Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 19a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Miĥ 4, 1-7


El la libro Miĥa

Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi popoloj. Kaj iros multaj nacioj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem. Kaj Li juĝos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj [en landoj malproksimaj]; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. Sed ĉiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; ĉar la buŝo de la Eternulo Cebaot tion diris.

Ĉiuj popoloj iros ĉiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, ĉiam kaj eterne.

En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis. Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo reĝos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.

Unua Responsorio


Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo.

Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo.

Venas la Mesio, kiu estas nomata Kristo; kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion,

por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo. – el Miĥ 4, 2; el Joh 4, 25

Dua Legaĵo – Augustinus


El la klarigo pri Psa 48 (47) de la sankta episkopo Aŭgusteno

Venite, ascendamus ad montem Domini.

Sicut audivimus, ita et vidimus. O beata Ecclesia! quodam tempore audisti, quodam tempore vidisti. Audivit in promissionibus, videt in exhibitionibus; audivit in prophetia, videt in Evangelio. Omnia enim quae modo complentur, antea prophetata sunt. Erige oculos ergo et diffunde per mundum; vide iam hereditatem usque ad terminos orbis terrae; vide iam impleri quod dictum est: Adorabunt eum omnes reges terrae, omnes gentes servient illi. Vide impletum esse quod dictum est: Exaltare super caelos, Deus, et super omnem terram gloria tua. Vide illum cuius pedes et manus fixi sunt clavis, cuius ossa in ligno pendentia numerata sunt, super cuius vestimentum sors missa est; vide regnantem, quem illi viderunt pendentem; vide in caelo sedentem, quem contempserunt in terra ambulantem. Vide inde impleri: Commemorabuntur, et convertentur ad Dominum universi fines terrae, et adorabunt in conspectu eius universae patriae gentium. Haec videns exclama cum gaudio: Sicut audivimus, ita et vidimus.

Merito sic vocatur ipsa Ecclesia de gentibus: Audi, filia, et vide, et obliviscere populum tuum et domum patris tui. Audi, et vide: audis primo quod non vides, videbis postea quod audisti. Populus, inquit, quem non cognovi, servivit mihi, in obauditu auris obaudivit mihi. Si in obauditu auris obaudivit, ergo non vidit. Et ubi est, Quibus non est nuntiatum de eo, videbunt; et qui non audierunt, intellegent? Ad quos non missi sunt prophetae, ipsi primo audierunt et intellexerunt prophetas: illi qui primo non audierunt, postea audientes admirati sunt. Remanserunt illi ad quos missi sunt, codices ferentes, veritatem non intellegentes, testamenti tabulas habentes, et hereditatem non tenentes. Sed nos sicut audivimus, ita et vidimus.

In civitate Domini virtutum, in civitate Dei nostri. Ibi audivimus, ibi et vidimus. Deus fundavit eam in aeternum. Non se extollant qui dicunt, Ecce hic est Christus, ecce illic. Qui dicit: Ecce hic est, ecce illic, ad partes inducit. Unitatem promisit Deus: reges in unum collecti sunt, non per schismata dissipati sunt. Sed forte ista civitas quae mundum tenuit, aliquando evertetur. Absit: Deus fundavit eam in aeternum. Si ergo eam Deus fundavit in aeternum, quid times ne cadat firmamentum?


Originala teksto: Augustinus († 430): Enarrationes in psalmos, in ps 47, 7; en: Corpus Christianorum Latinorum 38, 543-545

Dua Responsorio


Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

Ĉar vi estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:

Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos. Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo. – Lev 26, 11-12; kp. 2 Kor 6, 16

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.