Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 18a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Hoŝ 2, 4.8-25


El la libro Hoŝea

Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj.

Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn. Ŝi postkuros siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne trovos; kaj ŝi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun. Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal. Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon.

Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano. Mi ĉesigos ĉian ŝian gajecon, ŝiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj ĉiujn ŝiajn solenajn kunvenojn. Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras: Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin manĝos. Mi punos ŝin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj ŝi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj ĉirkaŭkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min ŝi forgesis, diras la Eternulo.

Tial jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn; kaj Mi donos al ŝi ŝiajn vinberĝardenojn el tie, kaj la valon de malĝojo Mi faros pordo de espero; kaj tie ŝi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta. En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro. Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo. Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere. Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco. Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon. En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron; kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon. Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.

Unua Responsorio


Venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis. Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido.

Venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis. Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido.

Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.

Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis. Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido. – el Apo 19, 7.9; Hoŝ 2, 22

Dua Legaĵo – Juan de la Cruz (Ioannes a Cruce)


El la Spirita Kantiko de la sankta sacerdoto Johano de la Kruco

Sponsabo te mihi in sempiternum.

Anima unita et in Deum transformata spirat in Deo ad Deum altissimam quandam aspirationem divinae similem, quam Deus in illa manens spirat in semetipso tamquam ipsius exemplar. Quod quantum capio, significare voluit sanctus Paulus cum dixit: Quoniam autem estis filii, misit Deus Spiritum Filii sui in corda vestra clamantem: Abba, Pater. Quod in viris perfectis accidit.

Nec mirum est quod rem adeo sublimem anima praestare possit: cum Deus hoc illi conferat beneficium ut ad deiformem unionem in Sanctissima Trinitate perveniat, cur, quaeso, incredibile sit ipsam efficere opus suum intellegentiae, notitiae et amoris in Trinitate, una cum ipsa Trinitate, idque maxima cum similitudine ad ipsam, per participationem tamen, idipsum Deo in ipsa operante?

Quomodo autem hoc fiat, nulla alia potentia nec sapientia exprimi potest quam demonstrando quemadmodum Dei Filius hunc nobis sublimem statum et locum impetraverit atque promeruerit ut filii Dei simus, et ita petiit a Patre: Pater, quos dedisti mihi, volo, ut ubi sum ego, et illi sint mecum, efficiendo nimirum idem opus quod ego facio, per participationem. Ait praeterea: Non pro eis autem rogo tantum, sed et pro eis qui credituri sunt per verbum eorum in me: ut omnes unum sint, sicut tu, Pater, in me, et ego in te, ut et ipsi in nobis unum sint; ut credat mundus, quia tu me misisti. Et ego claritatem quam dedisti mihi, dedi eis, ut sint unum, sicut et nos unum sumus. Ego in eis, et tu in me, ut sint consummati in unum: et cognoscat mundus quia tu me misisti, et dilexisti eos, sicut et me dilexisti.

Quod fit communicando cum illis eundem amorem, quem communicat cum Filio, non tamen naturaliter sicut Filio, sed per unitatem et transformationem amoris, sicut nec etiam hic intellegitur quod Filius dicat Patri ut sancti sint unum essentialiter et naturaliter, sicut Pater et Filius unum sunt, sed solum significat quod sint unum per unionem amoris, quemadmodum Pater et Filius unum in unitate Amoris. Unde animae eadem bona possident per participationem, quae illi possident per naturam: quapropter revera dii sunt per participationem, similes atque consortes eiusdem Dei.

Hinc Petrus dixit: Gratia vobis et pax adimpleatur in cognitione Dei et Christi Iesu Domini nostri. Quomodo omnia nobis divinae virtutis suae quae ad vitam et pietatem donata sunt, per cognitionem eius qui vocavit nos propria gloria et virtute, per quem maxima et pretiosa nobis promissa donavit, ut per haec efficiamini divinae consortes naturae. Quod ita accidit animam esse in opere participem Trinitatis in hac praedicta unione, quod licet perfecte adimpleatur in futura vita, nihilominus tamen etiam in hac vita non mediocre eius vestigium ac praelibatio acquiritur.
O animae ad fruendum eximiis hisce muneribus creatae; quid agitis? circa quae versantur studia vestra? O miserandam filiorum Adae caecitatem, si quidem tanto circumfusi lumine caecutiunt, et ad voces tam ingentes obsurdescunt!


Originala teksto: Juan de la Cruz (Ioannes a Cruce, 1542-1591): Canticum spiritale, Red. A, str. 38

Dua Responsorio


Rigardu, kian amon la Patro donis al ni: Ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas.

Rigardu, kian amon la Patro donis al ni: Ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas.

Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.

Ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Rigardu, kian amon la Patro donis al ni: Ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. – el 1 Joh 3, 1-2

Preĝo


Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.