Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 15a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kro 20, 1-9.13-24


El la dua libro de la Kroniko

Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaŭ najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraŭ Jehoŝafaton. Kaj oni venis kaj raportis al Jehoŝafat, dirante: Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en Ĥacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.

Jehoŝafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo. Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el ĉiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.

Jehoŝafat stariĝis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaŭ la nova korto. Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la ĉielo, kaj Vi regas super ĉiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontraŭstari al Vi. Vi, nia Dio, forpelis ja la loĝantojn de ĉi tiu lando antaŭ Via popolo Izrael, kaj donis ĝin al la idaro de Abraham, Via amanto, por ĉiam. Kaj ili enloĝiĝis en ĝi, kaj konstruis por Vi en ĝi sanktejon al Via nomo, dirante: Se venos sur nin malfeliĉo, glavo, puno, pesto, aŭ malsato, tiam ni stariĝos antaŭ ĉi tiu domo kaj antaŭ Vi, ĉar Via nomo estas en ĉi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi aŭdos kaj helpos.

Kaj ĉiuj Judoj staris antaŭ la Eternulo, ankaŭ iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.

Tiam sur Jaĥaziel, filo de Zeĥarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo; kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem kaj reĝo Jehoŝafat! Tiele diras al vi la Eternulo: Ne timu kaj ne sentu teruron antaŭ ĉi tiu granda homamaso, ĉar la milito estas ne kontraŭ vi, sed kontraŭ Dio. Morgaŭ malsupreniru sur ilin: jen ili supreniras sur la altaĵon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaŭ la dezerto Jeruel. Ne vi devas batali ĉi tiun fojon: stariĝu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron: morgaŭ eliru kontraŭ ilin, kaj la Eternulo estos kun vi. Tiam Jehoŝafat kliniĝis vizaĝaltere, kaj ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem ĵetis sin antaŭ la Eternulo, por adorkliniĝi antaŭ la Eternulo. Kaj leviĝis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Koraĥidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per laŭta voĉo alten.

Ili leviĝis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, stariĝis Jehoŝafat, kaj diris: Aŭskultu min, ho Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson. Kaj li konsiliĝis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaŭ la armitoj, kaj parolu: Gloru la Eternulon, ĉar eterna estas Lia favorkoreco.

Kaj en la tempo, kiam ili komencis ĝojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraŭ la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraŭ Judujon, kaj ili estis batitaj. Kaj stariĝis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraŭ la loĝantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la loĝantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian.

Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu saviĝis.

Unua Responsorio


Nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero.

Nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero.

Staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi.

Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero. – Efe 6, 12.14a; el 2 Kro 20, 17

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la sakramentoj

De Eucharistia ad neophytos

His abluta plebs dives insignibus, ad Christi contendit altaria dicens: Et introibo ad altare Dei, ad Deum qui laetificat iuventutem meam. Depositis enim inveterati erroris exuviis, renovata in aquilae iuventutem, caeleste illud festinat adire convivium. Venit igitur et videns sacrosanctum altare compositum, exclamans ait: Parasti in conspectu meo mensam. Hanc loquentem inducit David dicens: Dominus pascit me et nihil mihi deerit, in loco pascuae ibi me collocavit. Super aquam refectionis educavit me. Et infra: Nam etsi ambulem in medio umbrae mortis, non timebo mala, quoniam tu mecum es. Virga tua et baculus tuus ipsa me consolata sunt. Parasti in conspectu meo mensam adversus eos qui tribulant me. Impinguasti in oleo caput meum et poculum tuum inebrians quam praeclarum est.

Mirabile est quod manna Deus pluerit patribus et cotidiano caeli pascebantur alimento. Unde dictum est: Panem angelorum manducavit homo. Sed tamen panem illum qui manducaverunt, omnes in deserto mortui sunt; ista autem esca quam accipis, iste panis vivus qui descendit de caelo, vitae aeternae substantiam subministrat, et quicumque hunc manducaverit non morietur in aeternum, est enim corpus Christi.

Considera nunc utrum praestantior sit panis angelorum an caro Christi, quae utique corpus est vitae. Manna illud de caelo, hoc supra caelum; illud caeli, hoc Domini caelorum; illud corruptioni obnoxium si in diem alterum servaretur, hoc ab omni alienum corruptione, quod quicumque religiose gustaverit, corruptionem sentire non poterit. Illis aqua de petra flŭit, tibi sanguis e Christo; illos ad horam satiavit aqua, te sanguis diluit in aeternum. Iudaeus bibit et sitit, tu cum biberis sitire non poteris, et illud in umbra, hoc in veritate.

Si illud quod miraris umbra est, quantum istud est cuius et umbram miraris. Audi quia umbra est quae apud patres facta est: Bibebant, inquit, de consequenti petra, petra autem erat Christus. Sed non in pluribus eorum complacitum est Deo, nam prostrati sunt in deserto. Haec autem in figura nobis facta sunt. Cognovisti praestantiora: potior est enim lŭ quam umbra, veritas quam figura, corpus Auctoris quam manna de caelo.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Tractatus De mysteriis, nn. 43.47-49; en: SCh 25bis, 178-180.182

Dua Responsorio


Niaj prapatroj ĉiuj trairis la maron, kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro. Tio okazis al ili kiel ekzemploj.

Niaj prapatroj ĉiuj trairis la maron, kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro. Tio okazis al ili kiel ekzemploj.

Ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon, kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon.

Tio okazis al ili kiel ekzemploj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Niaj prapatroj ĉiuj trairis la maron, kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro. Tio okazis al ili kiel ekzemploj. – el 1 Kor 10, 1-2.11.3-4

Preĝo


Dio, kiu montras la lumon de Via vero al la devojiĝantoj,
por ke ili povu reveni al la ĝusta vojo,
ebligu, ke ĉiuj, kiuj sin konfesas kristanoj,
forigu ĉion, kio kontraŭas ĉi tiun nomon,
kaj praktiku ĉion, kio kun ĝi kongruas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.