Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 17a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 11, 7-29


El la dua letero al la Korintanoj

Aŭ ĉu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio? Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi; kaj kiam mi ĉeestis ĉe vi kaj havis mankon, mi ne estis ŝarĝo sur iu; ĉar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en ĉio mi tenis min ne ŝarĝa rilate vin, kaj ankoraŭ tenos. Jen estas la vero de Kristo en mi, ke ĉi tiu fanfarono ne estos barita kontraŭ mi en la regionoj Aĥajaj.

Kial? ĉu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias. Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni. Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo. Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo. Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.

Denove mi diras: Neniu opiniu min malsaĝa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsaĝan, por ke mi ankaŭ iom fanfaronu. Tion, kion mi diras, mi diras ne laŭ la Sinjoro, sed kvazaŭ malsaĝe, en ĉi tiu insistado pri fierado. Ĉar multaj fanfaronas laŭ la karno, do mi ankaŭ fanfaronos. Ĉar vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj. Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon. Mi parolas kvazaŭ per sinmallaŭdo, kvazaŭ ni estus malfortiĝintaj.

Tamen pri kio iu kuraĝas, pri tio (mi parolas en malsaĝeco) mi ankaŭ kuraĝas. Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaŭ. Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte. De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu. Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro; en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj; en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco. Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj. Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?

Unua Responsorio


La evangelio predikita de mi, ne estas laŭ homo. Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, sed per malkaŝo de Jesuo Kristo.

La evangelio predikita de mi, ne estas laŭ homo. Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, sed per malkaŝo de Jesuo Kristo.

Jen estas la vero de Kristo en mi, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio.

Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, sed per malkaŝo de Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La evangelio predikita de mi, ne estas laŭ homo. Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, sed per malkaŝo de Jesuo Kristo. – kp. Gal 1. 11-12; el 2 Kor 11, 10.7

Dua Legaĵo – Cyrillus Hierosolymitanus


El la kateĥizoj de la sankta episkopo Cirilo el Jerusalemo

Ecclesia sponsa Christi

«Catholica» Ecclesia: hoc enim proprium nomen est huius sanctae et matris omnium nostrum; quae quidem et sponsa est Domini nostri Iesu Christi unigeniti Filii Dei (scriptum est enim: Sicut et Christus dilexit Ecclesiam et semetipsum tradidit pro ea, et omnia quae consequuntur), et figuram prae se fert atque imitationem superioris Ierusalem, quae libera est, et mater omnium nostrum. Quae cum prius sterilis fuerit, nunc est numerosae prolis parens.

Priore namque repudiata, in secunda, catholica videlicet Ecclesia, Deus, uti Paulus ait, posuit primum apostolos, secundo prophetas, tertio doctores, postea potestates, tum gratias curationum, opitulationes, gubernationes, genera linguarum, et omnem cuiuslibet virtutis speciem: sapientiam dico et intellegentiam, temperantiam et iustitiam, misericordiam et humanitatem, insuperabilemque in persecutionibus patientiam.

Quae quidem per arma iustitiae dextra ac sinistra, per gloriam et ignominiam, primum in persecutionibus et angustiis sanctos martyres diversis et multiplici flore nexis patientiae coronis redimivit; nunc vero in pacis temporibus, Dei gratia debitos honores recipit a regibus, et viris dignitatum sublimitate conspicuis, et omni denique hominum genere ac specie. Cumque reges distributarum diversis locis gentium, suae potestatis limites habeant; sola est sancta catholica Ecclesia, quae per orbem totum indeterminata gaudet potestate. Posuit enim Deus, ut scriptum est, terminum eius pacem.

In hac sancta catholica Ecclesia cum praeceptis tum moribus praeclaris instructi, caelorum regnum habebimus, et hereditate adipiscemur vitam aeternam; propter quam nimirum omnia sustinemus, ut eam a Domino consequamur. Non enim modicis in rebus sistit praefixus nobis scopus; sed vitae aeternae adeptio, haec nostra contentio est. Propterea in fidei confessione docemur, ut post illud: Et in carnis resurrectionem, hoc est mortuorum, de qua disputavimus, credamus Et in vitam aeternam, de qua nobis christianis certamen est.

Igitur vita re ipsa et veritate Pater est, qui per Filium omnibus in Spiritu Sancto caelestia dona tamquam ex fonte profundit, at per eius benignitatem nobis quoque hominibus aeternae vitae bona veraciter promissa sunt.


Originala teksto: Cyrillus Hierosolymitanus († 386): Catechesis 18, 26-29; en: Patrologia Græca 33, 1047-1050

Dua Responsorio


Benata estas la popolo, kiun la Eternulo Cebaot benis, dirante: Vi estas verko de Miaj manoj, Mia heredaĵo, Izrael.

Benata estas la popolo, kiun la Eternulo Cebaot benis, dirante: Vi estas verko de Miaj manoj, Mia heredaĵo, Izrael.

Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

Vi estas verko de Miaj manoj, Mia heredaĵo, Izrael.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Benata estas la popolo, kiun la Eternulo Cebaot benis, dirante: Vi estas verko de Miaj manoj, Mia heredaĵo, Izrael. – kp. Jes 19, 12; Psa 33, 12

Preĝo


Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.