Lundo
Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 16a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:
Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo
Propraj:
► HORO DE LA LEGAĴOJ
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Unua Legaĵo – 2 Kor 1, 15 - 2, 11
El la dua letero al la Korintanoj
Kaj en ĉi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon, kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antaŭen irigita al Judujo. Kiam mi do tiel intencis, ĉu mi elmontris kapricemon? aŭ kion mi celas, ĉu mi tion celas laŭkarne, tiel ke estu ĉe mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne? Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne. Ĉar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj Ne, sed en li la Jes estiĝis. Ĉar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio, en li estas la Jes; tial ankaŭ per li estas la Amen, por la gloro al Dio per ni. Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio, kiu ankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj.
Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraŭ ne venis al Korinto. Ne kvazaŭ ni estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via ĝojo; ĉar per via fido vi staras.
Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malĝojo. Ĉar se mi vin malĝojigas, kiu do min ĝojigas, krom tiu, kiu estas malĝojigata de mi? Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malĝojon de tiuj, pri kiuj mi devus ĝoji, fidante pri vi ĉiuj, ke mia ĝojo estas la ĝojo de vi ĉiuj. Ĉar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malĝoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.
Sed se iu kaŭzis malĝojon, li kaŭzis malĝojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi ĉiuj. Sufiĉa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto; pro tio, kontraŭe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutiĝu per sia troa malĝojo. Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon. Ĝuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, ĉu vi en ĉio estas obeemaj. Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaŭ; ĉar kion mi ankaŭ pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaŭ Kristo, por ke Satano ne gajnu profiton kontraŭ ni: ĉar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.
Unua Responsorio
Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio, kiu ankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj.
Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio, kiu ankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj.
La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon. Vizaĝon kontraŭ vizaĝo Li parolis kun ni,
kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio, kiu ankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj. – 2 Kor 1, 22-23; kp. Rea 6, 2.4
Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus
El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Magnesianoj
Ĉar en la antaŭe menciitaj personoj mi vidis vian tutan amason en la fido, kaj ekamis ilin, mi nun admonas vin klopodi por fari ĉion en Dia harmonio, dum via episkopo prezidas anstaŭ Dio kaj viaj presbiteroj anstataŭ la asambleo de la apostoloj, kun viaj diakonoj, kiuj plej dolĉas al mi kaj al kiuj estas konfidata la diakoneco de Jesuo Kristo, kiu antaŭ la komenco de la tempo estis kun la Patro kaj manifestiĝis en la fino de la tempo. Ĉiuj vi do, imitante la saman Dian agadon, respektu unu la alian kaj neniu juĝu la alian laŭ la karno, sed en Jesuo Kristo amu vi ĉiujn por ĉiam. Nenio estu inter vi, kio povus dividi vin, sed estu unuigitaj kun la episkopo kaj kun tiuj, kiuj prezidas, kiel tipo kaj pruvo de via senmorteco.
Kiel do la Sinjoro faris nenion sen la Patro, ĉar li estis unu kun Li – nek per si mem, nek per la apostoloj –, tiel ankaŭ vi faru nenion sen la episkopo kaj la presbiteroj; ne strebu, ke io ajn aspektu laŭdinda kion vi faras nur vi mem aparte, sed estu kune en unu loko, estu unu preĝo, unu deziro, unu menso, unu espero en amo, en senmakula ĝojo. Estas nur unu Jesuo Kristo – pli bona estas nenio. Ĉiuj vi do kun-kuru en unu templon de Dio, kiel al unu altaro, al la unu Jesuo Kristo, kiu devenis el la unu Patro, kaj estas kun tiu unu kaj reiris al Li.
Ne lasu vin erarigi de la falsaj instruoj, nek de malnovaj rakontoj, kiuj estas utilaj por nenio. Ĉar se ni eĉ ĝis nun vivas laŭ la Juda stilo, ni rekonas, ke la gracon ni ne ricevis. Ĉar la plej Diaj profetoj vivis laŭ Kristo Jesuo; tial ili estis persekutitaj, ĉar ili estis inspiritaj de lia graco por plene konvinki la nefidulojn, ke estas nur unu Dio, kiu manifestis Sin mem en Sia Filo Jesuo Kristo, kiu estas Lia eterna parolo devenanta el silento, kaj kiu en ĉio plaĉis al Li, kiu sendis lin.
Se do tiuj, kiuj vivis en la malnova ordo de l' aferoj, venis al nova espero, ne plu festante la sabatojn, sed vivante laŭ la celebrado de dimanĉoj, la tago, en kiu ankaŭ nia vivo komenciĝis per li kaj lia morto, kiun misteron kelkaj neas, sed per ĝi ni ekhavis la fidon, kaj tial ni suferas, kaj tial ni eltenas, por ke ni montriĝu disĉiploj de Jesuo Kristo, nia sola instruisto. Kiel ni povos vivi sen li, kies disĉiploj en la Spirito estis ankaŭ la profetoj, kiuj antaŭe atendis lin kiel instruiston? Kaj tial, kiam li venis, kiun ili atendis, li levis ilin el la morto.
Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento), Epistola ad Magnesios, nn. 6, 1 - 9, 2; en: Funk 1, 195-199 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj
Dua Responsorio
Estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.
Estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.
En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;
ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon. – el 1 Pet 3, 8-9; Rom 12, 10-11
Preĝo
Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.