus Iesus est principium et finis, alpha et omega, rex mundi novi, arcana et suprema humanae historiae sortisque nostrae ratio; ipse mediator atque pons quodammodo inter terram et caelum; ipse maxime perfectiusque Filius hominis est quam omnes, quia Filius Dei est, aeternus, infinitus, et Filius Mariae, benedictae inter omnes mulieres, matris eius secundum carnem, matris nostrae ex communione cum Spiritu corporis mystici.

Iesus Christus! Mementote: is est, quem vobis pro aeternitate praedicamus; cuius nomen volumus ut in fines orbis terrae resonet et in omnia saeculorum saecula.


Originala teksto: Paulus VI († 1978): Homilia Manilae habita die 29 novembris 1970

Dua Responsorio


Nia Savanto Jesuo Kristo neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio. El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.

Nia Savanto Jesuo Kristo neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio. El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.

Ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.

El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nia Savanto Jesuo Kristo neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio. El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco. – el 2 Tim 1, 10; Joh 1, 16; Kol 1, 16-17

Preĝo


Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Kiu vin akceptas, tiu min akceptas;
kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis. – Mat 10, 40

Ciklo B

¶ Jesuo ĉirkaŭrigardis, por vidi la virinon,
kaj li diris al ŝi:
Filino, via fido vin savis;
iru en paco. – kp. Mar 5, 32-34

Ciklo C

¶ Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn;
sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. – el Luk 9, 60

Preĝo


Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo
al unu el ĉi tiuj malgranduloj en la nomo de disĉiplo,
vere mi diras al vi,
tiu neniel perdos sian rekompencon. – Mat 10, 42

Ciklo B

¶ La infanino ne mortis, sed dormas.
Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi:
Talita kumi;
tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu. – el Mar 5, 39.41

Ciklo C

¶ Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen,
taŭgas por la regno de Dio. – Luk 9, 62

Preĝo


Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.