Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 13a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Sam 6, 1-23


El la dua libro de Samuelo

Kaj denove David kolektis ĉiujn elektitojn en Izrael, tridek mil. Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj. Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis ĝin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Aĥjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon kun la kesto de Dio, kaj Aĥjo iris antaŭ la kesto. Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaŭ la Eternulo per ĉiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.

Kiam ili venis al la draŝejo de Naĥon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin. Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio. Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago. Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo? Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano. Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon.

Kaj oni sciigis al la reĝo David, dirante: La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun ĝojo. Kaj ĉiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapaŝis ses paŝojn, li oferbuĉis bovon kaj grasan ŝafon. Kaj David dancis per ĉiuj fortoj antaŭ la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo. Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun ĝojkriado kaj trumpetado. Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Miĥal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj dancas antaŭ la Eternulo, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.

Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn. Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot. Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris ĉiu al sia domo.

Kiam David revenis, por beni sian domon, Miĥal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris: Kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj! Sed David diris al Miĥal: Antaŭ la Eternulo, kiu preferis min antaŭ via patro kaj antaŭ lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaŭ la Eternulo mi ludis. Kaj mi senvalorigos min ankoraŭ pli ol tio, kaj mi humiligos min antaŭ miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata. Kaj Miĥal, la filino de Saul, ne havis infanojn ĝis la tago de ŝia morto.

Unua Responsorio


Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco. Viaj pastroj vestiĝu per justeco, kaj Viaj fideluloj triumfu.

Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco. Viaj pastroj vestiĝu per justeco, kaj Viaj fideluloj triumfu.

Levu, pordegoj, viajn kapojn; kaj leviĝu, pordoj antikvaj, por ke eniru la Reĝo de gloro.

Liaj pastroj vestiĝu per justeco, kaj Liaj fideluloj triumfu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco. Viaj pastroj vestiĝu per justeco, kaj Viaj fideluloj triumfu. – Psa 132, 8-9; 24, 7

Dua Legaĵo – Hieronymus


El la prediko de la sankta presbitero Hieronimo pri Psalmo kvardek unu

Transibo in locum tabernaculi admirabilis.

Sicut desiderat cervus ad fontes aquarum, ita desiderat anima mea ad te, Deus. Quomodo itaque illi cervi desiderant fontes aquarum, ita et nostri cervi, qui de AEgypto et de saeculo recedentes interfecerunt Pharaonem in aquis suis et omnem eius exercitum in baptismo necaverunt, post interfectionem diaboli desiderant fontes Ecclesiae, Patrem et Filium et Spiritum Sanctum.

De Patre, quod sit fons, scribitur in Ieremia: Me dimiserunt fontem aquae vivae, et foderunt sibi lacus detritos, qui non possunt aquas continere. De Filio vero in quodam loco legimus: Dereliquerunt fontem sapientiae. Porro de Spiritu Sancto: Qui biberit de aqua quam dedero ei, orietur in eo fons aquae salientis in vitam aeternam statim exponitur, Evangelista dicente quod de Spiritu Sancto fuerit sermo Salvatoris. Ex quibus manifestissime comprobatur, tres Ecclesiae fontes Trinitatis esse mysterium.

Hos desiderat anima credentis, hos desiderat anima baptizati, et dicit: Sitivit anima mea ad Deum fontem vivum. Non enim leviter videre voluit Deum, sed toto desideravit ardore, toto sitivit incendio. Antequam baptismum consequerentur, loquebantur inter se invicem et dicebant: Quando veniam et apparebo ante faciem Dei? Ecce impletum est quod petebant: venerunt et steterunt ante faciem Dei, et apparuerunt ante conspectum altaris et ante mysterium Salvatoris.

Ad corpus Christi admissi et in vitali fonte renati, confidenter loquuntur et dicunt: Transibo in locum tabernaculi admirabilis usque ad domum Dei. Domus Dei Ecclesia est, hoc est admirabile tabernaculum: quia habitat in eo vox exsultationis et confessionis et sonus epulantium.

Dicite ergo, qui Christum nunc induistis, et ductum nostrum sequentes, quasi pisciculi hamo, ita sermone Dei de gurgite saeculi istius sublevamini. In nobis rerum natura mutata est. Pisces enim, qui de mari extracti fuerint, moriuntur; nos autem ideo Apostoli de mundi istius mari extraxerunt atque piscati sunt, ut vivi ex mortuis fieremus. Quamdiu eramus in saeculo, oculi nostri in profundo et vita nostra versabatur in caeno: postquam de fluctibus erepti sumus, coepimus solem videre, coepimus verum lumen aspicere, et prae nimio gaudio conturbati ad animam nostram dicimus: Spera in Deum, quoniam confitebor illi, salutare vultus mei et Deus meus.


Originala teksto: Hieronymus († 420): Homilia in Psalmum quadragesimum primum ad neophytos; en: CCL 78, 542-544

Dua Responsorio


Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo.

Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo.

Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon

mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo. – Psa 27, 4

Preĝo


Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.