Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 14a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sir 47, 12-25 (= Sir 47, 14-31)


El la libro Siraĥido

Post David ekstaris saĝa filo, kiu pro li povis loĝi en vasta loko. Salomono estis reĝo en tagoj de paco. Dio faris por li kvieton ĉiuflanke, por ke li starigu domon por Lia nomo kaj pretigu por ĉiam la sanktejon. Kiel saĝa vi estis en via junaĝo: vi estis plena je saĝeco kvazaŭ rivero. Via spirito kovris la teron, kaj vi plenigis ĝin per enigmaj sentencoj. Ĝis malproksimaj insuloj atingis via nomo, kaj vi estis amata pro via paco. pro viaj kantoj, proverboj kaj paraboloj kaj pro via klarigado la landoj admiris vin. En la nomo de la Sinjoro Dio, de Tiu, kiu estas nomata Dio de Izrael, vi amasigis oron kvazaŭ ladon kaj arĝenton kvazaŭ plumbon. Sed viajn lumbojn vi donis al virinoj kaj ilin vi lasis regi super via korpo. Vian gloron vi malhonoris kaj vian idaron vi malpurigis, tiel ke vi estigis koleron sur viajn infanojn kaj altiris al vi mem doloron pro via malsaĝeco: duoniĝis la reĝeco kaj el Efraim estiĝis ribela dinastio. La Sinjoro tamen ne delasis de Sia kompato kaj ne lasis perei eĉ un el Siaj diroj. Li ne neniigas la infanojn de Sia elektito kaj la idaron de tiu, kiu amis Lin, Li ne pereigas. Al Jakob Li koncedis restaĵon kaj al David Li promesis markoton. Salomono ekripozis ĉe siaj patroj kaj li postlasis filon, riĉan je malsaĝeco kaj malgrandan en kompreno, Reĥabeamon, kiu per siaj decidoj forpuŝis la popolon. Kaj Jerobeam, filo de Nebat, igis peki Izraelon kaj montris al Efraim vojon de pekado: iliaj pekoj fariĝis plennombraj, tiel ke ili estis pelitaj el sia lando. Ĉiun malbonon ili postĉasis, ĝis la puno atingis ilin.

Unua Responsorio


Jen Mi kolektos la Izraelidojn de ĉirkaŭe. Ili ne plu estos dividitaj en du regnojn, kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj. Ili estos Mia popolo, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj.

Jen Mi kolektos la Izraelidojn de ĉirkaŭe. Ili ne plu estos dividitaj en du regnojn, kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj. Ili estos Mia popolo, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj.

Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj estos unu grego, unu paŝtisto.

Ili estos Mia popolo, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen Mi kolektos la Izraelidojn de ĉirkaŭe. Ili ne plu estos dividitaj en du regnojn, kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj. Ili estos Mia popolo, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj. – el Jeĥ 37, 21-24; Joh10, 16

Dua Legaĵo – Augustinus


El la klarigo pri Psa 127 (126) de la sankta episkopo Aŭgusteno

Verus Salomon Dominus Iesus Christus.

Quia Salomon aedificaverat templum Domino, in typo quidem et in figura futurae Ecclesiae et corporis Domini; unde dicit in Evangelio: Solvite templum hoc, et in triduo excitabo illud; quia ergo ipse aedificaverat illud templum, aedificavit sibi templum verus Salomon Dominus noster Iesus Christus, verus pacificus. Nomen enim Salomonis interpretatur «Pacificus», est autem ille verus pacificus, de quo dicit Apostolus: Ipse est enim pax nostra, qui fecit utraque unum. Ipse est verus pacificus, qui duos parietes e diverso venientes in se copulavit, quibus factus est lapis angularis, venienti populo ex circumcisione credentium, et venienti populo ex praeputio gentium et ipsorum credentium; fecit unam Ecclesiam de duobus populis, factus est illis lapis angularis et ideo vere pacificus.

Quia ergo ille verus Salomon, Salomon autem ille filius David de muliere Bethsabee, rex Israel, figuram gestabat huius pacifici, quando templum aedificavit, ideo, ne illum putes Salomonem qui aedificavit domum Deo, alium Salomonem tibi ostendens, Scriptura sic coepit in psalmo: Nisi Dominus aedificaverit domum, in vanum laboraverunt aedificantes eam. Dominus ergo aedificat domum, Dominus Iesus Christus aedificat domum suam. Laborant multi in aedificando; sed si non ille aedificet, in vanum laboraverunt aedificantes eam.

Qui sunt qui laborant aedificantes? Omnes qui in Ecclesia praedicant verbum Dei, ministri sacramentorum Dei. Omnes currimus, omnes laboramus, omnes aedificamus modo; et ante nos cucurrerunt, laboraverunt, aedificaverunt; sed nisi Dominus aedificaverit domum, in vanum laboraverunt aedificantes eam. Ideo quosdam videntes ruere Apostoli et proprie Paulus ait: Dies observatis et annos et menses et tempora; timeo vos, ne forte sine causa laboraverim in vos. Quia noverat se intus a Domino aedificari, plangebat istos, quia sine causa laboraverat in eis. Nos ergo loquimur foris, ille aedificat intus. Quomodo audiatis, nos advertimus; quid cogitetis, ille solus novit, qui cogitationes vestras videt. Ipse aedificat, ipse monet, ipse terret, ipse intellectum aperit, ipse ad fidem applicat sensum vestrum; et tamen laboramus et nos tamquam operarii.


Originala teksto: Augustinus († 430): Enarrationes in psalmos, in ps. 126,2; en: Corpus Christianorum Latinorum 40, 1857-1858

Dua Responsorio


Konstruita estis la domo de Dio, kaj la majesto de la Eternulo plenigis ĝin. Ĝojis la reĝo kaj diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David.

Konstruita estis la domo de Dio, kaj la majesto de la Eternulo plenigis ĝin. Ĝojis la reĝo kaj diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David.

Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj.

Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Konstruita estis la domo de Dio, kaj la majesto de la Eternulo plenigis ĝin. Ĝojis la reĝo kaj diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David. – kp. 2 Kro, 5, 14 - 6, 4; el Joh 2, 19

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.