Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 13a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Sam 7, 1-25


El la dua libro de Samuelo

Kiam la reĝo loĝis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate ĉiujn liajn malamikojn ĉirkaŭe, la reĝo diris al la profeto Natan: Vidu, mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapiŝoj. Kaj Natan diris al la reĝo: Ĉion, kio estas en via koro, iru kaj faru, ĉar la Eternulo estas kun vi.

Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante: Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diris la Eternulo: Ĉu vi konstruos al Mi domon por Mia loĝado? Ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, ĝis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo. Kien ajn Mi iris kun ĉiuj Izraelidoj, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis paŝti Mian popolon Izrael, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon? Kaj nun diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin el ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael; kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero; kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis ĝin, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos ĝin, kiel antaŭe; kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate ĉiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo. Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi kuŝiĝos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon. Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne. Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj. Kaj Mia favorkoreco ne deturniĝos de li, kiel Mi deturnis ĝin de Saul, kiun Mi forigis antaŭ vi. Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaŭ vi; via trono estos fortikigita por eterne.

Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj konforme al ĉi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

Kaj venis la reĝo David kaj sidiĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min ĝis ĉi tie? Sed eĉ tio estis nesufiĉa antaŭ Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo eĉ por la malproksima estonteco, laŭ la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo. Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo. Pro Via vorto kaj laŭ Via koro Vi faris tiun tutan grandaĵon, por montri al Via sklavo. Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; ĉar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laŭ ĉio, kion ni aŭdis per niaj oreloj. Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandaĵojn por Vi kaj timindaĵojn por Via tero, antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de ĝiaj popoloj kaj ĝiaj dioj? Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke ĝi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi. Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

Unua Responsorio


Kaj la anĝelo Gabrielo diris al Maria: Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon. Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne.

Kaj la anĝelo Gabrielo diris al Maria: Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon. Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne.

La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono,

kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj la anĝelo Gabrielo diris al Maria: Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon. Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne. – el Luk 1, 30-33; Psa 132, 11

Dua Legaĵo – Augustinus


El la libro de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la antaŭdestino de la Sanktuloj

Iesus Christus ex semine David secundum carnem

Est praeclarissimum lumen praedestinationis et gratiae, ipse Salvator, ipse mediator Dei et hominum, homo Christus Iesus; qui ut hoc esset, quibus tandem suis vel operum vel fidei praecedentibus meritis natura humana, quae in illo est, comparavit? Respondeatur, quaeso: ille homo, ut a Verbo Patri coaeterno in unitatem personae assumptus, Filius Dei unigenitus esset, unde hoc meruit? Quod eius bonum qualecumque praecessit? Quid egit ante, quid credidit, quid petivit, ut ad hanc ineffabilem excellentiam perveniret? Nonne faciente ac suscipiente Verbo, ipse homo, ex quo esse coepit, Filius Dei unicus esse coepit?

Appareat itaque nobis in nostro capite ipse fons gratiae, unde secundum uniuscuiusque mensuram se per cuncta eius membra diffundit. Ea gratia fit ab initio fidei suae homo quicumque christianus, qua gratia homo ille ab initio suo factus est Christus: de ipso Spiritu et hic renatus, de quo est ille natus; eodem Spiritu fit in nobis remissio peccatorum, quo Spiritu factum est ut nullum haberet ille peccatum. Haec se Deus esse facturum profecto praescivit. Ipsa est igitur praedestinatio sanctorum, quae in Sancto sanctorum maxime claruit; quam negare quis potest recte intellegentium eloquia veritatis? Nam et ipsum Dominum gloriae, in quantum homo factus est Dei filius, praedestinatum esse didicimus.

Praedestinatus est ergo Iesus, ut qui futurus erat secundum carnem filius David, esset tamen in virtute Filius Dei secundum Spiritum sanctificationis; quia natus est de Spiritu Sancto et Virgine Maria. Ipsa est illa ineffabiliter facta hominis a Deo Verbo susceptio singularis, ut Filius Dei et filius hominis simul, filius hominis propter susceptum hominem, et Filius Dei propter suscipientem unigenitum Deum veraciter et proprie diceretur; ne non trinitas, sed quaternitas crederetur.

Praedestinata est ita naturae humanae tanta et tam celsa et summa subvectio, ut quo attolleretur altius, non haberet; sicut pro nobis ipsa divinitas quo usque se deponeret humilius, non habuit, quam suscepta natura hominis cum infirmitate carnis usque ad mortem crucis. Sicut ergo praedestinatus est ille unus, ut caput nostrum esset, ita multi praedestinati sumus, ut membra eius essemus. Humana hic merita conticescant, quae perierunt per Adam, et regnet quae regnat Dei gratia per Iesum Christum Dominum nostrum, unicum Dei Filium, unum Dominum. Quisquis in capite nostro praecedentia merita singularis illius generationis invenerit, ipse in nobis membris eius praecedentia merita multiplicatae regenerationis inquirat.


Originala teksto: Augustinus († 430): Liber De praedestinatione sanctorum, Cap. 15, 30-31; en: Patrologia Latina 44, 981-983

Dua Responsorio


Vidu, jam venis la pleneco de la tempo, kaj Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.

Vidu, jam venis la pleneco de la tempo, kaj Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.

Pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, Dio sendis Sian propran Filon en simileco de peka karno,

por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vidu, jam venis la pleneco de la tempo, kaj Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo. – kp. Gal 4, 4-5; el Efe 2, 4; kp. Rom 8, 3

Preĝo


Dio, kiu per Via amoplena adopto volis, ke ni estu filoj de la lumo,
donu al ni gracon, ke ni ne revenu en la mallumon de la kulpo,
sed ke ni ĉiam brilu pro la lumo de la vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.