Merkredo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 16a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 3, 7 - 4, 4


El la dua letero al la Korintanoj

Se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj enĉizita sur ŝtonoj, estiĝis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizaĝon de Moseo pro lia vizaĝa brileco, jam tamen malpliiĝanta, kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro? Ĉar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro. Ĉar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en ĉi tiu rilato, pro la superabunda gloro. Ĉar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraŭ pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.

Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo, kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta; sed iliaj animoj sensentiĝis; ĉar eĉ ĝis hodiaŭ, ĉe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo, sed ĝis hodiaŭ, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kuŝas sur ilia koro. Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata. La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco. Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

Pro tio, ke ni havas ĉi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuraĝiĝas; sed ni formetis la kaŝitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al ĉies konscienco antaŭ Dio.

Sed se nia evangelio eble estas vualita, ĝi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.

Unua Responsorio


Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro.

Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro.

Ni, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo,

transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro. – 2 Kor 3,18; kp. Flp 3, 3

Dua Legaĵo – De imitatione Christi


El la libro «Imitado de Kristo»

La regno de Dio estas paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito.

Turnu vin tutkore al Mi; delasu ĉi tiun mizeran mondon kaj via animo trovos pacon. Ĉar la regno de Dio estas paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito: Kristo venos al vi kaj donos al vi sian konsolon, se vi interne pretigas por Li dignan loĝejon.

Lia tuta gloro kaj belo estas interne, kaj tie Li ŝatas restadi. Li ofte vizitas internan homon kaj lin favoras per dolĉaj konversacioj, agrabla konsolo, abunda paco kaj admirindega intimeco.

Ek! Amiko fidela, pretigu vian koron por ĉi tiu Fianĉo, por ke Li bonvolu veni al vi kaj loĝi en vi. Ĉar Li parolas jene: «Se iu Min amas, tiu observos Mian vorton; kaj Ni venos al li kaj faros loĝon kun li» (Joh 14, 23).

Donu do lokon al Kristo kaj al ĉiuj aliaj rifuzu eniron. Kiam vi havas Kriston, vi estas riĉa, kaj tio sufiĉas al vi. Li estos via proviantisto kaj via fidela intendanto, tiel ke vi ne bezonos starigi vian esperon sur la homojn.

Vi plene konfidu al Dio. Li estu via timo kaj amo. Li por vi zorgos kaj ĉion aranĝos kiel por vi estas plej bone.

Ĉar ĉi tie vi ne havas daŭran loĝejon. Kie ajn vi estas, vi estas fremdulo kaj pilgrimulo; neniam vi trovos ripozon, krom se vi intime unuiĝus kun Kristo.

Al la Plejalta levu vian pensadon kaj sendu senĉese viajn preĝojn al Kristo. Se vi ne kapablas kontempli altajn kaj ĉielajn misterojn, vi ripozu en la pasiono de Kristo kaj volonte loĝu en Liaj sanktaj vundoj. Suferu pacience kun Kristo kaj por Kristo, se vi volas regi kun Kristo.

Se eĉ nur unufoje vi estus plene enirinta en la internon de Kristo kaj iomete ĝuinta Lian ardan amon, vi jam ne okupiĝus pri via profito kaj malprofito, sed plivole vi ĝojus pri suferita ofendo, ĉar amo al Jesuo igas la homon malestimi sin mem.

Originala teksto: De imitatione Christi (15a jarcento) Lib. 2, cap. 1, 1-6 • Esperanta traduko el la latina: Frato Leothadius* = G. F. Joris de Ruyver, F.C. (1913-2010)

Dua Responsorio


Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita. Per Via justeco savu min kaj liberigu min.

Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita. Per Via justeco savu min kaj liberigu min.

Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro, mia fido de post mia juneco.

Per Via justeco savu min kaj liberigu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita. Per Via justeco savu min kaj liberigu min. – el Psa 71, 1-2.5

Preĝo


Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.