Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 21a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Cef 3, 8-20


El la libro Cefanja

Atendu Min, diras la Eternulo, ĝis Mi Miatempe leviĝos; ĉar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; ĉar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero. Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime. El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disĵetita popolo, alportos al Mi donacojn. En tiu tempo vi ne plu hontos pri ĉiuj viaj agoj, per kiuj vi krimis kontraŭ Mi; ĉar tiam Mi forigos el inter vi viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile sur Mia sankta monto. Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malriĉan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo. La restintoj el Izrael ne faros maljustaĵon, ne parolos mensogon, kaj en ilia buŝo ne troviĝos lango trompa, sed ili paŝtiĝados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos. Ĝojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; ĝoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem. La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfeliĉon. En tiu tempo oni diros al Jerusalem: Ne timu! kaj al Cion: Viaj manoj ne senfortiĝu. La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi. La sentaŭgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili. Jen Mi faros finon en tiu tempo al ĉiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en ĉiuj landoj, kie oni malestimis ilin. En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; ĉar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter ĉiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.

Unua Responsorio


Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malriĉan. Kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.

Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malriĉan. Kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.

Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo.

Kaj ili fidados la nomon de la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi restigos en via mezo popolon humilan kaj malriĉan. Kaj ili fidados la nomon de la Eternulo. – Cef 3, 12; el Cef 3, 9

Dua Legaĵo – Tommaso d’Aquino (Thomas Aquinas)


El la ekzegezo de la sankta sacerdoto Tomaso el Akvino pri la evangelio laŭ Johano

Reliquiae Israel pascentur et accubabunt.

Ego sum pastor bonus. Quod autem Christus sit pastor, manifeste ei competit: nam sicut per pastorem grex gubernatur et pascitur, ita fideles per Christum spiritali cibo et etiam corpore et sanguine suo reficiuntur. Eratis aliquando, dicit Apostolus, sicut oves non habentes pastorem; sed conversi estis nunc ad pastorem et episcopum animarum vestrarum. Et Propheta: Sicut pastor gregem suum pascet.

Sed cum Christus dixerit pastorem intrare per ostium et iterum se esse ostium, hic autem dicat se esse pastorem, oportet quod ipse per semetipsum intret. Et quidem per seipsum intrat, quia seipsum manifestat, et per seipsum novit Patrem. Nos autem per illum intramus, quia per ipsum beatificamur.

Sed attende quod nullus alius est ostium nisi ipse, quia nullus alius est lŭ vera, sed per participationem: Non erat ille lŭ, scilicet Ioannes Baptista, sed ut testimonium perhiberet de lumine. Sed de Christo dicitur: Erat lŭ vera quae illuminat omnem hominem. Et ideo esse ostium nemo se dicit: hoc sibi ipse Christus proprie retinuit; esse autem pastorem aliis communicavit et membris suis dedit: nam et Petrus pastor et ceteri Apostoli pastores fuerunt et omnes boni episcopi. Dabo vobis, dicit Scriptura, pastores secundum cor meum. Licet autem praepositi Ecclesiae, qui filii sunt, omnes pastores sint, ideo tamen singulariter dicit: Ego sum pastor bonus, ut insinuet virtutem caritatis. Nullus enim est pastor bonus, nisi per caritatem efficiatur unum cum Christo et fiat membrum veri pastoris.

Officium boni pastoris est caritas; unde dicit: Bonus pastor animam suam dat pro ovibus suis. Sciendum est enim quod differentia est inter bonum pastorem et malum: nam bonus pastor intendit commodum gregis; malus autem commodum proprium.

In corporalibus autem pastoribus non exigitur a bono pastore ut exponat se morti propter salutem gregis. Sed quia spiritalis gregis salus praeponderat corporali vitae pastoris, ideo cum periculum imminet de gregis salute, debet quisque spiritalis pastor corporalis vitae sustinere dispendium pro gregis salute. Et hoc est quod Dominus dicit: Bonus pastor animam suam, idest vitam corporalem, ponit pro ovibus suis, idest auctoritate et caritate. Utrumque enim exigitur, et quod ad eum pertineant, et quod eas amet: nam primum sine secundo non sufficit.

Huius autem doctrinae Christus nobis exemplum praebuit: Si Christus posuit animam suam pro nobis, et nos debemus pro fratribus animas ponere.


Originala teksto: Thomas de Aquino († 1274): Expositio in Ioannem, Cap. 10, lect. 3

Dua Responsorio


Mi esploros Miajn ŝafojn. Kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.

Mi esploros Miajn ŝafojn. Kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.

Ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

Kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi esploros Miajn ŝafojn. Kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma. – el Jeĥ 34, 12; el Joh 10, 28

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.