Sabato


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 17a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 12, 14 - 13, 13


El la dua letero al la Korintanoj

Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne fariĝos ŝarĝo por vi, ĉar mi celas ne viajn, sed vin; ĉar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj. Kaj plej ĝoje mi elspezos kaj elspeziĝos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, ĉu mi estas des malpli amata?

Tio estu, tamen mi ne estis ŝarĝo por vi; sed estante ruzema, mi vin kaptis per logo. Ĉu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi? Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. Ĉu Tito vin superruzis? ĉu ni ne iradis laŭ la sama Spirito? ĉu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?

Vi ankoraŭ nun ĉiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaŭ vi. Antaŭ Dio, ni parolas en Kristo. Sed ĉio, amataj miaj, estas por via edifo. Ĉar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, ĵaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, ŝveliĝoj, tumultoj; ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaŭ vi, kaj mi malĝojos pro multaj, kiuj jam antaŭe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

Jen la trian fojon mi venas al vi. Laŭ la diro de du atestantoj aŭ tri ĉiu vorto estu konfirmita. Mi antaŭdiris, kaj mi nun antaŭdiras, kiel ĉeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al ĉiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos; ĉar vi serĉas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi; ĉar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. Ĉar ni ankaŭ estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.

Provu vin mem, ĉu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aŭ ĉu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj. Sed mi esperas, ke vi sciiĝos, ke ni ne estas malaprobindaj. Ni preĝas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, eĉ kvankam ni estus malaprobindaj. Ĉar ni ne povas fari ion kontraŭ la vero, sed nur por la vero. Ĉar ni ĝojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaŭ ni preĝas por via perfektiĝo. Pro tio mi skribas ĉi tion, forestante, por ke, ĉeestante, mi ne agu severe laŭ la aŭtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por deĵetado.

Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi. Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj sanktuloj vin salutas.

La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.

Unua Responsorio


Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace. Kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.

Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace. Kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.

La paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

Kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace. Kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi. – el 2 Kor 13, 11; Flp 4, 7

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al Polikarpo

Ĉio okazu honore je Dio.

Fuĝu la malbonajn agojn; sed prefere faru predikon kontraŭ ili. Al miaj fratinoj faru predikon, ke ili amu la Sinjoron kaj ke ili estu korpe kaj spirite kontentaj pri siaj vivkunuloj. Same ankaŭ al la fratoj ordonu en la nomo de Jesuo Kristo, ami siajn vivkunulojn kiel la Sinjoro sian eklezion. 2 Se iu ajn kapablas resti en la sama pureco je honoro de la karno de la Sinjoro, li restu tia sen fanfaronado. Sed se li komencas fanfaroni, li perdiĝas, kaj se iu juĝas sin pli granda ol la episkopo, li ruiniĝas. Sed decas al kiuj edziĝas kaj al kiuj edziniĝas fari sian unuiĝon kun konsento de la episkopo, por ke la nupto estu laŭ la Sinjoro kaj ne laŭ la deziro. Ĉio okazu honore je Dio.

Atentu pri la episkopo, por ke ankaŭ Dio atentu pri vi. Mi oferas min por tiuj, kiuj submetas sin al la episkopo, al la presbiteroj, al la diakonoj; kaj mia porcio estu kune kun ili en Dio! Kunlaboru kun la ceteraj, kunluktu, kunkuru, kunsuferu, kundormu, kunvekiĝu kiel administrantoj, asistantoj kaj servantoj de Dio. 2 Plaĉu al Tiu, sub kiu vi luktas, de kiu ankaŭ la nutraĵojn vi ricevas; neniu el vi montriĝu dizertanto. Via bapto rolu kiel armiloj, via fido kiel kasko, via amo kiel lanco, via pacienco kiel tuta panoplio; viaj bonaj agoj estu via deponaĵo, por ke vi ricevu indan rekompencon. Pacienca do estu unu pri la alia en mildeco, kiel Dio pri ni. Mi ĝoju pri vi por ĉiam!

Ĉar la eklezio de Antioĥio de Sirio estas en paco, kiel mi sciiĝis, dank' al via preĝado, ankaŭ mi fariĝis pli kuraĝa en senzorgeco je Dio, se almenaŭ per suferado mi atingu Dion, tiel ke per viaj preĝoj ĉe la resurekto mi troviĝu via disĉiplo. 2 Decas, ho Polikarpo, plej benata de Dio: kunigu konsilion plej indan je Dio, kaj elektu iun, kiun vi tre amas, kaj kiun vi konas kiel senhezitan, kaj kiun eblus nomi mesaĝisto de Dio; kaj ke donu al tiu la taskon, iri al Sirio, por glorigi vian senhetizan amon je la honoro de Dio.

Kristano ne havas potencon pri si mem, sed devas esti ĉiam preta por Dio. Tio estas laboro de Dio kaj de vi, kiam vi ĝin kompletigas por Lia gloro. Ĉar mi konfidas je la graco, ke pretaj vi estas por ĉiu bona ago antaŭ Dio. Sciante do pri via energia amo por la vero, mi admonis vin per ĉi mallonga letero.

Ĉar mi ne povis skribi al ĉiuj eklezioj, ĉar tiel subite mi devis fornavigi el Troado al Napolo, pro devigo de la volo, vi, kvazaŭ vi posedas la opinion de Dio, skribis al la eklezioj fore de Smirno, por ke ankaŭ ili faru la samon. Kiuj kapablis, sendis homojn piede, la ceteraj leterojn per la homoj, kiujn vi sendis, por ke tiel eternan gloron ili atingu, kiel decas.

Restu, mi petas vin, por ĉiam en nia Dio, Jesuo Kristo, restu en Li, en la unueco kaj vigilado de Dio. Saluton en la Sinjoro!

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento), Epistola ad Polycarpum, nn. 5, 1 - 8, 1. 3; en: Funk 1, 249-253 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Ne laciĝu en bonfarado,

sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro. – 1 Kor 15. 58; el 1 Joh 1, 9

Preĝo


Dio, protektanto de tiuj, kiuj Vin esperas,
sen Vi nenio estas valora, nenio estas sankta;
elverŝu riĉe sur nin Vian mizerikordon,
por ke, per Via regado, per Via gvidado,
ni ĉitempe uzu la bonojn pereontajn tiel,
ke ni daŭre jam celas la eternajn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.