Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 17a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ La regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn;
kaj trovinte unu multevaloran perlon,
li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin. – Mat 13, 45-46

Ciklo B

¶ Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:
De kie ni aĉetu panojn, por ke ĉi tiuj manĝu?
Tion li diris, por provi lin;
ĉar li mem sciis, kion li faros. – Joh 6, 5-6

Ciklo C

¶ Jesuo preĝis en iu loko;
kaj kiam li ĉesis preĝi, unu el liaj disĉiploj diris al li:
Sinjoro, instruu nin preĝi. – el Luk 11, 1

Preĝo


Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 7, 2-16


El la dua letero al la Korintanoj

Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraŭ neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis. Ne por vin kondamni mi tion diras; ĉar mi antaŭe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti. Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi: mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la ĝojo meze de nia tuta aflikto. Ĉar eĉ kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis; ekstere estis bataloj, interne timoj.

Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito; kaj ne nur per lia alveno, sed ankaŭ per la konsolo, per kiu li konsoliĝis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraŭ pli ĝojis.

Ĉar kvankam mi vin malĝojigis per mia epistolo, mi ne bedaŭras pri tio, kvankam mi ja bedaŭras; ĉar mi vidas, ke tiu epistolo vin malĝojigis, sed nur mallonge. Mi nun ĝojas, ne pro tio, ke vi malĝojis, sed pro tio, ke vi malĝojis ĝis pento; ĉar vi laŭ Dio malĝojis, por ke vi havu nenian malutilon per mi. Ĉar la malĝojo laŭ Dio elfaras penton ĝis savo, ne bedaŭrindan; sed la malĝojo de la mondo elfaras morton. Ĉar jen kian zorgemon tiu sama malĝojo laŭ Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian venĝon! En ĉio vi elmontris vin puraj pri la afero. Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni elmontriĝu al vi mem antaŭ Dio.

Tial ni konsoliĝis; kaj en nia konsolo ni ĝojis des pli multege pro la ĝojo de Tito, ĉar lia animo estas refreŝigita de vi ĉiuj. Ĉar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni ĉion parolis vereme al vi, tiel same ankaŭ nia fanfaronado, kiun mi faris antaŭ Tito, montriĝis vera. Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi ĉiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis. Mi ĝojas, ke en ĉio mi povas fidi al vi.

Unua Responsorio


La malĝojo laŭ Dio elfaras penton ĝis savo, ne bedaŭrindan; sed la malĝojo de la mondo elfaras morton.

La malĝojo laŭ Dio elfaras penton ĝis savo, ne bedaŭrindan; sed la malĝojo de la mondo elfaras morton.

Ni laŭ Dio malĝojas, por ke ni havu nenian malutilon;

sed la malĝojo de la mondo elfaras morton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La malĝojo laŭ Dio elfaras penton ĝis savo, ne bedaŭrindan; sed la malĝojo de la mondo elfaras morton. – kp. 2 Kor 7, 10.9

Dua Legaĵo – Ioannes Chrysostomus


El la homilioj de la sankta episkopo Johano Krizostomo pri la dua letero al la Korintanoj

Superabundo gaudio in omni tribulatione.

Rursum Paulus de caritate sermonem movet, increpationis asperitatem reprimens. Postquam enim eos coarguit, atque hoc nomine obiurgavit, quod amati non perinde redamarent, sed ab ipsius amore sese abrumpentes, aliis pestiferis hominibus sese adiungerent, rursus obiurgationis acerbitatem lenit dicens: Capite nos, hoc est: «Amate nos». Beneficium poscit minime grave, et quod maiori iis qui dant, quam qui accipiunt, utilitati sit. Nec dixit «Amate», sed, quod miserationem redolebat: Capite.

Quisnam nos, inquit, a vestris mentibus abegit? quis eiecit? quid causae est, quamobrem in vobis coarctemur? Quoniam enim supra dixit: Angustiamini in visceribus vestris, hoc loco id apertius declarat dicens: Capite nos, atque hac rursus ratione ipsos ad se pertrahit. Neque enim quidquam est, quod perinde ad amandum alliciat, ut cum is qui amatur intellegit eum, qui amat, dilectionem suam summopere expetere.

Praedixi enim, inquit, quod in cordibus nostris estis ad commoriendum et convivendum. Maxima vis amoris haec est, cum, etiam contemptus, una cum ipsis et mori et vivere vult. Neque enim utcumque estis in cordibus nostris, sed ita ut dixi. Fieri enim potest, ut et amet quis et pericula fugiat; at nos non ita.

Repletus sum consolatione. Qua consolatione? A vobis videlicet manante: quia ad meliorem frugem reversi, per opera me consolati estis. Amantis enim hoc est, tum de eo, quod non ametur, expostulare, tum metuere ne modum in accusando excedens, maerorem afferat. Ideo dicit: Repletus sum consolatione, superabundo gaudio.

Quasi dicat: «Magno contra vos maerore affectus sum; verum abunde mihi satis fecistis, ac solacium attulistis: neque enim mihi solum maeroris causam ademistis, sed etiam uberiore laetitia me perfudistis».

Deinde ipsius magnitudinem declarans, non hinc solum hoc ostendit, quod dixerit: Superabundo gaudio, sed ex eo etiam, quod subdit: In omni tribulatione nostra. Tanta, inquit, erat ea voluptas, quae mihi a vobis allata est, ut ne tanta quidem afflictione obscurari potuerit, sed magnitudinis suae exuberantia molestias omnes, quae nos invaserant, fregerit, nec earum sensu nos affici permiserit.


Originala teksto: Ioannes Chrysostomus († 407): Homiliæ in Epistolam secundam ad Corinthios: Hom. 14, 1-2; en: Patrologia Græca 61, 497-499

Dua Responsorio


Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj potencaĵoj.

Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj potencaĵoj.

Kaj plej ĝoje mi elspezos kaj elspeziĝos por viaj animoj

en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj potencaĵoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj potencaĵoj. – el 2 Kor 12, 12.15

Preĝo


Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ La regno de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita en la maron.
Kiam ĝi pleniĝis, oni suprentiris ĝin al la marbordo;
kaj sidiĝinte, ili kolektis la bonajn en ujojn,
sed la malbonajn ili ĵetis eksteren. – el Mat 13, 47-48

Ciklo B

¶ Per kvin panoj kaj du fiŝoj
Jesuo satigis kvin mil virojn. – kp. Mar 6, 38.44

Ciklo C

¶ Petu, kaj al vi estos donite;
serĉu, kaj vi trovos;
frapu, kaj al vi estos malfermite. – Luk 11, 9

Preĝo


Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro,
kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn. – el Mat 13, 52

Ciklo B

¶ Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:
Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon. – Joh 6, 14

Ciklo C

¶ Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj,
des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li. – Luk 10, 13

Preĝo


Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.