Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 17a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 10, 1 - 11, 6


El la dua letero al la Korintanoj

Mi mem, Paŭlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolĉanimeco de Kristo, mi, kiu en via ĉeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuraĝas rilate al vi: mi mem petegas vin, ke ĉeestante, mi ne kuraĝu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuraĝi kontraŭ iuj, kiuj rigardas nin kiel laŭkarne iradantajn. Ĉar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laŭ karno (ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj, sed potencaj antaŭ Dio por la deĵetado de fortikaĵoj); deĵetante diskutojn, kaj ĉian altaĵon levatan kontraŭ la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante ĉiun penson al la obeo al Kristo, kaj starante pretaj puni ĉian malobeon, tuj kiam via obeo plenumiĝos.

Vi rigardas la aferojn antaŭ via vizaĝo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaŭ ni. Ĉar eĉ se mi fierus iom supermezure pri nia aŭtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin deĵeti), mi ne hontus; por ke ne ŝajnu, kvazaŭ mi volus timigi vin per miaj leteroj. Ĉar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malŝatinda. Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, ĉeestante, ni estas ankaŭ per agado.

Ĉar ni ne kuraĝas nin interkalkuli aŭ kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; ĉar ili estas neprudentaj, mezurante sin laŭ si mem kaj komparante sin al si mem. Sed ni fieros ne pretermezure, sed laŭ la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi eĉ ĝis vi. Ĉar ni ne tro etendas nin, kvazaŭ ni ne atingus ĝis vi; ĉar ni jam venis ĝis vi en la evangelio de Kristo, ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laŭ nia mezurilo ĝis plua abundo, por prediki la evangelion ĝis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj.

Sed kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo. Ĉar ne tiu, kiu sin mem rekomendas, estas akceptata, sed tiu, kiun rekomendas la Sinjoro.

Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsaĝeco; sed efektive vi ja pacience min toleras. Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo. Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo. Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras. Ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn. Kaj kvankam mi estas neklera laŭ parolo, mi tamen ne tia estas laŭ scio; sed en ĉio ni malkaŝe agis ĉe vi inter ĉiuj.

Unua Responsorio


Kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laŭ karno. Ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj.

Kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laŭ karno. Ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj.

Ni tenu la ŝildon de fido kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio.

Ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laŭ karno. Ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj. – el 2 Kor 10, 3-4; kp. Efe 6, 16-17

Dua Legaĵo – Cyrillus Hierosolymitanus


El la kateĥizoj de la sankta episkopo Cirilo el Jerusalemo

Ecclesia, seu convocatio plebis Dei

Catholica enimvero, seu universalis, vocatur Ecclesia, eo quod per totum orbem ab extremis terrae finibus ad extremos usque fines diffusa est, et quia universe et absque defectu docet omnia quae in hominum notitiam venire debent dogmata, sive de visibilibus et invisibilibus, sive de caelestibus et terrestribus rebus; tum etiam eo, quod omne hominum genus recto cultui subiciat, principes et privatos, doctos et imperitos; ac denique, quia generaliter quidem omne peccatorum genus, quae per animam et corpus perpetrantur, curat et sanat; eadem vero omne possidet, quovis nomine significetur, virtutis genus, in factis et verbis, et spiritalibus cuiusvis speciei donis.

Ecclesia vero, seu convocatio, aptissimo vocabulo appellatur, quod omnes convocet et una cogat, sicut in Levitico ait Dominus: Et omnem congregationem convoca ante ostium tabernaculi testimonii. Notatu porro dignum est hanc vocem, «convoca», tum primum in Scripturis usurpatam esse in hoc loco, cum Dominus Aaronem summum in sacerdotium constituit. Et in Deuteronomio Deus ad Moysen dicit: Convoca ad me populum, et audiant verba mea, ut discant metuere me. Ecclesiae quoque nominis iterum mentionem facit, quando de tabulis ait: Et in ipsis inscripta erant omnia verba, quae locutus est ad vos Dominus in monte, de medio ignis, in die ecclesiae, seu convocationis; quasi apertius diceret: «In die qua, vocati a Domino, congregati estis». Psalmista quoque ait: Confitebor tibi, Domine, in ecclesia magna, in populo denso laudabo te.

Prius quidem cecinerat Psalmista: In ecclesia benedicite Deum Dominum ex fontibus Israel. Secundam ex gentibus aedificavit Servator, sanctam nostram christianorum Ecclesiam, de qua dixit Petro: Et super hanc petram aedificabo meam Ecclesiam, et portae inferi non praevalebunt adversus eam.

Reiecta namque una illa, quae in Iudaea erat, per totum orbem deinceps Christi multiplicantur Ecclesiae, de quibus dictum est in psalmis: Cantate Domino canticum novum, laus eius in ecclesia sanctorum. Queis consentanea Propheta Iudaeis dixit: Non est mihi voluntas in vobis, dicit Dominus omnipotens, statimque subdit: Propterea ab ortu solis usque ad occasum nomen meum glorificatum est in gentibus. De eadem sancta catholica Ecclesia scribit ad Timotheum Paulus: Ut scias quomodo oporteat in domo Dei versari, quae est Ecclesia Dei viventis, columna et stabilimentum veritatis.


Originala teksto: Cyrillus Hierosolymitanus († 386): Catechesis 18, 23-25; en: Patrologia Græca 33, 1043-1047

Dua Responsorio


Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan.

Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan.

Iam vi estis ne-popolo, sed nun vi estas popolo de Dio,

por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan. – kp. 1 Pet 2, 9-10

Preĝo


Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.