Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 20a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jes 3, 1-15


El la libro Jesaja

Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo; heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton, aŭguriston kaj plejaĝulon, kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston. Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin. Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo. Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante: Vi havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via mano.

Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante: Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo. Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto. La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon. Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li. Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn. La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj: Vi ruinigis la vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj. Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

Unua Responsorio


Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn.

Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li. – Jes 3, 10-11.13

Dua Legaĵo – Gregorius Magnus


El la libroj pri moralo de la sankta papo Gregoro la Unua, la Granda, koncerne Ijobon

Foris pugnae, intus timores

Sancti viri tribulationum bello deprehensi, cum uno eodemque tempore alios ferientes, alios suadentes ferunt, illis opponunt scutum patientiae, istis intorquent iacula doctrinae; atque ad utrumque pugnandi modum mira virtutis arte se erigunt; quatenus et perversa intus sapienter doceant, et foras fortiter adversa contemnant; hos docentes corrigant, illos tolerantes premant. Insurgentes namque hostes patiendo despiciunt, infirmantes vero cives compatiendo ad salutem reducunt: illis resistunt, ne et alios subtrahant; istis metuunt, ne vitam rectitudinis funditus perdant.

Videamus castrorum Dei militem contra utraque proeliantem: Ait: Foris pugnae, intus timores. Enumerat bella, quae extrinsecus tolerat, dicens: Periculis fluminum, periculis latronum, periculis ex genere, periculis ex gentibus, periculis in civitate, periculis in solitudine, periculis in mari, periculis in falsis fratribus. In hoc autem bello, quae contra adversarium spicula intorqueat, adiungat: In labore et aerumna, in vigiliis multis, in fame et siti, in ieiuniis multis, in frigore et nuditate.

Sed inter tot certamina deprehensus, dicat quanto vigiliarum munimine etiam castra custodiat. Nam protinus adiungit: Praeter illa quae extrinsecus sunt, instantia mea cotidiana, sollicitudo omnium Ecclesiarum. Ecce in se bella fortiter suscipit et tuendis se proximis misericorditer impendit. Narrat mala quae patitur, subiungit bona quae impartitur.

Pensemus ergo, cuius laboris sit uno eodemque tempore foris adversa tolerare, intus infirma protegere. Foris pugnas patitur, quia verberibus scinditur, catenis ligatur; intus metum tolerat, quia passionem suam non sibi, sed discipulis obesse formidat. Unde et eisdem scribit, dicens: Nemo moveatur in tribulationibus istis. Ipsi enim scitis quod in hoc positi sumus. Aliorum quippe casus in propria passione metuebat, ne dum ipsum discipuli afflictum pro fide verberibus agnoscerent, fideles se profiteri recusarent.

O immensae caritatis viscera! Despicit quod ipse patitur, et curat ne quid pravae persuasionis discipuli in corde patiantur. In se contemnit vulnera corporis et in aliis vulnera medetur cordis. Habent quippe hoc iusti proprium, ut in dolore positi tribulationis suae, curam non deserant utilitatis alienae; et cum de se adversa patientes dolent, aliis necessaria docentes praevident, et quasi percussi quidam magni medici aegrotant. Ipsi tolerant scissuras vulneris, et aliis proferunt medicamenta sanitatis.


Originala teksto: Gregorius Magnus († 604), Libri Moralium in Iob, Lib. 3, 39-40; en: Patrologia Latina 75, 619-620

Dua Responsorio


Ne kaŝu min, Dio, antaŭ Via vizaĝo. Malproksimigu de mi Vian manon. Via teruro ne timigu min.

Ne kaŝu min, Dio, antaŭ Via vizaĝo. Malproksimigu de mi Vian manon. Via teruro ne timigu min.

Punu min, ho Eternulo, sed laŭjuĝe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu.

Via teruro ne timigu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne kaŝu min, Dio, antaŭ Via vizaĝo. Malproksimigu de mi Vian manon. Via teruro ne timigu min. – kp. Ijo 13, 20-21; Jer 10, 24

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.