Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 16a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 5, 1-21


El la dua letero al la Korintanoj

Ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo; se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj. Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo. Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito.

Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro (ĉar ni iradas fide, ne vide); ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro. Tial ankaŭ ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe li. Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj.

Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontriĝas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontriĝas ankaŭ al viaj konsciencoj. Ni ne denove nin rekomendas al vi, sed donas al vi kaŭzon fieriĝi pri ni, por ke vi havu ion respondi al tiuj, kiuj fieriĝas ŝajne kaj ne kore. Ĉar ĉu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aŭ ĉu ni estas seriozaj, tio estas pro vi.

Ĉar la amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas jene, ke ĉar unu mortis pro ĉiuj, tial ĉiuj mortis; kaj li mortis pro ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis. Tial ni de nun konas neniun laŭkarne; eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas. Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj.

Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo; nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan. Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repaciĝu al Dio. Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li.

Unua Responsorio


Dio repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo.

Dio repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo.

Li ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj,

kaj donis al ni la administradon de la repacigo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo. – kp. 2 Kor 5, 18; Rom 8,32

Dua Legaĵo – Augustinus


El la Konfesoj de la sankte episkopo Aŭgusteno

Pro omnibus Christus mortuus est

Verax mediator, quem secreta tua misericordia demonstrasti humilibus et misisti, ut eius exemplo etiam ipsam discerent humilitatem, mediator ille Dei et hominum, homo Christus Iesus, inter mortales peccatores et immortalem iustum apparuit, mortalis cum hominibus, iustus cum Deo, ut quoniam stipendium iustitiae vita et pax est, per iustitiam coniunctam Deo evacuaret mortem iustificatorum impiorum, quam cum illis voluit habere communem. Quomodo nos amasti, Pater bone, qui Filio tuo unico non pepercisti, sed pro nobis impiis tradidisti eum! Quomodo nos amasti, pro quibus ille non rapinam arbitratus esse aequalis tibi factus est subditus usque ad mortem crucis, unus ille in mortuis liber, potestatem habens ponendi animam suam, et potestatem habens iterum sumendi eam, pro nobis tibi victor et victima, et ideo victor quia victima, pro nobis tibi sacerdos et sacrificium, et ideo sacerdos, quia sacrificium, faciens tibi nos de servis filios, de te nascendo, nobis serviendo.

Merito mihi spes valida in illo est, quod sanabis omnes languores meos per eum, qui sedet ad dexteram tuam et te interpellat pro nobis: alioquin desperarem. Multi enim et magni sunt idem languores mei, multi sunt et magni; sed amplior est medicina tua. Potuimus putare Verbum tuum remotum esse a coniunctione hominis et desperare de nobis, nisi caro fieret et habitaret in nobis. Conterritus peccatis meis et mole miseriae meae agitaveram in corde meditatusque fueram fugam in solitudinem, sed prohibuisti me et confortasti me, dicens: Ideo Christus pro omnibus mortuus est, ut qui vivunt iam non sibi vivant, sed ei qui pro ipsis mortuus est.

Ecce, Domine, iacto in te curam meam, ut vivam, et considerabo mirabilia de lege tua. Tu scis imperitiam meam et infirmitatem meam: doce me, et sana me. Ille tuus Unicus, in quo sunt omnes thesauri sapientiae et scientiae absconditi, redemit me sanguine suo. Non calumnientur mihi superbi, quoniam cogito pretium meum et manduco et bibo et erogo et pauper cupio saturari ex eo inter illos qui edunt et saturantur: et laudant Dominum qui requirunt eum.


Originala teksto: Augustinus († 430): Confessiones, Lib. 10, 43, 68-70: CCL 27, 10, 43, 68-70

Dua Responsorio


La amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas, ke Kristo mortis pro ĉiuj; por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis.

La amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas, ke Kristo mortis pro ĉiuj; por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis.

Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio;

por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas, ke Kristo mortis pro ĉiuj; por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis. – kp. 2 Kor 5, 14-15; Rom 6, 10

Preĝo


Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.