Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 18a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Hoŝ 1, 1-9; 3, 1-5


Komenciĝas la libro Hoŝea.

Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hoŝea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael.

Kiam la Eternulo komencis paroli al Hoŝea, la Eternulo diris al Hoŝea: Iru, prenu al vi edzinon malĉastulinon kaj naskigu infanojn malĉastajn, ĉar la lando malĉastiĝis for de la Eternulo.

Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al li filon. Kaj la Eternulo diris al li: Donu al li la nomon Jizreel; ĉar baldaŭ Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael. En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.

Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li: Donu al ŝi la nomon Lo-Ruĥama; ĉar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon. Tamen la domon de Jehuda mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per ĉevaloj kaj rajdantoj. Kiam ŝi demamigis Lo-Ruĥaman, ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj Li diris: Donu al li la nomon Lo-Ami; ĉar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.

Kaj la Eternulo diris al mi plue: Iru, kaj komencu amaĵon kun virino, kiun amas ŝia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.

Kaj mi akiris ŝin al mi per dek kvin arĝentaj moneroj kaj ĥomero kaj duono da hordeo. Kaj mi diris al ŝi: Longan tempon restu ĉe mi; ne malĉastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi. Ĉar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen reĝo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj; poste la Izraelidoj returnos sin, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian reĝon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

Unua Responsorio


Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio.

Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio.

Sur la sama loko, kie estis al ili dirite: vi ne estas Mia popolo, tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio,

kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio. – el 1 Pet 2, 9-10; Rom 9, 26

Dua Legaĵo – Baldwin of Canterbury (Balduinus Cantuariensis)


El la traktatoj de la episkopo Baldueno el Kentanburgo

Fortis est ut mors dilectio.

Fortis est mors, quae nos munere vitae valet destituere. Fortis est dilectio, quae ad usum melioris vitae valet restituere.

Fortis est mors, quae nos exuviis huius corporis potens est spoliare. Fortis est dilectio, quae mortis spolia potens est diripere nobisque resignare.

Fortis est mors, cui non valet omnis homo resistere. Fortis est dilectio, ut ipsam valeat triumphare, aculeum eius obtundere, contentionem sedare, victoriam confundere. Erit enim quando insultabitur, quando dicetur: Ubi est mors aculeus tuus? Ubi est mors contentio tua?

Fortis est ut mors dilectio, quia mors mortis est Christi dilectio. Propter quod dicit: Ero mors tua, o mors; morsus tuus ero, inferne. Dilectio quoque, qua a nobis diligitur Christus, et ipsa fortis est ut mors, cum sit ipsa quasi quaedam mors, utpote veteris vitae exstinctio et vitiorum abolitio et mortuorum operum depositio.

Haec autem dilectio nostra ad Christum, quaedam vicissitudo est, quamvis impar dilectionis ipsius quoad nos, et coimaginata similitudo. Ipse enim prior dilexit nos et per exemplum amoris quod nobis proposuit, factus est nobis signaculum, quo efficiamur conformes imaginis ipsius, imaginem terreni deponentes et imaginem caelestis portantes; sicut dilecti sumus, sic et eum diligentes. In hoc enim nobis relinquit exemplum, ut sequamur vestigia eius.

Propter quod dicit: Pone me ut signaculum super cor tuum. Ac si diceret: «Ama me, sicut amo te. Habe me in mente tua, in memoria tua, in desiderio tuo, in suspirio tuo, in gemitu et singultu tuo. Memento, homo, qualem te fecerim, quantum creaturis ceteris te praetulerim, quali dignitate te nobilitaverim, quomodo gloria et honore te coronaverim, quomodo paulo minus ab angelis te minoraverim, quomodo sub pedibus tuis omnia subiecerim. Memento, non solum quanta tibi fecerim, sed quam dura, quam indigna pro te pertulerim; et vide, si non inique agis contra me, si non amas me. Quis enim te sic amat, ut ego? quis te creavit, nisi ego? quis te redemit, nisi ego?».

Aufer a me, Domine, cor lapideum, aufer cor coagulatum, aufer cor incircumcisum; da mihi cor novum, cor carneum, cor mundum! Tu cordis mundator et mundi cordis amator, posside cor meum et inhabita, continens et implens, superior summo meo et interior intimo meo! Tu forma pulchritudinis et signaculum sanctitatis, signa cor meum in imagine tua; signa cor meum sub misericordia tua, Deus cordis mei, et pars mea Deus in aeternum. Amen.


Originala teksto: Balduinus Cantuariensis († 1190): Tractatus 10; en: Patrologia Latina 204, 513-514. 516

Dua Responsorio


La amo estas forta kiel la morto, brulaĵoj de fajro, flamo de la Eternulo. Granda akvo ne povas estingi la amon.

La amo estas forta kiel la morto, brulaĵoj de fajro, flamo de la Eternulo. Granda akvo ne povas estingi la amon.

Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.

Granda akvo ne povas estingi la amon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La amo estas forta kiel la morto, brulaĵoj de fajro, flamo de la Eternulo. Granda akvo ne povas estingi la amon. – el Kan 8, 6-7; Joh 15, 13

Preĝo


Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.