Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 13a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Sam 4, 2 - 5, 7


El la dua libro de Samuelo

Du viroj taĉmentestroj estis ĉe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Reĥab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; ĉar Beerot ankaŭ estis kalkulata kiel apartenaĵo de la Benjamenidoj. Sed la Beerotanoj forkuris en Gitaimon kaj loĝis tie kiel fremduloj ĝis nun.

De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la aĝon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj ŝi rapidis forkuri, li falis kaj fariĝis lama. Lia nomo estis Mefiboŝet.

Reĥab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis en la varmego de la tago en la domon de Iŝ-Boŝet, kiam li kuŝis sian tagmezan kuŝadon. Kaj jen ili eniris en la mezon de la domo, kvazaŭ por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron; poste Reĥab kaj lia frato Baana forkuris. Kiam ili eniris en la domon, li kuŝis sur sia lito en sia dormoĉambro; tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian kapon, kaj iris laŭ la vojo al la ebenaĵo dum la tuta nokto.

Kaj ili alportis la kapon de Iŝ-Boŝet al David en Ĥebronon, kaj diris al la reĝo: Jen estas la kapo de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, via malamiko, kiu serĉis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la reĝo, venĝon hodiaŭ pro Saul kaj pro lia idaro. Sed David respondis al Reĥab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili: Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj, se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo: kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? ĉu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero? Kaj David ordonis al la servantoj; kaj ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Ĥebron; kaj la kapon de Iŝ-Boŝet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en Ĥebron.

Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene: Jen ni estas via osto kaj via karno; jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael. Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael. La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo; kvardek jarojn li reĝis. En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.

Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos ĉi tien. Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.

Unua Responsorio


Leviĝas reĝoj de la tero, kaj eminentuloj konsiliĝas kune, kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito. Mi starigis ja Mian reĝon super Cion, Mia sankta monto.

Leviĝas reĝoj de la tero, kaj eminentuloj konsiliĝas kune, kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito. Mi starigis ja Mian reĝon super Cion, Mia sankta monto.

Kial tumultas popoloj, kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Mi starigis ja Mian reĝon super Cion, Mia sankta monto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Leviĝas reĝoj de la tero, kaj eminentuloj konsiliĝas kune, kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito. Mi starigis ja Mian reĝon super Cion, Mia sankta monto. – Psa 2, 2.6.1

Dua Legaĵo – Teresa de Ávila (Teresia Abulensis)


El la libro Pri la vojo al perfektiĝo de la sankta virgulino Tereza el Avilo

Adveniat regnum tuum.

Quis sane, quantumlibet torpidus et inconsideratus, si quid a viro aliquo gravi et honorabili petere cupit, non prius apud se reputat et in animo proponit, quomodo eum, ut illi placeat nec aliquod fastidium aut molestiam creet, alloquatur; quidnam praeterea ab eo petiturus sit, et ad quid opus habeat eo quod postulat, praesertim si singulare quid et amplum petatur, quemadmodum nos bonus noster Iesus, ut petamus, edocet? Quod sane, meo iudicio, imprimis notandum est. Non poteras uno rem totam, Domine, verbo concludere, ac dicere: «Pater, da nobis quidquid expedit ac consentaneum est?». Etenim aliud praeterea nihil dicendum videbatur, apud eum praesertim qui omnia tam bene ac perfecte intellegit.

Hoc quidem, o Sapientia aeterna, satis erat, quantum ad te et Patrem tuum caelestem spectat, et sic eum tu in horto Gethsemani orasti. Tuam quidem voluntatem et timorem illic ei patefaciebas, in ipsius tamen voluntatem penitus te resignabas. Nos vero, Domine mi, nosti non ita resignatos esse, sicut tu in Patris tui voluntatem resignatus fuisti; ac propterea opus fuisse ut singularia et particularia quaedam peteremus; ut sic apud nosmetipsos in animo reputaremus, expediens ne ac conveniens nobis sit id quod postulamus, utque, si minime expedire videamus, petere desinamus. Eius namque condicionis sumus, ut nisi quod petimus, nobis concedatur (idque propter liberum hoc arbitrium quod habemus) admissuri non simus, quae Dominus nobis daturus est. Nam etiam quando hoc longe optimum sit, nisi tamen promptam ac paratam in manu (ita dicam) pecuniam videamus, numquam nos locupletandos arbitramur.

Docet ergo nos bonus Iesus ut haec verba dicamus, quibus tale nobis regnum advenire petimus: Sanctificetur nomen tuum, adveniat regnum tuum. Iam, quaeso, eximiam Praeceptoris nostri sapientiam considerate. Equidem hic mecum perpendo, et bonum sane nos est intellegere, quid per hoc regnum petamus. Ut ergo maiestas eius videbat non posse nos sanctum hoc Patris aeterni nomen sanctificare aut glorificare, iŭta parvum et exiguum illud quod ipsi possumus (ita quidem ut hoc, ut par est, faciamus), nisi maiestas ipsius aliunde quoad hoc nobis prospiceret, suum scilicet nobis regnum hic dando, hinc bonus noster Iesus unum alteri coniunxit et coadunavit. Quocirca, ut id quod petimus intellegamus, quantoque referat importune et ferventer id petere, necnon praestare quodcumque possumus ad placendum et satisfaciendum ei a quo hoc nobis dandum est, hoc loco vobis exponere et dicere volo quid hanc circa rem ipsa intellegam.

Iam igitur summum bonum, quod in regno caelorum mihi consistere videtur (ut alia permulta praeteream) est, iam tum omnia quae terrae et mundi huius sunt, nullo in pretio habere, sed praeterea gaudium quoddam ex eo resultans quod omnes gaudeant, ac perpetua quaedam pax et ingens satisfactio in semetipso, eo quod anima Deum ab omnibus omnino mortalibus sanctificari, laudari ac sanctum eius nomen benedici, a nemine vero eum per peccata offendi, ab universis demum hominibus amari videat; immo et haec ipsa anima non alia re sese occupat, quam amando, neque vero eum potest non amare, cum eum cognoscat. Et sic eum hoc in mundo amaremus; licet non ea perfectione nec eadem in essentia, saltem ratione longe eminentiore et excellentiore, quam modo amamus, eum diligeremus, si eum nossemus.


Originala teksto: Teresia Abulensis († 1582), De via perfectionis, Cap. 30, 1-5; en: Œuvres completes, Desclee De Brouwer Paris, 1964, 467-468

Dua Responsorio


Li, kiu scias doni bonajn donacojn al Siaj infanoj, urĝas nin peti, serĉi kaj frapi. Ni do prenu pli abunde, kredu pli fidele, esperu pli firme kaj deziru pli arde.

Li, kiu scias doni bonajn donacojn al Siaj infanoj, urĝas nin peti, serĉi kaj frapi. Ni do prenu pli abunde, kredu pli fidele, esperu pli firme kaj deziru pli arde.

Plej ofte oni faras tion pli per ĝemoj ol per vortoj, pli per plorado ol per parolado.

Ni do prenu pli abunde, kredu pli fidele, esperu pli firme kaj deziru pli arde.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li, kiu scias doni bonajn donacojn al Siaj infanoj, urĝas nin peti, serĉi kaj frapi. Ni do prenu pli abunde, kredu pli fidele, esperu pli firme kaj deziru pli arde. – kp. Luk 11, 13.9

Preĝo


Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.