Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 18a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Amo 9, 1-15


El la libro Amos

Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris: Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuiĝu kaj la pecoj falu sur la kapojn de ĉiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili saviĝos. Eĉ se ili enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin. Se ili kaŝus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elserĉos kaj prenos ilin; se ili kaŝiĝus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, eĉ tie Mi ordonos al la serpento, ke ĝi piku ilin. Se ili iros en forkaptitecon antaŭ siaj malamikoj, ankaŭ tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfeliĉo, ne por bono.

La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektuŝas landon, kaj ĝi tiam fandiĝas, kaj ĉiuj loĝantoj ploras; ĝi tuta ekskuiĝas kiel lago, malleviĝas kiel la Rivero de Egiptujo. Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

Ĉu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; ĉu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filiŝtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir? Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos ĝin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo. Jen Mi ordonos, kaj disĵetigos la domon de Izrael inter ĉiujn naciojn, kiel oni disĵetas per kribrilo, kaj eĉ unu grajno ne falos sur la teron. De glavo mortos ĉiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras: Malfeliĉo ne alproksimiĝos al ni kaj ne trafos nin.

En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva, por ke ili ekposedu la restaĵon de Edom kaj ankaŭ ĉiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.

Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj. Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enloĝiĝos, plantos vinberĝardenojn kaj trinkos ilian vinon, aranĝos ĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn. Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elŝirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.

Unua Responsorio


Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Mi revenos, kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, diras la Eternulo.

Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Mi revenos, kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, diras la Eternulo.

Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo, kiel estas skribite:

Mi revenos, kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, diras la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Mi revenos, kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, diras la Eternulo. – el Ago 15, 14-17

Dua Legaĵo – Epistola Barnabæ nuncupata


El la tiel nomata Letero de Barnabaso

La vojo de la lumo

La vojo de la lumo estas jena: se iu deziras iri sian vojon ĝis la planita celo, li bone strebu en siaj agoj. Tial, la scio, kiun ni ricevis por iri laŭ ĝi, estas tia: Vi amos vian Kreinton, vi laŭdos tiun, kiu liberigis vin el la morto; vi estos sincera kore kaj riĉa spirite; vi ne ligiĝos kun tiuj, kiuj promenas en la vojo de la morto, kaj ĉion vi malamos, kio ne plaĉas al Dio, ĉiun hipokritecon vi malamos; la ordonojn de la Sinjoro vi ne perfidos. Vi ne altigos vin mem, sed ĉiurilate vi estos humila; la gloron vi ne akaparos por vi mem. Malbone vi ne juĝos pri via proksimulo, nek permesos ke senpripenso eniru vian animon.

Vi amos vian proksimulon pli ol vian animon. Vi ne mortigos infanon abortige, nek ĵus naskiton vi mortigos. Vian manon vi ne deprenos de via filo aŭ de via filino, sed ekde plej juna aĝo vi instruos al ili timon antaŭ Dio. Vi ne deziros, kio apartenas al via proksimulo, nek estos avara. Vi ne ligiĝos anime al fieruloj, sed kun humiluloj kaj justuloj vi interrilatos.

Okazaĵoj, kiuj trafas vin, vi akceptu kiel bonajn, sciente, ke sen Dio okazas nenio. Vi ne estos dumensa aŭ dulanga, ĉar kaptilo de la morto estas la dulangeco.

Vi komunigos ĉion kun via proksimulo kaj nenion vi nomos via propraĵo; ĉar se vi estos partoprenantoj en la nekoruptebla, kiel do ne des pli en la pereemaj aferoj? Vi ne estos langorapida; kaptilo de la morto estas ja la buŝo. Kiom vi kapablos, estu anime pura. Ne estu preta elstreĉi la manojn por ekpreni, retenante ilin pri donado. Vi amos kiel pupilon de la okulo ĉiun, kiu diros al vi la parolon de la Sinjoro.

Tage kaj nokte vi memoros la Juĝon, kaj ĉiutage vi serĉos la vizaĝojn de la sanktuloj, ĉu penante per la servo de la parolo aŭ vojaĝante por admoni ilin, aŭ por pripensi kiel savi ilian animon per la parolo, aŭ laborante per viaj manoj por liberigo de pekoj.

Vi ne hezitos doni, nek murmuros doninte; sed vi scios, kiu estos la bona rekompencanto. Vi konservos, kion vi ricevis, nek aldonante, nek deprenante. Fine vi malamos la malbonulon. Vi juĝos juste. Vi ne faros sĥismon, sed vi pacigos la batalantojn, kunigante ilin. Viajn pekojn vi konfesos. Vi ne iros preĝi kun malbona konscienco. Tio estas la vojo de la lumo.

Originala teksto: Epistola Barnabae nuncupata (ĉ. 100): Cap. 19, 1-3. 5-12; en: Funk 1, 53-57 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, por plenumi Vian vorton.

De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, por plenumi Vian vorton.

De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, ĉar Vi min gvidas,

por plenumi Vian vorton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, por plenumi Vian vorton. – Psa 119, 101-102

Preĝo


Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.