Vendredo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 14a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Reĝ 1, 11-35; 2, 10-12


El la unua libro de la Reĝoj

Kaj Natan diris al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono, jene: Ĉu vi ne aŭdis, ke Adonija, filo de Ĥagit, fariĝis reĝo, kaj nia sinjoro David tion ne scias? Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono. Iru kaj venu al la reĝo David, kaj diru al li: Mia sinjoro, ho reĝo, vi ĵuris ja al via servantino, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija fariĝis reĝo? Dum vi ankoraŭ estos parolanta tie kun la reĝo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.

Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo en la ĉambron; la reĝo estis tre maljuna, kaj la Ŝunemanino Abiŝag servis al la reĝo. Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo; kaj la reĝo diris: Kio estas al vi? Kaj ŝi diris al li: Mia sinjoro, vi ĵuris al via servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono. Sed nun jen Adonija fariĝis reĝo; kaj vi, mia sinjoro, ho reĝo, tion ne scias. Li buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis. Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo – la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li. Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.

Dum ŝi ankoraŭ estis parolanta kun la reĝo, venis la profeto Natan. Kaj oni raportis al la reĝo: Jen estas la profeto Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere. Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho reĝo! ĉu vi diris: Adonija fariĝos reĝo post mi, kaj li sidos sur mia trono? Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija! Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis. Ĉu laŭ ordono de mia sinjoro la reĝo tio fariĝis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li?

Tiam la reĝo David respondis kaj diris: Voku al mi Bat-Ŝeban. Kaj ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo. Kaj la reĝo ĵuris kaj diris: Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj, kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi – tiel mi faros hodiaŭ. Tiam Bat-Ŝeba salutis vizaĝaltere kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo, kaj diris: Vivu mia sinjoro la reĝo David eterne!

Kaj la reĝo David diris: Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaŭ la reĝon. Kaj la reĝo diris al ili: Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Giĥonon. Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu reĝo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu: Vivu la reĝo Salomono! Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidiĝu sur mia trono; kaj li reĝos anstataŭ mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda.

Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David. La tempo, kiun David reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn. Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia reĝado tre fortikiĝis.

Unua Responsorio


Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de la ĝojo de lia koro.

Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de la ĝojo de lia koro.

Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo. Li juĝu Viajn prematojn kun justeco

en la tago de la ĝojo de lia koro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de la ĝojo de lia koro. – el Kan 3, 11; el Psa 72, 1-2

Dua Legaĵo – Clemens I


El la unua letero de la sankta papo Klemento la Unua al la Korintanoj

Feliĉaj ni estas, miaj karaj, se la ordonojn de Dio ni faras en konkordo de amo.

Vi vidas, miaj karaj, kiel granda kaj mirinda estas la amo, kaj ke ne eblas klarigi ĝin komplete. Kiu povas troviĝi en ĝi, krom tiu, kiun Dio mem juĝis inda? Tial do ni petu kaj demandu, ke ni troviĝu en Lia amo, for de homa partiemeco, kaj senriproĉe. Ĉiuj generacioj de Adam ĝis la nuna tago forpasis, sed kiuj en amo estas perfektaj laŭ la graco de Dio, havas lokon ĉe la piuloj; kaj ili manifestiĝos ĉe la apero de la Regno de Kristo. Ĉar estas skribite: Eniru en viajn ĉambrojn por mallonga momento, ĝis pasos Miaj furiozo kaj kolero; kaj Mi memoros la bonan tagon, kaj elirigos vin el viaj tomboj.

Feliĉaj ni estas, miaj karaj, se la ordonojn de Dio ni faras en konkordo de amo, por ke per amo estu pardonitaj niaj pekoj. Ĉar estas skribite: Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita. Feliĉa estas la homo, al kiu la Sinjoro ne kalkulas lian kulpon, en kies buŝo ne estas ruzo. Tiu deklaro de feliĉeco okazis pro la elektitoj de Dio tra nia Sinjoro Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por eterna eterneco. Amen.

Pri ĉio, kion ni misfaris aŭ kulpas pro la embuskoj de la kontraŭulo, ni petegu, ke estu pardonite al ni; sed ankaŭ tiuj, kiuj instigis al ribelado kaj skismo, devas prikonsideri, kion komunan ni havas en la espero. Ĉar kiuj direktas sian vivon en timo kaj amo, preferas, ke ili mem trafu sub suferoj ol iliaj proksimuloj: ili prefere lasas kondamni sin mem ol la harmonion, tiel bele kaj juste transdonitan al ni. Ĉar estas bone por la homo konfesi siajn kulpojn pli ol durigi sian koron.

Kiu el vi do estas nobla? Kiu kompatema? Kiu plena je amo? Li tion diru. Se pro mi estus ribelado aŭ malpaco auz skismo, mi forirus, retiriĝus, kien ajn vi dezirus, kaj mi faros kion ajn ordonos la popolo. Se nur la grego de Kristo estu en paco kun la estigitaj pliaĝuloj. Kiu tion faras, ekhavos al si grandan famon en Kristo, kaj ĉiu loko ricevos lin. Ĉar al la Sinjoro apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. Tiel agis kaj agos tiuj, kiuj estas civitanoj de la Regno de Dio, pri kio oni ne pentos.

Originala teksto: Clemens papa Primus († 97): Epistola ad Corinthios I, 50, 1 - 51, 3; 54, 1-4; en: Funk 1, 125-127. 129 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.

Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.

De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj:

ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton. – 1 Joh 4, 21; Mat 22, 40

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.